Lumo dekstre --

Fortikajxeto _Liefkenhoek_!

Klare kaj auxdeble la vokoj de la hispanaj gardistoj frapas cxiun

orelon sur la -- Nigra Galero kaj sur la sxipoj gxin akompanantaj.

Cxiu trancxilo, cxiu transrampilo estas preta -- ardetas la kasxitaj

mecxajxoj apud la pafilegoj; -- fortege batas la koroj de la

kuragxegaj viroj.

"Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan

dangxeron havas post si la kuragxaj maristoj. Vivu la geuxza felicxo!

Kio briletas dekstre?

La lumoj de la vilagxo kaj fortikajxeto _Callao_.

Kio trembrilas apud la bordo de _Brabant_?

La lumoj de la vilagxo _Ordam_.

Kia mallauxto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la _Estakada_ de

Aleksandro _Farnese_ iam levigxis, la miraklo de la centjaro. Kia

genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie.

En tiu loko verkis _Johann Baptista Plato_ kaj _Barocci_; en tiu loko

krevis la fajrosxipo de _Frederiko Giabinelli_ kaj plenigis aeron,

teron kaj maron per ruinoj kaj dissxiritaj homaj korpoj.

Ankoraux nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de

Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke jxus li estas

vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la

grandan urbon kaj ne savis.

Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super

la terura loko --

"Gardu! Bone gardu!" eksonas la vocxo de la redutoj de _San Pedro_

kaj _Sankta Barbara_.

La lumoj de _Predigerhof_! la lumoj de la fortikajxeto _Maria_, la

lumoj de la fortikajxeto _Ferdinand_ -- sonorilo, surde kaj solene,

eksonas en la mallumo -- -- la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino

de Antverpeno. --

La dua horo!

Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en

la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la sxipon kaj la sxipanaron.

Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizagxon de tiu

kondukanto, vi ektimus pro tiu vizagxo.

_Jan Norris_, la fiancxo de _Myga_, kiu estas kaptita sur la _Andrea

Doria_; _Jan Norris_, la akvogeuxzo, kiu lasis la fiancxinon en la

manoj de la malamikegoj; _Jan Norris_ kondukas en tiu nokto la Nigran

Galeron!

La okulo de _Jan Norris_ vidas en la nokto, gxi penetras la mallumon

kiel la plej helan tagon.

Savo -- Vengxo!

Gardu vin, _Leone della Rota_, malfelicxon kovas la nokto. Gardu vin,

_Leone della Rota_, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo

kaj sicila vino! Gardu vian sxipon, _Leone della Rota_, gardu vin --

gardu vin kontraux la -- Nigra Galero! -- -- --

Sur la _Andrea Doria_ cxio estis ordonita kaj farita. Ankoraux tri

horojn, kaj la gxenova sxipo estos ekmarsxinta, por sin kunigi kun la

kvar antauxirintaj galeroj apud _Biervliet_ por la cxaso al la Nigra

Galero. La sxipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankoraux estis

donita al gxi, por dormi, ecx la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj

la mecxajxo de la soldato apud la transirejo estis estingigxinta kiel

cxiuj aliaj mecxajxoj sur la sxipo. Cxu la sxipo ne suficxe estis

gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo?

De la cxefa masto la sxiplanterno jxetas malkvietan flagrantan lumon

sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto

sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas.

En la kajuto sin levas alten de la kusxejo de _Antonio Valani_, la

leuxtenanto _Leone della Rota_.

"Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, cxu vi auxdas, _bella

fiamminga_, li estas mortinta kaj -- estro de tiu cxi sxipo estas

_Leone della Rota_! Cxu vi auxdas, belulino; mi ekposedas la

heredajxon, -- ecx vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko

vi farigxis la mia."

Denove plenigis la leuxtenanto de _Spinola_ la pokalon je vino.

"Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela _Myga_? Li estas mortinta,

lia koro finbatis. Sed la mia ankoraux sovagxe kaj forte batas. Certe

li estis mia amiko; sed per via amo mi vengxas ja lian morton."

Li levis la pokalon kaj eltrinkis.

"Al via memoro, bedauxrinda Antonio -- sur la vasta maro vi havos

noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin ensxoveli, sub

la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al gxenova ido. En la brakoj de

la maraj virinetoj vi dormos --"

"Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la

malespera knabino; sed la ebria _Leone_ ridis sovagxe kaj fisone.

"Ne rigardu min tiamaniere, regxino -- hodiaux al mi la sorto,

morgaux al alia -- tio estas la milito, tio estas la vivo. Cxu vi

opinias, ke mi gxemu kaj murmuru pregxojn kiel pastracxo apud la

kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro,

per rozoj kaj mirtoj ni ornamus la harojn por festi la belan nokton!

En la nomo de la vengxo, en la nomo de la venko, venu en miajn

brakojn, sovagxa geuxzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino."

Kun fisona krio _Myga van Bergen_ sin krocxis al la fostoj de la

kusxejo, en kiu kusxis etendite la pala sangmakulita korpo de

_Antonio Valani_. Cxe la mortinto sxi sercxis sxirmon! Sed sovagxe

ridante _Leone della Rota_ tiregis la malfelicxulinon alten kaj en

siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris sxian busxon kaj sxiajn

nudajn sxultrojn -- kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la

lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio -- lukto -- dua falo --

piedbato kaj pasxado de multaj piedoj -- sovagxa kriado -- kaj akra

krako de karabeno -- terurplena, malfelicxplena voko:

"La geuxzoj! la geuxzoj! la geuxzoj sur la sxipo! Perfido! perfido!

