La felicxa komenco de la vivo de Injeto. Bildo de la hejma vivo en
tiu kamparo. Medio kaj etoso antaux la tempo de industria revolucio
kaj antaux la rapida kresko de urboj. "Auxtunas. Veteracxo" kaj
"Ho-hu! La veteracxo / kun pluv' kaj venta frid'" donas al la leganto
impreson kia estas la klimato en kiu Injeto devas vivi kaj pasxti.
Komparu kun _Ne estas facile_ kaj _Malbona tago_. La diversaj
statoj de sano kaj animo en Injeto speguligxas paralele en la statoj
de la naturo.
Injeto estas en sia dekoka jaro kaj ankoraux ne spertis gravan
malbonon aux seniluziigxon. Sxi havas viglan fantazion kaj facile
inventas kaj rakontas fablojn, kiel en cxi tiu poemo. La leganto
notas, ke estas ama fablo kiun sxi prezentas.
Dum siaj infanaj jaroj la verkisto ofte auxskultis al folkloraj
rakontoj, precipe de rakontkapabla junulino, kiu servis en tiu bieno.
En sia matura agxo li prilaboris tiun materialon por sia propra celo.
La popolaj kredoj kaj vizioj estis konsiderataj veraj, kaj estas
necesa fundamento por la ideoj de la poeto.