[El la esperantistaro] nur raŭmistoj inteligentas.
Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] raŭmistas.
Do, nur ni inteligentas.
Tiel la civito ŝparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston
oni ankaŭ komparu kun reklamo pri burgeroj [*] aŭ lavpulvoro.
Kiel skribas la usona eseisto Neil Postman (RAMONET, p. 73),
"reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio de asertoj
kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Ĝi estas enscenigo --
aŭ, se oni tion preferas, mitologio -- de tre belaj
personoj kiuj vendas, aĉetas kaj manĝas burgerojn kaj elmontras
ekstazan feliĉon. [. . .] Reklamo povas plaĉi aŭ ne plaĉi.
Oni ne povas ĝin refuti." Sufiĉas vidigi sur televida ekrano
aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko
ekaĉetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel
skribis unu el la apostoloj de raŭmismo (LEYK 1985, p.17, 58),
simplas la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF
nesupereble aplikas ilin. Ĝuste tiel logas, tentas foirismo: per
ĉantado de kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj;
per asertoj nerefuteblaj, kiel en la filmo _La lakta vojo_ (Luis
Buñuel, 1970). Kaj tamen ĉi aktorado sufiĉe lertas, por
ke Silfer paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj,
esperantologoj, ideologoj . . . kaj disidentoj!
Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj
montris ĝian similon kun religio. Laŭ la klasifiko de sektoj
fare de B. R. Wilson, laŭ kiu en la realo ĉiu sekto kombinas en
si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al
la sektotipoj konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj
introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaŭ al la tipo
adventista aŭ revolucia, volanta ŝanĝi la mondon: laŭ mia
scio LF-koop neniam provis ŝanĝi la burokratecan UEA de
interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la
intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel
varbejojn.
Foirismo, por resti atentinda, devis fuĝi antaŭen, _evolui_,
iĝi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo
montras ĝian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta
programo _demokrate elektita_. Sed la koop-partio, por iĝi
sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementaĵo, kara Watson.
La plej modan: naciismon, gentismon, _etnismon_. Esperantan
naciismon -- kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da
aŭtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI,
p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara
religio. Aŭ Daniel Goldhagen: "[. . .] Plia ideologio (kaj ĝiaj
subkuŝantaj emocioj), kiu ŝajnas reaperi kaj malaperi daŭre
plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke
ĝi reaperas eĉ en Esperantujo!
Vanuis [*] la mildiga 'kvazaŭ' de la manifesto. La unua tezo
diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva
minoritato". _Estas_. La vorto 'diasporo' montras bildon
elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaŭ pri la
diasporoj armena, cigana, kurda aŭ palestina, mencioj kaj aludoj
en diversaj tekstoj indikas rektan inspiriĝon el la juda
diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno
kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la
juda popolo nur parte identiĝas kun la cionismaj organizoj"
(SILFER 1985, p. 113); ankaŭ oponanto pri aliaj temoj
sam-opinias ĉi-punkte (TIŜLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur
inspiro ne sufiĉas. Necesas ankaŭ legitimi la motivaron per
citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj. Kiel ni vidis,
proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis.
Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Ĉar kion
alian povus signifi 'François Degoul, zamenhofologo'? Unue
mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri
Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laŭ la stilo de NAGATA
Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo
nur zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aŭ, pli ĝuste,
de mago, kies asertojn ne eblas refuti.
Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de
denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min.
Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato
Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj
filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio,
sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita
fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj,
sed ankaŭ ĉar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia
triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L,
mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingviĝo
de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj,
ĉu esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por
foiristoj la valoro kuŝas aliloke: en la serĉado de identeco.
Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento
karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ
kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga
insisto pri denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos
paŝi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne
hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseŭdokleraj
sloganoj, alvokon kiel '_Kreskigo de minoritato per instigo de
natalitato_' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).
Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disiĝinta
tra landoj loĝataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel
metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj
trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo
(CAMACHO 1994, p. 27):
1. Kiel la juda, la armena aŭ la cigana diasporoj,
la esperanta havus karakteron de gento kaj, eĉ pli
ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto
sentus sin antaŭ ĉio esperantisto (substantive),
kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aŭ
japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus
sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista
medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter
sangofratoj. Streĉite ĝis ekstremo, evidente ĉi
maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la
samideecon de multaj movadanoj, kiuj iĝis
esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia
propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj
problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la
fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti
esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen
radikoj, skizofreniaj en sia ĉiutaga vivo, por kiuj
esperanto kaj esperantismo iĝis la plej grava afero
en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol
amoro). Nu, tia mi ne estas (aŭ almenaŭ tia mi ne
volas esti).
