Ho bona vi knab',
ho bela vi knab',
lontane de vi mi eltenas ne.
Logigxas al vi,
cxiame al vi;
kaj kien ajn ir'
vekigxas dezir';
lesive brulas la larma ve'.
Neniam mi felicxigxos.
Gxentila vi knab',
ho, brava vi knab',
por vi mi donus cxion for.
Mi vivus por vi,
mi mortus por vi
kaj kiel edzin',
oferus mi min
por vin liberigi de ajna dolor'.
-- Ho vi, mi vin fidis elkore!
Jen mi en fidem'
dum via alprem'
forgesis aflikton, kaj pasis cxagren'.
Neniam plu
mi trovos vin,
neniam plu
ni vidos nin,
kaj brulas plor' en la brust' en trem'.
-- Ho ve, ke vi povis perfidi.
Nun kien la vid'?
Al kiu la fid'?
Vojeton aux ponton ne trovas mi.
Mizeras la sort'!
Min logas la mort'!
Kaj kien la ir'?
Al tomb' la dezir'!
Vi estis la sola en vivo por mi!
Neniam plu tagon de gxojo.
Ke mi forgesu!
Okaz' plej eta min memorigas;
gxi hantas min, kaj gxi min larmigas;
je plej malgranda vortet' pri vi
kun kora plor' tuj foriras mi.
Neniam plu mi cxagrenon havus
se en forgeson mi min forsavus;
ho, mi malsanus ne plu, se mi
forgesi povus pri vi, pri vi.
Kiele?
Kiel farigxis por mi, Injet'?
Ne estas mi sama knabinet'!
Petole mi kuris sur kamp', laux lag'.
Ne estis longa por mi la tag'.
Aspekte songxo kaptis min;
memor', mi ne plu komprenas vin.
La sama mi estas en taga rond',
sed tamen kiel en fremda mond'.
Mi cxion tenas en klara vid'.
Mi gxojis, sed perfidigxas fid';
kaj cxio samas sur ej', en hejm',
alia tamen, tamen nur sxajn'.
La dom' situas kie staris gxi.
Mastrumas Panjo kiel faris sxi.
Aridas hejm' kie mankas vort',
patrin' fremdigxas sub tia sort'.
Fremda marcxo! Fremda altej'!
Fremde aspektas bovin' en pasxtej',
alien turnas sin gxia rigard',
kaj min gxi celas nur je hazard'.
Gapas fride la griza mur';
regas trist' en angula obskur'.
Rigidas mano, pied' kaj sin';
pezige cxio kontrauxas min.
Fenestre gapas mi en dezir',
mi bird' en kagx', en sopir', sopir'.
Neniun mi vidas sur kamp' aux lag'.
Por Injo nun longa estas tag'.
Ho, hejmo mia, jen en sekur'
mi vivis felicxa en sxirmo de l' mur'.
-- Ho Panjo! Estas ne plua gxoj';
L' animo sxteliras laux fremda voj'.