JAN VAN BEERS.

1821-1889.

Jan Van Beers estas unu el la plej gloraj poetoj kaj verkistoj de

flandra lando. Liaj versoj estas simplaj, graciaj kaj belsonaj. Tre

ofte li pentras la simplan vivon de vilaĝanoj, iom poetigitan; sed ĉiam

eĉ en la plej vivoplenaj rakontoj aperas io revema, io dolĉe malgajeta.

La verkoj de Van Beers estas tre legataj en Belgujo kaj en Holando.

La malsana junulo.

(De zieke jongeling).

Fojnigita jam estis la herbo, kaj rikoltita la greno; la aŭtuna

suno per festa helo brilis: estis festtago en la vilaĝo; la blondaj

vilaĝaninoj akompanis al la danco la gajegajn junulojn.

Kaj tie, ĉe la fenestro, sidis malfeliĉa je ftizo malsana junulo, kiu

de Kristnasko ne eliris plu. Apud li patrino lia preĝis rozarion,

kviete rigardante jen sian filon, jen la ĉielan arkaĵon, kaj ŝi ploris.

La junulo ekparolis, dum sur liaj palaj lipoj aperis ia malĝoja rideto:

«Ho! kia bela tago, patrineto! Rigardu: kiel blua estas la ĉielo, kiel

varma la sunbrilo! Estas vera festtago! Rigardu, kiel gajaj ili tie

estas, kiel ili ĉirkaŭ la budoj ĉirkaŭiradas! Jen komencas jam la

danco!--Ha! tio estas bela!--Ĉu estas vere, patrineto, ke mi estas jam

mortonta?»

Kaj ŝi ekĝemis, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, mia kara, ne parolu

tiel. Dio estas bona kaj ĉiozorganta. Efektiviĝu lia sankta volo!...»

Sub la tilioj tie grincadas

La violonoj, bruas tamburoj,

Tie turniĝas kaj balanciĝas

La gaja rondo; ĉie saltanta

Popolamaso brue moviĝas.

--Sed pri la morto aŭ suferado

Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj la junulo reparolis: «Patrineto, jes, la Dia boneco ĉion ordigas;

sed tamen ne kredigu min, ke mi ankoraŭ resaniĝos! Rigardu miajn

manojn, kiel malgrasaj, kiel diafanaj ili estas!--Ha! mi sentas, ke mi

malrapide, malrapide formortadas, dum mi sidas en mia seĝo, ĉar... mi

havas ftizon, patrineto! kaj tamen... mi estas nur dudekjara;--kaj, la

pasintan jaron, rememoru, je la sama tago, estis ankaŭ festtago,--tie

mi ankaŭ partoprenis en la danco, gaja kaj freŝkolora, kantema,

dancema, plena je espero kaj kuraĝo;--kaj nun... Ha! tiuj laŭtaj

ĝojkriadoj, kaj tiu dancado premas kaj vundas mian koron, patrineto,

kiel kruela ŝerco!»

Kaj ŝi ploris, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, silentu, mi petas, ne

malbenu! Pensu ke Dio tion volas! Efektiviĝu lia sankta volo!»

Sub la tilioj tie grincadas

La violonoj, bruas tamburoj,

Tie turniĝas kaj balanciĝas

La gaja rondo; ĉie saltanta

Popolamaso brue moviĝas.

--Sed pri la morto aŭ suferado,

Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj li reparolis: «Jes, mi devus peni plikvietiĝi, vi estas prava.

Sed, dum ĉi tiu festtago ĉiam mi pensas pri tiu de la lasta jaro:

kaj,--neniam, patrineto, mi kuraĝis tion al vi diri--sed, ĉu vi ne

konas Rozinjon, la plej junan filinon de la muelisto? Ĉu jes?...

Nu, mi nur kun ŝi ĉiam dancis; sed kiam alproksimiĝis la nokto, ŝi

diris: «Henriĉjo, mi devas reiri hejmen» kaj mi ŝin kondukis. Ni

ambaŭ iris silente. Ho! mi volus ekparoli, sed mi ne povis, ĉar mia

koro tiel forte batis! Fine, kiam ni alvenis tien apud la kapelo de

la Sankta Virgulino en la arbaro: «Henriĉjo,» ŝi diris, «nun adiaŭ!»

Sed mi ĉiam premis ŝiajn manojn kaj mi petege alrigardis ŝin, kaj

ŝi ekruĝiĝis;--kaj niaj du koroj unu la alian subite komprenis. Ni

amis... kaj nun, patrineto, kiam mi estos mortinta, ĉu vi tiam Rozinjon

konsolos? Ĉu vi fariĝos ŝia patrino?»

Sub la tilioj tie grincadas

La violonoj, bruas tamburoj,

Tie turniĝas kaj balanciĝas

La gaja rondo; ĉie saltanta

Popolamaso brue moviĝas.

--Sed pri la morto aŭ suferado

Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj li reparolis: «Ho! kiu scias, ĉu eble ŝi ne sidas sola revante

pri la pasinta jaro, ĉu tie ŝi ne ploras kaj preĝas en la kapelo de

la Sankta Virgulino, kaj kiu scias ankaŭ, ĉu eble ŝi ne forgesis

min!--Sed, ho ĉielo! ne, tio ne, neniam! ĉar ŝi..... sed..... vidu

tien! patrino, patrineto, ĉu tie ne partoprenas ŝi en la danco? Ha!...

forgesita antaŭ ol mi estas mortinta..... Dio!... lasu min morti nun!»

Kaj lia kapo svene falis posten en lia apogseĝo, kaj lia patrino ĝemis:

«Henriĉjo, Henriĉjo!... Dio!... li ne parolas plu!...»

