Kiam la alpoemito rekonsciiĝis, li trovis sin samloke
sed kun Emèric, kiu ĉi-momente definitive elpenikis la
verde-flave lastan farbospuron.
— Kion vi...? Nenio estas kiel via pentro!
Emèric enpoŝigis la penikojn kaj paletron kaj koncizis:
— Mi ĝin malpentris. Divenu, kion mi havas en la mano.
Dirante tion Emèric eltiris ĝin el la poŝo kun kaŝfermitaj
fingroj. Kiam li reapertis la pugnon, sur la polmo videblis
grizbruna eta io:
— Ĉu Vi konas?
— Osto? Dento?
— Astragalo. Ŝafida astragalo, kian uzis jam romianoj
kiel ludkubon. Ĉu Vi volas, ke mi antaŭdiru Vian sorton?
Nenia respondo.
— Mi scias, povas antaŭdiri la estontan. Fakte kelkgrade
mi ĝin pridecidas.
— Volontu ekspliki al mi la interpreteblon de tiu
somnambula halucinacio.
— Kara Majstro: en Via interno batalas du versioj de Via memo:
la Polentulo kontraŭ la Glebulo. La portreto montris ĉi-lastan,
kaj li Vin alparolis per poemo iom stumble strukturita.
— Tamen mi ne komprenas...
— Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam, kaj ne el ĉiu ligno
oni faras violonon. Kvankam versojn oni ne aĉetas, mi resumos
por Vi la enhavon de la aŭditaj versoj per fragmento el poemo
de samlandano.
La okulbraĝoj de Emèric turniĝis ĥameleone en la
momento, kiam li ekrecitis:
— Sen kritik' la poezio
certe degeneras,
per ĝi la poeto gajnas,
eĉ se li suferas.
Kaj precipe bone faras
se l' kritikon dankas,
tiu beletrist' al kiu
memkritiko mankas.
Respondis ataraksie La Majstro:
— Tio iom pli diafanas, kvankam mi monumente
malkonsentas. Sed kial ĉiuj acerbaj kaj vitriolaj frazoj pri
morto, forpaso kaj pereo?
— Kredeble temas pri persona obsedo, kio ne nepre igas ĝin tute
seninteresa. Aŭskultu nun: Ampolojn oni fabrikas tiaj, ke ili ĉesu
funkcii post du jaroj. Same okazas pri aŭtoj, vestoj, komputiloj...
Ĉi fenomenon ni povas nomi _laŭplana malnoviĝo_ aŭ _akcelado de
malnoviĝo_. Kiel diras mia saminferano Ferlosio, la oldiĝo povas
esti aŭ _materia_ aŭ _simbola_ (ĉi-okaze temas pri la _eksmodiĝo_
kaŭzata de reklamistoj). Oni akceptas ŝafe ĉi mistifikon kredante,
ke ni vivas en mondo el objektoj eterne pli bonaj kaj eterne novaj.
Samtempe oni plenvole ignoras, ke ĉies korpo (kio inkluzivas
la menson de la koncerna persono) estas biologie kondamnita al
laŭplana kadukiĝo, el kiu ne eblas sin savi. Tial homoj vane
serĉas eternon, famon, senmortecon aŭ postmortan pluon, anstataŭ
kutimigi sin al la fakto, ke ili mortos tutaj, kaj ke eblus vivi
ĝis la lasta momento en mondo ĝueble malpli trompa.
— Kaj tio pri Kamaĉo kaj mi-ne-cerbas-kia paskvilo
katilina?
— Ĉu Vi memoras la blaton ĉe li en Madrido?
— Certe jes. Vi igis ĝin sublialitkapkusena. Ĉu li
optos la animalon?
— Maleblas! Kiel mi siatempe klarigis, blatoj havas
estiel insektoj ne ok sed nur ~ses~ krurojn, pro kio simple
ne eblas vidi okkrurajn blatojn ie ajn en la tuta mondo. Kamaĉo
ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato
estas nevidebla. Ĉu klare?
— Klar-klare. Sed...?
