Antaŭen al la laboro!
Fermante la valizon La Majstro ekkonsciis, ke ili sidas en
trajna kupeo. Li trovis la valizon subite tro peza kaj devis peti
la Senditon de Satano pri helpo por povi meti ĝin sur la
rako-breton.
— Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple.
Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da
artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por _Literatura Verniso_,
ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru
plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis
ĝin domicile...
Emèric rigardis lin heksagone, enpoŝigis la livan manon kaj
facile eltiris tute novan ekzempleron de _Plena Ilustrita
Vortaro kun Suplemento_:
— Bonvolu tralegi ĝin de la komenco ĝis la fino, ke Vi povu
verki, estiel Majstro de la Lingvo kaj la Literaturo Esperantaj,
indan antaŭ- aŭ post-parolon por la sekva, baldaŭa eldono.
— Mi disponas ankaŭ tri jeparolojn por _Kalevala_, _Cent
jaroj da soleco_ kaj _Poemo de Utnoa_.
— Antaŭe kion Vi devas, poste kion Vi volas. Bonvolu do
eklegi, kvankam certe tempo ne mankos.
La Majstro ne povus diri, kiom longe daŭris la trajna vojaĝo
al Madrido, nek kiujn urbojn trairis la vagonaro. Ili sidis en
karminvelura kupeo tute ferma al la ekstero. Tra fendetoj inter
la pezaj fenestro-kurtenoj videblis nur minaca nokta nigro,
makulita jen kaj jen, tre disfoje, de la grize obtuza lumo
de la haltstaciaj gaslampoj kaj lanternoj. La dezertaj kajoj
prezentiĝis al la okuloj en kosmorama geometrio, markitaj per
svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj. Ŝajnis al La Majstro,
ke ilia vagono vojaĝas ne nur de lando al lando kaj de urbo al
urbo, sed ankaŭ de tempo al tempo.
Fermante la vortaron La Majstro ekkonsciis, ke ili staras sur
granita postamento{z} meze en iea mateniĝe friska parko:
— Ĉu... Madrido?
— Efektive. Jen, ĉirkaŭ ni, la parko Retiro en aŭrora
horo. Ni saltu sob antaŭ ol venos fruemaj promenantoj.
— Sed... mi vertiĝas senparaŝuti de ĉi-tioma altitudo.
— Ne timu vane. Ĉu Vi vidas brile ruĝan punkteton ĉe
la pinto de l' kupolo de tiu fora palaceto, trans la arboj?
— Jes ja; mi oftalmas ĝin perfekte. Ĉu temas pri la
pripoemita _My Locarno's little star_?
— Ne ĝi, Kar-Kara Majstro, sed astro amika kaj egida. Sciu,
ke protektas kaj gardas nin stelo, kiun eŭropaj astronomoj
mistifike nomas Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la
konstelacio Skorpio. Kiel Vi certe scias, Alt-Estimata, Areso
estis helena dio de milito. La vera nomo de nia patrona, egida
stelo estas _Kalbalakrabo_, kio mialingve signifas _La Koro
de l' Skorpio_, ruĝe-braĝe frosta kiel interno rubena. Ek do!
Kunsaltu kun mi!
Jam sur la firma tero humida de la parka placeto La
Majstro demandis:
— Sed kial la dio de milito?
— Ĉar ni ludos kun iu ludon de pugnoj.
— Mi timas, ke ni agos ekscese kaj supermezure kontraŭ
tiu Kamaĉo. Kial lin puni? Kial ni ne retrou kooperativejen?
— Ne blagu! Aŭ ĉu Vi prenas min por dupo aŭ ŝlemilo?
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. Alivorte: aŭ venki
aŭ velki.
— Be! Mi opinius konvena kompromison...
— Ĉit! Se Famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la
faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe
ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon
aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte
perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!
La Majstro iĝis muta kiel morta moruo. Post ne longe ili
akcelis sian marŝon. Dum ambaj pilgrimantoj elparkiĝis en ĉi
urbon de faktoj, fiktoj kaj fantazioj, ili renkontis surdmutulon,
kaj demandis lin:
— Kiom distanca estas la strato Chantada?
Li tuj respondis:
— Sufiĉe longa distanco... eble kvin kilometrojn.
Ili do plueniris, ĝis ili renkontis blindulon, kaj
demandis lin:
— Sinjoro, kioma horo estas?
Li rigardis sian brakhorloĝon kaj respondis:
— Estas la oka kaj kvarono.
La Majstro kaj Profesoro Ország plueniris, ĝis ili
renkontis virinon tute nudan:
— Sinjorino, — diris la griza feliso — mi ege deziras
fumi, kaj ne havas tabakon. Ĉu eble vi povas amike favori min
per unu pipopleno?
— Jes, — ŝi respondis — pipoplenon da tabako mi ja ne
domaĝas.
Kaj ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin
al Emèric, tre afable.
Emèric kaj La Majstro (la unua fumante sian pipon) do
plueniris, ĝis ili venis al la kamaĉa kvartalo El Pilar. Tuj
ili vidis viron, kiu ne havas brakojn, kaj li tre rapide puŝis
tra la strato ĉarumon, en kiu li portis grandan sakon da
jarkolektoj de _Esperanto Triumfonta_ kaj _La Praktiko_.
Post li kuregis viro sen kruroj, kiu kriegis:
— Haltu, ŝtelisto! Haltu, fripono! Jen miaj jarkolektoj!
Ne estis la afero de niaj protagonistoj, do ili
plueniris, ĝis ili trovis sin en la strato Chantada, ĉe la
numero kvardek tri.
Samhore kaj samminute, ĉe la kruciĝo de Chantada kun la
strato Vereda de Ganapanes, oscedaj miaŭoj de l' kvartalaj katoj
salutis bonvenige la liveron de la unuaj, ankoraŭ freŝ-inkaj,
ekzempleroj ĵurnalaj en la vojkrucan kioskon. Sur la suba
dekstra angulo de la frontpaĝo de l' ĵurnalo _El Independiente_,
anstataŭ la planita foto de mustaĉuda hipokritulo, aperis
novaĵo enŝovita plej laste:
Statuo malaperis
agentejoj, ~Madrido~
La statuo de La Falinta Anĝelo en la parko Retiro malaperis de
sur la piedestalo hieraŭ nokte. Tri ebriaj vagabondoj asertas,
ke la statuo forvaporiĝis ĝuste je noktomezo, kaj ke la momenta
lumsago de fulmo vidigis sur la malplena piedestalo la figurojn
de Don Quijote kaj Sancho.