Vesperigxo

Mola negx'

el l' aer'

dum grizaj cxi vesperoj.

Pac', silent',

svaga vent'.

Kusxas korto kaj tegment'

sub lanug-negxeroj.

El fojnej'

Veslemey

portas la furagxon.

Gnoma ul'

en l' angul'

gxojas pro la fojna bul':

Al brutar' nutrajxon.

Praa li

bienon cxi

en zorgemo gardas,

en dejxor'

dum cxiu hor'

de strebado kaj labor';

prefere brutojn vartas.

Gxojas li

pri la sci',

ke ion donos Injo.

Griza ul',

rugx-cxapul'

vespere lakton en l' angul'

ricevos de l' knabinjo.

Mangxigas sxi

bovinojn cxi,

kaj cxiun sxi karesas;

varma kor',

bonhumor'

regas dum cxi sxatlabor'.

Sxi gnomon ne forgesas.

La trinkajx',

farunajx',

el fajrej' portigxas.

En febla bril'

de lumigil',

jen sxi melkas en trankvil';

sitelo plenplenigxas.

En kontent',

sen manko-sent'

bovinoj remacxadas.

Trankvilas dom',

vigilas gnom';

alportas tufon li por krom',

kaj kun la kat' dancadas.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 6 / 179 题