— Sed li aŭdos ĝin. Poste li trovos la splitojn de la spegulo
kun la inversaj moj de nia subskribo, rimarkos la subitan mankon
de libroj, printoskriptoj, de diskoj komputilaj... Ne forgesu,
ke floreale li _ankoraŭ_ troviĝas hejme en Madrido.
— Kaj?
— Sur la ĉe-lita paperstaketo por eventualaj notoj li
skribos kvar vortojn, kies celon kaj signifon li ankoraŭ ne
sukcesos, ne kapablos rehavi, sed kies esencon li facile
retrovos, se li ĉesos sin obsedi cerbumante pri tio. Ĉi kvar
vortoj estos la titolo: _La Majstro kaj Martinelli_. Jen per
kio li komencos la pamfleton.
— Kio ĝi estos?
— Venĝo.
— Kaj stile, kia?
— Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda:
resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton
pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime.
— Kiu ĝin eldonos?
— _Literatura Foino_, la eterna budapeŝta rivalo de
Via kooperativo.
— Ĉu ĝi aldonos iom al la famo de tiu Kamaĉo?
— Ne timu. Laŭ tradicio komuna al kelkaj aŭtoroj
esperantaj kaj eĉ normalaj, _La Majstro kaj Martinelli_
estos dekomence ĝisfine plagiatita el la tutmonda literaturo:
Bulgakov, Kafka, Eco, Tolkien, Stoker, la Biblio, Valle-Inclán,
Espinosa, García Márquez, Mary W. Shelley... Ĉefe la du
antaŭepilogaj ĉapitroj, kun abundo da kaŝaj citoj el la
publikaj kaj nepublikaj verkoj de multaj el viaj komunaj aŭ
monopolaj amikoj kaj malamikoj en Esperantujo.
— Aĥ! Ve! Huj! Mi radiestezas la nomojn de tiuj stalinistoj, nazioj,
antisemitoj, ateistoj kaj framasonoj: Alba, Alòs, Ari, Chomsky,
Corsetti, Franco, Goering, Gutiérrez, Korĵenkov, Le Puil,
Lindstedt, Mayer, Minnaja, Ortega, Örkény, Varankin, Waringhien,
Vaha... Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj
komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude
kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus
ĉi paganojn!
— Krome, Kroninda Majstro, plagiate je Vi li subliminale
aŭ sublimine propagandos siajn verkojn, komunajn aŭ ne, inter
ili ĉefe la fian pamfleton _Letero el Palestino_, la galimatian
rakontaron _Sur la linio_ kaj la mikspotan _Ibere libere_.
— Aj-ha-jes!, la poemaro de l' _sibera_ bando! Sed, erariva
kaj misoza Emèric, bonvolu ne gloti la rosinan epiteton _mikspota_.
Anstate preferindas diri _goje pracela_ aŭ _pelmele tohuvabohua_.
— Cetere estu certa, ke li faros eĉ akuzativaj eraroj!
— Kaj kiel tiu venenoza antiditirambo koncernas nian
interkonsenton?
— Kiam aperos _AMEN_, la kompilota _Antologio de
Modernaj Esperantaj Noveloj_, biografieto de Kamaĉo eventuale
interesigos iun pri _La Majstro kaj Martinelli_, kie li (aŭ
ŝi) certe legos Vian veran aŭ falsan nomon. Se iam poste la
sama ulo legos _Esperanta Antologio_, li retrovos ĝin tie,
kio igos lin halti ĉe Viaj biografio kaj poemo, kaj, se li
ekŝatos Vian stilon, eble eĉ Vin epigoni. Alivorte, dum tiu ĉi
lingvo ekzistos oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj
sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos
ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti Vin
senmorta jam de nun, de tiu ĉi preciza momento. Mortinta, sed
senmorta!
— Ĉu vi opinias min stulta, Emèric? Ankaŭ mi kapablas
elneŭroni proverbaĉojn! Dio al vi donis, por ke vi povu doni...
— Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi
scias: _kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas._ Sed
diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun
venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor'. Farita Via
faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min
ne forgesu!
Kun japaneska riverenco de sia skunke ĉapelita silueto
Profesoro Emèric Ország tion diris kaj foriris laŭ ĉiuj
leĝoj de l' dajmona arto, malaperante kiel ŝtono en maron.