2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el
praa disiĝo de popolo. Ĝuste tion signifas la vorto
diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem
preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al
la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof
(parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo),
same kiel mi povas aliĝi (aktive aŭ pasive) al la
agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia
PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate
iĝus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo
mem implicas strebon al kuniĝo, al rekuniĝo. Jen
kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma,
mesiisma. Uzante kaj akceptante ĝin ni plene
pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.
Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua,
_la esperantistoj kiel elektita popolo_, igas onin kredi sin
elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi ŝerce nomas 'la
normaluloj'). La dua, _la esperantistoj kiel elektita familio_,
retroviĝas en kantoj kiel _IS_ kaj _Sola_, de la rokbando [*]
_Amplifiki_, modeloj de himno por renkontiĝdependaj homoj
senradikaj. Ambaŭ tipoj de elektiteco signifas izolon,
izoliĝon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda
normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas
skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, ĉu ne?
Aliflanke naciismo, pli ol serĉi identecon, kreas ĝin: "[. . .]
la popoloj aŭ la gentaj aŭ naciaj identecoj ĉiam estas
inventoj aŭ miskreaĵoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]"
(SÁNCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise
aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri
esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la
esencisma "mi _estas_ esperantisto"): "Ĉiu lingvo havas du
funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa kaj
plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TIŜLJAR 1997).
Kontraste kun UEA, uzanta la _melonon_ (la jubilean simbolon),
LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaŭ provizore, la
dikliteran frontispicon de _Heroldo_. La kooperativaj provoj krei
propran folkloron ne montriĝis tre sukcesaj: la grupo _Kajto_
vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj _Amplifiki_ kaj
_Persone_ rapide eskapis enkaptiĝon. Kion diri pri teatro kaj
kin-arto? La bezono disponi indiĝenan kinhistorion igis LFn
porparoli ĝis naŭzo filmon milprocente stultan kaj
seninteresan, _Angoroj_ (Jacques-Louis Mahé, 1964; vd.
FERNÁNDEZ).
Bedaŭrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni
esperantistoj tro magras. Provu ŝerci per literatura aludo en
renkontiĝo aŭ kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas
la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen
la avantaĝo, senhaste. Civito, laŭ la kvara tezo, "estas ankaŭ
realaĵo kun komuna destino". _Destino_. _Komuna_. Diable! Ĉe
nura aŭdo de ambaŭ vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu
kun la galimatia diro de José Antonio Primo de Rivera,
fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de faŝismo, ke
Hispanujo estas "destin-unuaĵo en lo universala" (_una unidad de
destino en lo universal_). Pli bele sonas la frazo de la filozofo
José Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto
por kunvivo" (_un proyecto sugestivo de vida en común_),
sed kiel realigi ĝin por komunumo senteritoria, krom se
Unuiĝintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj
terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj ŝtaton? Ĉu
tion celas la esprimo "survoje al pli alta ŝtupo: tiu de
(grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel
antaŭŝtupo de la esperanta geto [*]? Ne, klare ne. Tial Giorgio
kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega.
Ĉar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, ĥimera.
Refoje ni staras antaŭ la ĝemeleco de religio kaj naciismo: "Al
_lanta_ amaso respondas _fora_ celo. Oni obstine avancas ale al
nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo
longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je danĝeroj ĉie
minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn
koncernas celo nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive. [. . .] La
grandaj religioj sukcesis majstri ĉi procezon proksimiĝi lante
al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne
povas trafi tiaj katastrofoj. Ĝi vivas nur el la kredo, kaj nur
en la kredo eblas atingi ĝin. La lanta amaso de kristismo
ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diseriĝi"
(CANETTI, p. 34-36).
Por ke la _amaseto_ de raŭmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin,
kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la
vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi
kaj integriĝi". Ĉar temos pri civito sen urbo, sen fizika
ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti ĝiajn
konkretiĝojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas
apartan signifon kaj specifan mision". Releginte ĉi frazon mi
min demandas, ĉu ĝi aplikeblas ankaŭ al la Centra Oficejo de
UEA, aŭ al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion
signifas en ĝi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la
vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas
pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas
mantri . . .
