RENIER SNIEDERS.

1812-1888.

Doktoro Renier Snieders estis kuracisto en Turnhout (en la Antverpena

provinco). Liaj grandnombraj rakontoj, ĉiuj bonmoraj kaj interesaj,

estas skribitaj en pura flandra lingvo, kaj la plimulto el ili estas

kalkulindaj inter la bonaj produktaĵoj de nia literaturo. Precipe en la

priskribo de la vivo de vilaĝanoj li ofte proksimiĝas al Conscience.

Bruselaj veturigistoj.

Dum kelkaj minutoj tien kaj tien ĉi kurinte, mi subite ekvidis sur ia

larĝa, vasta placo du lueblajn kaleŝojn. Mi estis tro rapide kurinta

por ke mi povu laŭte kriegi, tial mi ekfajfis per miaj du fingroj (kiam

mi estis knabo mi estis ĉiam amanto de la fingrofajfado) kaj per mia

deprenita ĉapelo mi alvokis unu el la veturigistoj.

Ŝajnis ke ili bone komprenis mian signalon, ĉar mi vidis ke tuj la du

veturigistoj alprenas rapide la falintajn bridojn, sursaltas sur la

seĝon kaj algalopas al mi.

«Mi bezonas nur unu kaleŝon!» alkriis mi jam de malproksime.

La veturigistoj vipis la ĉevalojn kaj kriegis kiel frenezuloj por ke la

bestoj pli rapide kuru. Ambaŭ haltis samtempe antaŭ mi.

«Eniru, sinjoro,» diris unu, kiu portis sur la kapo grizan ĉifitan

feltan ĉapelon, kaj li desaltis de la seĝo kaj malfermis la pordeton.

«Min la sinjoro alvokis!» kriis la alia, ia malĝentila viro vestita per

velkita verda livreo.

«Ne! min li alvokis!» rekriegis la alia.

«Cetere mi alvenis la unua» aldonis la livrevestito.

«Vi kun via lama besto!» ŝercis la felta ĉapelo.

«Kion vi scias pri mia ĉevalo? vi, kiu per malsato mortigas vian

maljunan eluzitan beston» kontraŭŝercis la alia «kaj ree: mi alvenis

la unua. Sinjoro, kiun vi alvokis? kaj kiu alvenis la unua al vi?»

demandis la alia, iom pli malrektigante sian ĉifitan ĉapelon.

Mi estis devigita respondi per ŝultromovo.

«Enpaŝu nur, sinjoro» diris al mi la felta ĉapelo delikate min puŝante

al la pordeto de sia kaleŝo.

«Malbonulo!» ekkriis lia kontraŭulo «Ĉu vi ne lasos la sinjoron libera?»

«Ne, vi mem estas malbonulo!» kriis la felta ĉapelo «Eniru do, sinjoro.»

Dum mi eniris la veturilon, mi aŭdis ke unu vipas la alian. La atakito

rebatis per la pugno kaj, kriante ĉiuspecajn malbenojn kaj alnomojn,

ili forĵetis la reciprokajn ĉapelojn, frapis la okulojn bluaj kaj fine

teren ruliĝis sub la ĉevalojn.

La ĉifita ĉapelo, kiu estis la pli malgranda sed ankaŭ la pli vigla,

forrampis inter la radoj kaj eksaltis sur la seĝon de sia veturilo en

kiu mi iom timema sidis rigardante la iradon de la batalo.

«Kaj tamen vi ne veturos!» kriis la per verda livreo vestita

veturigisto, tuj distranĉante per rapidega movo unu el la tirŝnuroj.

La ĉifita ĉapelo blekegante kiel sovaĝa besto, desaltis de la seĝo,

ekkaptis je la gorĝo sian kontraŭulon: tiam la batalo fariĝis tiel

furioza kvazaŭ oni interbatalus ĝis morto.

«Mi pagos al vi ambaŭ, sed pro l' amo al ĉielo, ne sufoku unu la

alian!» ekkriis mi, saltante el la veturilo.

