(Alegorio)
De Antoni Grabowski.
Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia, granda!
En kabano mankis pano,
Do elmigris li, infano;
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo.
Kiel volus mi, patrino,
Premi lin al mia sino[3];
Doni volus mi festenon
Por saluti la revenon.
Ve! ne mastras mi kabanon
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.
Ĉar al vi, fratin' pli aĝa,
Post kamplimo hejmvilaĝa,
Brilas, laŭ destino dia,
Stel' alia, pli radia...
Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l' festeno,
Kiel premas min ĉagreno.
Tiu belega, kortuŝanta poemo de nia esperanta poeto Antoni Grabowski
estas la vera prologo de la Oka Kongreso, de la Jubilea Kongreso.
Kia estis ĉi tiu Jubilea Kongreso okazanta post ĉiuspecaj diskutoj
por aŭ kontraŭ centra organizaĵo, diskutoj, kiuj bedaŭrinde
kelkafoje transiris la limon, kiu disigas la du landojn de kvieteco
kaj akreco, de principeco kaj personeco. Mi devas tuj diri, ke ĝi
estis la suno post la ventego, paco post iom da malpaco, nova frateco
post negrava kolereto.
Ĝi estis tia, kia ĝi devis esti; festo, nur festo, dum kiu ĉiuj
koroj unuiĝis por inde kaj ame glori nian Majstron kaj la dudekkvinan
jaron de ekzistado de nia kara lingvo.
La Krakova Kongreso ne estis grandioza kongreso per la nombro de
la ĉeestantoj, sed ĝi estis grandioza per la fervoro de ĉiuj
kongresanoj, per ilia sindonemo al nia sankta afero. Ĝi estis
grandioza per la pruvo donita de la Esperantistaro, ke, kiam la
demando estas pri la sukceso de nia afero, ĉiu estas preta por
oferi al ĝenerala intereso siajn proprajn dezirojn, siajn proprajn
preferojn, siajn proprajn opiniojn.
Se oni volas ĝin karakterizi per unu vorto, oni povas diri, ke ĝi
estis familia festo, intima festo kaj sekve ĝi estis ankaŭ la plej
nacia el niaj internaciaj kongresoj. Kaj tio donis al ĉi tiu familia
kunveno ĉarmon, kiun ne posedis je tia grado niaj aliaj ĉiujaraj
festoj.
Certe ĉiu el niaj internaciaj kongresoj havis kaj havos sian propran
karakteron, elvenantan ne sole el la konsisto de la internacia
kongresanaro, sed ankaŭ el la nacia ĉirkaŭo, el la nacia organiza
komitato, el ĉiuj naciaĵoj, kiuj enŝoviĝas en la ĉiutagan vivon
de l' kongreso.
Sed neniam kaj nenie ĉi tiuj influoj havis efekton tiel potencan kaj
profundan, kiel en Krakovo. Kaj la kaŭzo de ĉi tiu speciala fenomeno
estas facile trovebla.
Ĉi tie, en Polujo, ne estis okaza influo de iu ajn medio sur iun ajn
estaĵon; inter la estaĵo kaj la medio ekzistis patrujaj rilatoj. Jam
antaŭ dudek kvin jaroj naskiĝinta Esperanto spiris la polan aeron,
kaj nun ankoraŭ la pola aero facile kaj nature enŝoviĝis en la
pulmojn de la beljunulo revenanta hejmlanden.
Dum la tuta Kongreso ni vere baniĝis en pola intelekta atmosfero,
atmosfero de ĝojo kaj de plezuro, sed en kiu aŭdiĝis intertempe
mallaŭta bruo de senĉesa plendo kaj de kaŝita plorĝemo.
* * *
Tuj post elvagoniĝo oni ricevas bonan impreson pri la organizado de
l' kongreso. Sur la perono agemaj komitatanoj atendas la alvenantajn
kongresanojn. Ĉar la Akceptejo estas iom malproksima de la stacidomo,
tial la enloĝiga sekcio havas propran oficejon en la stacidomo mem.
Tien oni nin kondukas kaj tie ni ricevas plenajn informojn pri nia
loĝejo, la ĉefa afero post longa kaj laciga vojaĝo. En kelkaj
minutoj ni estas akceptitaj, enskribitaj, sciigitaj kaj senditaj, ĉu
per tramo, ĉu per veturilo al nia kuŝejo. Cetere dum la tagoj de
alveno la stacidoma oficejo funkciis tage kaj nokte kaj ni devas danki
niajn polajn samideanojn, kiuj tiel sindoneme oferis siajn noktojn al
Esperanto. Ĉar mi ne havas pakaĵon (mi havas nur la Fundamenton),
kaj, ĉar mi ŝatas piede iri, se vi bonvolos, ni iros kune tra la
urbo al la Akceptejo (vi ne estas laca, bone!)
