LA HUMORA FLANKO DE TELEGRAFO.

Se oni kolektus depesxojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras

unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus

kuriozan kaj interesan volumon de korespondajxoj. La kosto de la

forsendo de depesxo dependante de la nombro de vortoj kiujn gxi

enhavas kompreneble igas gxian konstruajxon kiel eble plej mallongan.

Plej multaj depesxoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso

kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu cxi malgranda

nombro de vortoj ofte enhavas.

Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam sxia edzo revenos hejmen, sendis

al li depesxon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis

lin, kaj ke li ne povos reveturi gxis post kelkaj tagoj.

La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depesxon en sekvanta

lakonika stilo:--"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depesxo

ricevita. Deuxtronomio xxiv., 5."--Mario.

Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis

sekvantan longan leteron:--

"Se oni edzigxis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni

klopodigxi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu

jaro, kaj oni devas gxojigadi la edzinon kiun oni edzinigis."

Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta

kontraux la legxoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii cxu estus

prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:--

"1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Cxu cxio estas O.K.?--D.T.M.

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 41 / 57 题