Mi pagis al ĉiu la salajron difinitan laŭ la urba regularo, kaj

aldirektis min al la alia veturilo.

«Antaŭe vi pagos mian tirŝnuron!» kriis la ĉifita ĉapelo, kaj li prenis

sian kontraŭulon je la brako.

«Forveturu senprokraste, ĉar tre urĝas!» kriis mi el la veturilo.

«Forveturu! Al la Ekspozicio!»

«Unue vi pagos mian tirŝnuron!» rekriegis la ĉifita ĉapelo.

«For!» mi ordone komandis «tre urĝas!»

«Ne, unue pagi!» kriis la ĉifita ĉapelo: li elprenis sian tranĉilon kaj

siavice kaptis unu el la ŝnuroj por ĝin detranĉi.

«Ne tuŝu mian jungaĵon» kriis la livrevestito, dum li minace svingis

sian tranĉilon...

«Pagu mian tirŝnuron!...» kriegis obstinege la alia...

Ĉar mi klare vidis ke la malamikaĵoj rekomencis, mi saltis el la kaleŝo

kaj intermetis min kiel arbitracionto inter la du veturigistoj.

«Nu,» diris mi al la ĉifita ĉapelo «kiom kostas tiu tirŝnuro?»

«Kvar frankojn» respondis li «sed, ĉar mi povas rebonigi mian jungaĵon,

mi kontentiĝas per du frankoj.»

«Du frankoj!» mokis la alia «la tuta via jungaĵo ne valoras kvinfrankan

moneron!»

«Ĉu iam vi surmetis sur vian ĉevalon alian ol ŝtelitan jungaĵon?»

riproĉis la alia.

«Li forkuru al la luno! sinjoro, ne permesu ke li vin tiel trompu!...

aŭ ĉu eble ia ligotubero plia difektos lian jungaĵon?»

«Mi ne toleros tion pli longe!» kriegis la ĉifita ĉapelo, ruĝa je

kolerego.

Vidante la monujon kiun mi prenis el mia poŝo, li ekkvietiĝis.

«Jen estas du frankoj» mi diris «kaj nun forveturigu min rapidege!»

La viro tuj sin montris tiel ĝentila ke li deprenis sian ĉapelon antaŭ

mi, malfermis la pordeton kaj, kiam mi sidis, refermis ĝin. Ambaŭ estis

paciĝintaj kaj fine mi povis forveturi.

«Ĉu mi renkontos vin hodiaŭ vespere ĉe la vespermanĝo?» demandis la

ĉifita ĉapelo, kvazaŭ nenio malagrabla okazis.

«Ĉu vi gajnis la veton?» sciame demandis la alia.

«Certe! Vi zorgu ke vi frue ĉeestu!»

«Konfidu je tio!»

«Atendu iom por ke mi alligu la ĉeneton de via brido.--Nu, antaŭen

veturu!»

«Ĝis hodiaŭ vespere!»

La kaleŝo ekruliĝis.

La amikaj paroloj, kiujn la du veturigistoj interŝanĝis je l' disiro,

treege mirigis min. Antaŭ du minutoj la agado de tiuj maldelikatuloj

estis tiel minaca, ke mi jam ektimis malfeliĉojn; apenaŭ ili

interpaciĝis, kaj tuj ĉio ŝajnas forgesita kaj la interparolado

refariĝis ordinara kaj konfida--kaj tamen mi devis konfesi ke la

veturigistoj agis nur tiel kiel la potenculoj, kies agadon ni ĉiutage

malsprite admiras. Unu reĝo distranĉas la tirŝnuron de la ŝtatveturilo

de la alia, zorge batas lin kaj la sekvantan tagon nomas lin tre amike:

«Mia frata Moŝto! Mia kuza Moŝto!» Ĉu ne tiel la regantoj sin nomas

reciproke?

_Tradukis_

Raym. Van Melckebeke.

Paĝoj el la Flandra Literaturo · 第 9 / 30 题