Injeto cxe la sxpinilo

Auxtunas. Veteracxo

kun pluv' kaj venta frid'!

De bird' fenestren klako.

Enven'? Ho vana fid'!

Sed sub la bona forn'

jen sur la tola sako

maljuna "Mons" en dorm'.

Jen kusxas gxi songxante

kun straba okulum',

kaj cxion forgesante;

gxuindas nun varmum'.

Nenion diras gxi,

aspekte sin kasxante

kun vosto cxirkaux si.

Jen kiel silkobulo

gxi kusxas en la fel',

mien' de dormemulo,

sen ungoj por kruel'.

Senzorga rigardet'

elglimas el okulo

kun svaga ronronet'.

*

Cxu foren vi vagadas

en viaj songxoj nun?

Cxu eble nur dormadas

la pensoj en mallum',

aux el la pasintec'

la bildoj arigxadas

de l' tempo de princec'.

Plej bela princ' de l' mondo

vi iris en l' arbar',

sur sxultroj or-har-ondo,

kaj viglis temerar'

en loga konsider'

pri in' plukanta berojn

sur ejo cxe river'.

Sed venis sorcxistino

el hejmo de trolin';

kaj volis, flatulino,

ke l' princo amu sxin.

Li saltis en malsxat'.

Eksorcxis la trolino,

kaj sxangxis lin al kat'.

Li poste migri provas

trans mont' kaj arbustej'

kaj fine vojon trovas

al nia hejma ej'.

En pac' gxis vivofin'

ripozi li nun povas

en rev' pri sia in'.

Ho -- hu! La veteracxo

kun pluv' kaj venta frid'!

De bird' fenestren klako

petanta pri invit'.

Sed sub la bona forn'

jen sur la tola sako

maljuna "Mons" en dorm'.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 5 / 179 题