La Alauxdo kaj Alauxdidoj.--En kampo da matura greno
trovigxis kovitaro de alauxdidoj, kaj la patrino cxiutage atendis la
venon de la rikoltistoj. Cxiufoje kiam sxi foriris, sxi cxiam diris
al siaj geidoj ke ili rakontu al sxi cxion, kio okazos dum sxi
forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki cxiujn
miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon."
Kiam la maljuna alauxdo auxdis pri tio, sxi diris al siaj idoj: "Se
li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaux rikoltos sian grenon."
La proksiman tagon, la bienulo revenis, kaj vidante nenion faritan,
li diris al sia filo: "Iru kaj voku viajn onklojn kaj kuzojn, por ke
ili komencu morgaux." Sed la alauxdo diris al siaj idoj ke ili ne
timu, "Cxar," sxi rimarkis, "la parencoj ankaux havas siajn kampojn
da matura greno, kiujn ili devas rikolti."
Sxi denove forestis, kaj la mastro, venante kiel antauxe, nun diris
al sia filo: "Ni mem laboru kaj komencu morgaux nian rikolton."
Kiam la alauxdidoj rakontis tiun diron al la patrino--"Nun," diris
sxi, "ni vere bezonas forflugi."
"_Kion vi deziras farita, tion vi mem faru._"
(6266).
La azeno en leona hauxto.--Azeno, vestita je leona hauxto,
fiere vagadis kaj timigis cxiun el la timemaj bestoj kiujn li
renkontis en la cxirkauxajxo. Ekvidante vulpon, li ankaux volis
malkvieti tiun cxi. Sed Rejnardo, auxdinte la azenanbruan vocxon,
diris:--"Nu, ja, mi ankaux timigxus se mi ne jxus estus auxdinta vin
bleki."
"_Trompantoj cxiam estos eltrovitaj_"
(6266).
_In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it
has been considered advisable to include in each number a synopsis of
the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its
system may be the better able to appreciate the magazine._