Auxtuno

Nun surfe ruligxas mar' al bord'

kun ondokrestoj sxauxmantaj.

Rompigxas kreve ilia hord'

cxe troloj tie logxantaj.

Krias venteg' en sovagxa liber'

super abismoj sombraj;

eljxetoj sxprucas sur rifo kaj sxer'

en tagoj auxtunaj ombraj.

Mi auxdas timiga demonkantad'

de trolino tra surfon rajdanta.

Sxi estas per galdro kaj sia sorcxad'

mizeron antauxdiranta.

Jen gxeme, jen moke auxguras sxi

pri plago kaj pri sufero.

Sorcxkante avertas la drauxga furi'

pelante vivon de l' tero.

Pro ondaj batoj tremas la grund'

kaj pala gxi frostas nude.

Fridigxas korto kaj sin' gxis fund'.

La mond' dezertigxas krude.

Forflugis suden la lasta anser',

barakte tra densan nubejon.

Cxiu vivanto pro vintro-sever'

fosas por si kusxejon.

Folioj rustigxas en kasxa boskej'

kaj for de brancxoj tirigxas.

Moment' gxis belecon perdas herbej'

plorinde mallonga farigxas.

Floroj felicxis sub la sun',

bele buntigis la korton.

Ecx ne unu restas nun;

jam velkis ili en morton.

Formortas en juna sino sopir',

kaj velkas flor' kaj felicxo

je tiu estingo de arda dezir'

per salaj larmoj en ricxo.

Formortas viv', formortas esper',

je kiuj mi reve avidis.

Turnigxis la am' al cxagrena mizer',

cxar min la knabo perfidis.

Nun regas cxi tie trista frid',

lacigas min lok' kaj horo;

Forprenis cxion de mi la perfid';

kaj brulas kaj sangas la koro.

La maro ruligxas forte al land',

kaj la pluvo drivas kaj drivis.

Susuras kanto laux nuda strand',

ke nun do cxio finigxis.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 91 / 179 题