Sub la tilioj kie grincadas

La violonoj, bruas tamburoj,

Tie ĉeestas ankaŭ Rozinjo,

Tie turniĝas kaj balanciĝas

Ŝi kun la gaja popolamaso.

--Sed pri mortanta aŭ suferanta

Henriĉjo sia ne pensas ŝi plu!...

Estis je l' vespero;--kviete kaj majeste la luno en la orienta arkaĵo

leviĝis, dolĉe superlumante la tutan vilaĝeton per arĝenta magia brilo.

Kaj ankaŭ tien tra la vitretoj de la mallarĝa fenestro, kie sidis

Henriko kun sia patrino, eniĝis ĝia melankolia lumo, malvarma kaj hela;

kaj se iu, reirante de la festado, ekstarus tie, li povus ekvidi certe

korŝirantan vidaĵon.

Jen kuŝas Henriko pala kaj senmova sur la malriĉa lito; kaj tie sur la

tero genufleksas, ankaŭ senmova, lia patrino, kaj nenio eĉ bruetas en

la ĉambro, kien la luno direktas siajn lumradiojn, nur iafoje voĉo:

«Dio!... Mia filo!... Mia filo mortis!...»

En la vilaĝo ĉiam grincadas

La violonoj, bruas tamburoj,

Tie dancadas ĉiam ankoraŭ

La gaja rondo; popolamaso

Jen disiĝas, jen kuniras.

--Sed pri la morto aŭ suferado

Tie ĉe l' danco, pensas neniu...

_Tradukis_

Raym. Van Melckebeke.

La Merlonesto.

(Van 't Merelnestje).

La suno sendis tra l' fenestro

La plej varmigajn lumradiojn

Dum Paŭlo kaj Johano sidis

Sur la genuoj de l' avino.

Rakonti, ĉiam rakontadi!

Avino estis jam senspira,

Sed la petolaj krispharuloj

Al ŝi neniun tempon lasis.

Feliĉe aliaĵo tiris

Al si l' atenton de l' infanoj:

--«Jen granda birdo, vidu, vidu,

Ekstere, en la florĝardeno!»

--«Jes, infanetoj, estas merlo.

Ĝi fajfas ĉiutage, kiam

Vi kuŝas en la lit' ankoraŭ

Kaj malfermetas la okulojn.»

--«Ĝi fajfas, tiu merlo! Ho,

Karega avineto, diru

Al ni nun ion pri la merlo!

Ni tenos nin trankvile ĉiam!»

--«Nu, vidu, kiel ĝi saltetas

De arb' al arbo, teren, ĉie;

Ĝi serĉas muskon kaj pajlerojn,

Foliojn kaj malgrandajn branĉojn.

Ĝi prenas ilin en la bekon

Kaj ĉiufoje portas ilin

Sur la ĝardenan muron, tie,

Sub la folioj de l' hedero.

Ĝi faras tie sian neston,

Kaj baldaŭ venas la merlino,

Demetas siajn ovojn, kaj

Kun patrinamo ilin kovas.

La merloviro dume sidas

Sur branĉo, kantas kaj fajfadas.

Post iu tempo, la patrino

Ekliberigas la idetojn.

Sed povas tiuj ĉi nek flugi

Nek kuri; ili kuŝas tie

Tutnudaj... Baldaŭ pro malvarmo

Kaj pro malsato ili mortus,

Se ne patrino sub flugiloj

La idojn tenus kaj zorgadus,

Kaj se la patro ne elflugus

Kaj ne alportus la manĝaĵojn.

Kaj tiel kreskas la birdetoj,

Akiras plumojn, rampas supren

Kaj ekrigardas tuj sentime

La senlimaĵon ĉirkaŭ si.

La ido plej kuraĝa, fine,

Malfermas la flugilojn kaj

Elflugas... Baldaŭ ĉiuj nun

Forlasas la gepatrojn solaj.

Kaj tiuj ĉi malfeliĉuloj

Malĝoje flugas ĉirkaŭ nesto

Serĉante la idetojn ĉie

Sed vane... ne revenas iu!»

Avino silentiĝis. Larmoj

Ekfalis el okuloj ŝiaj

Kaj la infanoj ankaŭ time

Kaj laŭte ekploregis kune.

Sed ŝi, viŝante siajn larmojn:

--«Ho! anĝeletoj, vi ne ploru

Ĉar kelkafoje la avinon

Vi vidas iom kortuŝata...

Mi pensis nur: ĉe l' homoj ĉio

Okazas kiel ĉe la birdoj.

Unue domo estas plena

Je infanetoj, ridoj, vivo;

Sed la infanoj kreskas. Kaj

Tro baldaŭ, unu post alia

Forlasas neston... Kaj silente,

Malĝoje restas la gepatroj.

Jes, tiel iris via patro

Kaj viaj onkloj kaj onklinoj,

Dum ni...»--Sed Paŭlo diris tuj:

«Avino, ne, ne estas vere!

Ĉar ili baldaŭ ja aĉetas

Infanojn, kiuj venas al

L' avino por kunludi kune;

Kaj la infanoj... estas ni!»

Kaj ambaŭ tuj ĉirkaŭis kolon

De la avin' per siaj brakoj

Kaj kisis kaj karesis ŝin,

Ho! tiel longe, tiel ame!

Kaj ŝajnis, ke neniam suno

Pli brilajn lumradiojn sendis

Ol tiuj, kiuj la avinon

Kaj ŝiajn nepojn ĉirkaŭdancis.

_Tradukis_

D-ro W. Van der Biest.

Paĝoj el la Flandra Literaturo · 第 12 / 30 题