Prologo

La prologo fakte estis verkita post la plenumigxo de la tuta poemaro.

La poeto dedicxas sian verkon al la pejzagxo de Jaren, la vasta

apudmara platajxo en sudokcidenta Norvegio sude de la urbo Stavanger.

Agrikultura regiono kaj bestobredado. Sxafoj pasxtigxas en la

deklivoj de la malaltaj montoj iom interne en la regiono. Tiu

pejzagxo donis la poezian kadron al la poemaro.

Arne Garborg naskigxis en la parenca bieno "Garborg" en la komunumo

Time en Jaren. Lia patro bone kultivis siajn kampojn kaj ankaux

funkciis kiel instruisto. Li estis tre religiema, kaj opiniis ke la

antikva, israela kristanismo, kiel gxi prezentigxas en la Malnova

Testamento, do iu lauxlitera religio, estas la gxusta kristanismo. Li

estris sian hejman vivon kiel antikva israela tribestro kaj pastro.

Fine li farigxis tiel mense obsedata, ke li perdis liberan memregon

kaj mortigis sin per pendigxo. La instiga okazajxo por tiu ago estis,

ke Arne, la plej agxa filo, rifuzis akcepti la bienon alode post la

patro, kaj tiel dauxrigi la parencan, heredan linion sur la bieno.

Arne volis farigxi verkisto. Sekvo de tio estis, ke Arne sian tutan

vivon havis malbonan konsciencon pro la sorto de sia patro.

"al vi mi kantas pri la viv' / en sombra mond'."

-- estas gxuste la pensoj kiuj torturis Arne gxis li liberigxis per

verkado.

"La lukton pezan konas mi".

-- La anima lukto kiu fine instigis la verkiston verki.

"rompitaj ostoj"

-- Fizika bildo pri tio kio okazas en la animo.

"Mi konas vin"

-- "vin" estas la patro.

"boat', torent'"

-- Fizika bildo pri la fatala fino.

"alauxd' eksxvebas"

-- Fakta bildo pri io, kio okazis kiam la verkisto post multaj jaroj

vizitis la tombejon de sia patro. Vidu la poemon "Printempa tag'".

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 122 / 179 题