Renkonto

Dimancxon sidas sxi en la dekliv';

kaj pri esperoj dolcxaj sxi pensadas;

la koro peze en la brust' frapadas;

vekigxas revoj al tremanta viv'.

Miragxo jen sur montokresto sxvebas;

sxi arde rugxas; -- jen la knabo venas.

Sxi foren volas en konfuz' kasxiri;

en sorcx' sxi tamen turnas sin al li;

salutas sxi al li kaj li al sxi,

kaj staras ne sciantaj kion diri.

Vortumas fine sxi el sia mir':

"Sed kara vi ... altkreska kiel vir'!"

Ridetas rugxa li, strecxante kruron:

"La knab' ne devas resti malfortul';

laboru li ja kiel plenkreskul'."

-- "Kaj jen, imagu, vi ricevis barbon!"

"Antauxe gxi ja tie estis;

sed eble gxi nun iomete kreskis."

Elaste li malantaux sxton' glitfalas.

El posx' mangxajxon tiras li kun rid',

ofertas knabgxenite por divid':

"Jen ovoj! Ilin mi por vi kunhavas."

Kun rid' sxi gxuste antaux lin sidigxas;

la brust' en trem', l' okul' al li fiksigxas.

Jen sidas ili tiun varman tagon.

Li provsxercante logas sxin al rid'.

Sxi gxojas kiel sur la brancx' birdid',

sed povas ne vigligi babiladon.

Nun kiam gxustas tempo por felicxo,

sxi sidas tie kvazaux en fremdigxo.

Li petas pri rakont', sed estas for

nun cxio en vizio vidigita,

perdigxis tute elen el memor',

kaj cxio estas kvazaux forgesita.

"Ne troloj! Ili mem prizorgu sin.

Prefere volas mi auxskulti vin!"

Volonte li pri Skarebrot rakontos.

Elkreskis tie li sur hejma ter';

ja tie ili kvar bovinojn nutros;

ordigos li laux sia manier'.

Sxi cxiun opan vorton povas fidi;

demandas sxi, sxi cxion volas scii.

Vagade ili lauxas riveretojn

kun karesema sxaf' kaj kun bovin'.

Pri greg' senzorgaj sentas ili sin.

Permane kaptas ili la fisxetojn,

kaj roste fritas ilin sur ardajx',

kaj malplenigas sakon da nutrajx'.

Ho felicxeg'! -- se tio nur ne estus,

ke nek la knabo nek la junulin'

kuragxas en liber' rigardi sin;

gxenigxas li, sed viro esti devus.

Se ilin ne aparte tenus tio,

ho, kiel bona povus esti cxio!

Nubigxas nigre, pluvas sur pasxtej'.

Bruegas tondroj sur la monta kresto.

Sin sxirmi volas cxiu hom' kaj besto;

en roka kavo estas rifugxej'.

Ne granda estas gxi sed vizitinda.

Gxin ili trovas loko ensidinda.

Kaj jen vesperon je la sun-ekkusx'

pli kunen ilin la sopiro pelas;

impulse juna brak' al kolo celas;

kunigxas sentoplene busx' al busx',

kaj kapturnige cxio sin transformas;

felicxa sxi en lia brako dormas.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 46 / 179 题