2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum

la 80-aj jaroj -- oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la

esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel _help_lingvo,

analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca

mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon

kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli

valoran alternativan rolon.

La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) · 第 9 / 36 题