La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la
esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo:
nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj
-- la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN
devas adopti Esperanton; ktp -- kaj laŭdegi la lingvon eĉ
neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj
aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de
la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni
sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.