Post kelkaj paŝoj ni ekvidas la «Plantaciojn», tiun ĉi verdan
juvelon de Krakovo, kiun ni ofte revidos. Tra la arboj estas videbla
bela konstruaĵo, la Nova Teatro, kie oni ludos Mazepa'n.
Sed kio estas?... Ĉu feino per bato de sia magia bastono nin
transportis subite en centjaron jam de longe pasintan? Antaŭ ni
staras ronda milita konstruaĵo mezepoka kun ogiva pordego, pafturoj
kaj ekstera galerio difinita por ĵeti sur la atakantojn bolantan
oleon aŭ peĉon; sur alia flanko bela kvadrata turo kaj fortikaj
muroj kronitaj per dentegoj. Eble el la tura pordego eliros taĉmento
de kavaliroj por akcepti la fidelajn Esperantistojn kaj forpeli la
Idistojn. Sed tute ne; el la pordo eliras... elektra tramveturilo. La
ronda konstruaĵo estas la Barbakano, kaj la kvadrata turo la Pordego
de Sankta-Floriano, restaĵoj de la antikvaj remparoj de Krakovo.
Ni iru sub la turon, demetante la ĉapelon antaŭ la malgranda
kapeleto sub arkaĵo, kie konstante brulas kandeloj. Antaŭ niaj
okuloj kuŝas longa strato iom mallarĝa, la Floryanska. Sed kio
estas? Sur ambaŭ flankoj la domoj estas ornamitaj per flagoj, kaj
ne sole flagoj, sed ankaŭ grandaj banderolegoj ruĝaj kaj blankaj
(koloroj de Polujo) aŭ bluaj kaj blankaj (koloroj de Krakovo).
Kredeble estas ĉi tie ia festo ĉu urba, ĉu nacia. Sed ankaŭ
vidiĝas multaj esperantistaj standardoj. Ne por iu ajn festo estas
elmetitaj ĉiuj tiuj ĉi flagoj kaj standardoj, sed por _nia_ granda
festo: saluto ili estas de Krakovo al la alvenintaj Esperantistoj.
Kaj nun ni eniras la reĝlandon de l' revoj; ni ne plu estas en
Krakovo, ni ne plu estas en Galicio, ni estas en iu ajn urbo de
la mistera lando Esperantujo. Ĉe ĉiu paŝo, sur ĉiu magazeno,
sur ĉiu vendejo, sur ĉiu butiko staras esperantaj afiŝoj,
esperantaj reklamoj, esperantaj surskriboj. Ĉie la verda stelo kun
la surskribo: speciale rekomendata; ĉie «oni parolas esperante».
Jen la _Sukeraĵejo_, kun desertaj sukeraĵoj kaj krakenoj; jen
la Instituto Tajlora de pretaj vestaĵoj; tie ĉi oni rekomendas
ĉiuspecajn modaĵojn por sinjorinoj; tie oni vendas veŝtojn
stebitajn kaj gantojn Prahajn; alie oni sciigas nin, ke «kiu
volas havi blankajn kaj sanajn dentojn, uzados nur la _Perlan
Kremon_»; en la «Louvre» vi trovas kravatpuntojn por virinoj; fine
_Drogejo_ rekomendas kaŭĉukajn higienajn artikolojn por sinjoroj kaj
sinjorinoj, radikalajn ekstermilojn de puloj kaj cimoj, plibeligajn
kremojn, k. t. p.
Kaj ni paŝu, ni paŝu, post magazenoj aliaj magazenoj, post butikoj
aliaj butikoj, sed ĉiam kaj ĉie novaj esperantaj afiŝoj.
Sed mia vido malklariĝas, mi ne plu povas legi; dank' al Dio,
finiĝas la strato, kaj antaŭ niaj okuloj etendiĝas la centro kaj la
koro de Krakovo, la granda Placo Rynek.
Apud ni la Preĝejo Sankta-Mario, meze de l' placo la Draphalo, granda
konstruaĵo, kiu enhavas la Nacian Muzeon, vendejon kaj magazenojn.
En angulo de l' placo la antikva preĝejeto de Sankta-Adalberto; en
alia angulo alta turo, restaĵo de iama urbodomo. Antaŭ la Draphalo
la monumento de la plej granda pola poeto, Adam Mickiewicz.
Ĉirkaŭ la placo ankoraŭ multe da butikoj kun flagoj.
Sed kio do vidiĝas apud pordo de Draphalo? Ligita al muro per ĉeno
pendas malnova tranĉilo, tute ruĝa pro rusto. Jes, jes, mi memoras,
mi legis pri tiu ĉi tranĉilo. Ne estas sole rusto, kiu ĝin
ruĝigis (tremu!), estas ankaŭ sango. Jen la historio:
Estis iam du fratoj, kiuj.... Sed pardonu, estas iom malfrue, mi ne
rakontos nun la aferon. Ni rapidu al la Akceptejo.
Ankoraŭ unu strato, denove la «Plantacioj», kaj vidu tiun ĉi
grandan tabulon sur du fostoj, kun la magia surskribo: