"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedauxrade havas
nenian eblon, cxar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas ecx
unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson
kaj mi esperas, ke la gazeto baldaux trovos tre multe da bonaj
kunlaborantoj."
Ni treege bedauxras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni,
sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.
* * *
Ni ankaux ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni
lin dankegas. Jen gxi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de
aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre
favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj ecx mia profunda konvinko
estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto.
La Angloj havas la jugxadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en
lingvo neuxtrala trovigxas la praktika solvo de lingvo internacia.
Aliparte, antaux sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaux lingvo
kies duono da vortoj almenaux estas jam antauxe konataj de ili,
viaj samlandanoj nepovas malsxati rimedon de internacia komunikigxado
kiun malgraux cxio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi
tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin
al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.--L. de. B.
* * *
Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos
la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en
Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza
Medicina Fakultato. Gxia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos
provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj
scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al
cxiuj, kiuj abonos antaux la apero de la unua No. ni sendos senpage
unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laux verkoj de Doktoro
Zamenhof." Plie, ilia abono dauxros dum tuta jaro 1904a, kia ajn
estos nombro de N-oj aperontaj gxis fino de tiu cxi jaro ... Tial
konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antauxe plej kore
vin dankas, kaj humile salutas."
Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro
Fruictier trovos multe da abonantoj kaj _kunlaborantoj_ inter
niaj scienculaj adeptoj.
(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).
Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27
Boulevard Arago, Paris.
So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la
Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras
"Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaux mi ricevas
vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed
tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam
diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj,
alia post 40 jaroj, mi kuragxis diri, post dek jaroj oni en Anglujo
mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj cxeestantoj ekridegis, kaj
hodiaux, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novajxon! ... Diru
al amikoj en Anglujo ke ili sendu posxt-kartojn al la Virina Klubo
Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo
estas la unua virina Esperantista, gxi fondis Esperantan ekspozicion,
kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de
kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro
de unu el la plej gravaj cxiutagaj jxurnaloj en Montrealo, certe
multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.--Via A.
Saint-Martin."
Ni kore gxojas ke la profetajxo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas
bona. La patrinalando ne estas tiel malantauxema kiel oni pensis.
Ankaux ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio
estos tute sukcesplena.
* * *
Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis--"Mi ne povas eviti
prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj
rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus
povinta kredi tion antaux unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto,
kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la
anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laux mia deziro, li nun estas
publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj
deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj
firmo, firinoj kaj letere sciigos tion cxi al mi.--Al vi kaj al via
klubo kunfratajn salutojn.