Ĉio ĉi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaŭ
longa tempo Silfer skribis paĝon escepte legindan, kiun
laŭvorte aperigis numero de _Heroldo_ de 1997 kun subskribo de
neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La
Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton,
speciale por neneŭtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj.
Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem
elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi,
ke la katolika eklezio agnosku al ĝi saman statuson kiun ĝi
agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo
-- la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka
hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER 1985, p. 118).
Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaŭ' iĝas
'kiel', t.e. 'malkvazaŭ'. Ni ankoraŭ ne havas _verdan
episkopon_ nek _verdan sindikaton_, kvankam la deklaroj de la
esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas
orientiĝon ne nur laŭlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam
foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus
por eŭskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p.
292) aŭ al propra, identiga lingvo (_koopük_ aŭ
_lofopük_). Sed kial li/ŝi ne prezentis kiel ekzemplon la
plej popularajn aktivejojn de naciismo? Ĉu imageblas io supera
al tutmonda futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore
apogata de niaj verdaj huliganoj? Aŭ al propra, aparta olimpika
teamaro por partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj . . .?
En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio,
de virtuala ŝtato. Temas pri denaske morta projekto, sed ĝia
plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas
damaĝi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe
UEA montriĝas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra
Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde
malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion
mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la
plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo,
longajn kaj pezajn kiel kaĉalota kolbaso. Sed kian utilon havus
ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neŭtrala
Esperanto-Movado) devus sufiĉi. Oni provu reformi ĝin de
interne. Ĉar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engaĝu
perestrojki [*] la asocion, fari ĝin pli veka kaj vigla.
Evidente la solvo ne troviĝas en _Kiasa Parko_ [9]. Raŭmismo
velkis, foirismo ŝtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj,
kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo [*], sed
Esperantujo bezonas freŝan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin
demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu ĉi sinjoro Camacho
mem proponas?
Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene
de Zilah preferas pensi pri _fraternitato_, t.e. fratosocio (de
ZILAH 1995). Mi, pri arĥipelago, insularo, lingva mikronezio.
Insularo Esperanto: ne ĉiam oni scias sur unu insulo pri
okazaĵoj en alia. Ĉu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long,
István Nemere, Nicolino Rossi aŭ Manuel de Seabra iel
reagis ĉe la aŭtodafeo kontraŭ ilia kolego Lindstedt? Se io
tia okazis, informo pri ĝi ne atingis mian insulon. (Min tamen
ŝokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta
PUN-Centro . . .).
Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto
estas la diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj
laŭklase temas pri komunumo sufiĉe homogena; vd. RAŜIĈ). Jen
la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna
negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento,
popolo aŭ nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno
[. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONĈAROV, p.
7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj
valoroj kaj tradicioj" aŭ "El la movado ĝi relative frue
transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj
stabiliĝis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas
la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas
_wishful thinking_ -- revpensado. La komunajn valorojn mi
nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n
mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj
konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al
mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan.
Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj
supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo:
interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor
Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de
Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. aŭstralian,
ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj pardonu ĉi momentan
praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post
uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, en _Esperanta antologio_), sed
mi legas ĝin senpere, la originalon mem -- sen-egala
vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton,
kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la
horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se
internacie aŭ _transnacie_ limigitaj. Parencan ideon formulas
aliprefikse la redaktoro de _La Gazeto_: "Nia lingvo estas
superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por
kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn,
de siaj fontolingvoj" (de ZILAH 1997).
Esperantan patriotismon aŭ ŝovinismon ni evitu kiel viruson.
Estas interese kaj timige konstati, el kiaj _naivaj_ ideoj kaj
tekstoj naciismaj ĝermis la vojo kondukonta jardekojn poste al
la eŭska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aŭ distingi la
gvidan rolon de l' _Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj
kaj Artoj_, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al
la ankoraŭ ne finita jugoslava milito. Bonŝance ni pokas kaj ne
amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi
pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso
(SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri
la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco ĉe la
tradicia esperantistaro, antaŭ ol la raŭmisma fronto estos
preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la
tuta esperanta civito."
Afekta timo . . . kaj gilotinaj eĥoj. Mi finu per plia metaforo:
ni estas kvar ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio.
Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj,
kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj
seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da
diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej
grava en la mondo, amen. _Amen_.