_All' arme! all' arme!_"

"Kio estas tio? _diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, lasante la

knabinon kaj ekkaptante la glavon. -- -- Desur la sangoplena kusxejo

ankoraux unu fojon sin levis la korpo de _Antonio Valani_, ankoraux

unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la

leuxtenanton:

"Defendu la sxipon -- perfidulo! Malnoblulo --" subite nigra

sango ekfluegis el la busxo, reen falis _Antonio Valani_ -- la morto

nun efektive tenis sian kaptajxon.

Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto farigxis

pli kaj pli gxenerala kaj lauxta; la konfuzita, surprizita sxipanaro

elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj --

"Al la armiloj! Perfido! La geuxzoj!"

Malbenoj -- gxemado -- pardonpetoj.

Genuen denove sin jxetis _Myga van Bergen_, dum la leuxtenanto, kun

la glavo en la mano, supren rapidis. Sur la ferdeko lia piedo jam faletis

pro kadavroj kaj vunditoj planken kusxantaj. Sovagxa estis la batalo,

kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geuxza voko:

"Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la

gxenovanoj, terure vekitaj el la dormo.

Kaj ecx nun ankoraux katosimile ili suprenrampis la pariojn de la

_Andrea Doria_. Ankaux la plej proksimaj komercsxipoj kaj malgrandaj

militsxipoj sxajnis esti atakitaj, cxar ankaux sur ili eksonis

batalkrio, estis pafata, eklumis torcxoj.

Malespere _Leone della Rota_ sin jxetis kontraux la plej proksimaj

malamikoj, per vortoj kaj agado kuragxigante la siajn al rezisto. En

la garda domo apud la kajo vekigxis tamburo kaj rulis la hispanan

veksignalon.

"La geuxzoj, la geuxzoj! La geuxzoj antaux Antverpeno! Perfido,

perfido, la geuxzoj en la urbo!"

Torcxoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis

en la domoj malantaux la urbmuroj.

"Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra

Galero! venko! venko!" ekkriis la geuxzoj sur la gxenova galeono,

cxiujn faligante antaux si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis

planken pikata kaj batata, estis jxetata de la sxipo en la akvon. La

vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovagxa

teruro kaj pli ol cxio alia ilin malkuragxigis. Parto senespere

forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud la

cxefa masto, lumigata per la sxiplanterno ankoraux batalis malespera

aro. Tie cxi kontrauxstaris la leuxtenanto _Leone della Rota_ kun la

plej kuragxaj el siaj soldatoj, kaj fine tie cxi la tuta batalo sin

kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de

kadavroj; multaj sovagxaj geuxzoj falis per la glavo de la itala

leuxtenanto.

"Kuragxigxu, kuragxigxu, bravaj kunuloj -- aligxu al mi! Venos

helpantoj de la lando! Kuragxigxu, kuragxigxu!" kriis _Leone_,

zeelandanon faligante; sed anstataux tiu ekstaris nova batalanto,

pasxante super la mortigitaj.

"Antauxen, antauxen, vi margeuxzoj! Faligu la italajn tiranojn --

malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Cxu vi konas min,

italacxa fripono, -- malkuragxa knabinrabisto?"

"_Diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, rigida pro teruro kaj mirego;

sed tuj li trankviligxis. "Cxu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli

bone -- mangxu malvarman feron do -- jen!"

"Jen, jen! _Myga!_ savo! _Myga!_ vengxo! jen, fihundo, iru al la

infero kaj salutu vian kunulacxon de _Jan Norris_, la margeuxzo!"

Planken en sian sangon falis _Leone della Rota_, la gxenovano, kaj

_Jan Norris_ metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis

en lian vizagxon:

"Savita estas _Myga_! Almilitita estas la Sxipo! Rakontu gxin en la

infero!"

Samtempe li pusxis la sxiptrancxilon en la kolon de l'malamikego.

Mortigitaj dume estis ankaux la aliaj gxenovanoj, kiuj ne estis sin

savintaj per forkuro; la batalo sur la _Andrea Doria_ estis finita,

kaj jam la geuxzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la sxipon al la

kajo.

En la kajuto kusxis _Myga van Bergen_ svene en la brakoj de _Jan_,

kiu suprenportis la fiancxinon el la terura loko, el la kunesto de la

mortinta kapitano _Antonio Valani_, al la fresxa aero.

La batalo dauxris ankoraux sur kelkaj sxipoj same atakitaj per la

nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geuxzaj manoj,

elglitis en la riveregon, kaj sovagxharmonie sonis la kanto de la

venkintoj tra la nokto:

Vilhelmo Nassauxano,

Germana mia sort',

Fidela je l'patrujo

Mi restos gxis la mort'.

De la malantauxa parto de la _Andrea Doria_ nun la trumpetisto de

la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj

en sovagxa hxoro la venkintaj soldatoj kantis:

Kiam de la hispanoj

Ofendon pensas mi,

La nobla koro sangas,

Ho Nederlando vi!

Ecx la mortvunditaj geuxzoj sin levis de la planko je la solenaj,

harmoniaj sonoj -- kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la

lipojn laux la vortoj de la kanto. Ankaux _Myga van Bergen_ per tio

revekigxis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de

_Jan_ sxi kunkantis la himnon de libereco.

"Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto

kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" gxojegis _Jan

Norris_.

De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post

tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan

vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli lauxta farigxis

la movado de la granda flandra urbo malantaux la muroj kaj remparoj,

kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj

malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraux la hispanaj

tamburoj, kaj des pli fortigxis, ju pli tiuj kontrauxbataladis.

La alarmsonorilegoj akompane eksonis de cxiuj turoj. Kaj nun de la

urbo kaj de la citadelo oni auxdis kontraux la kajo brukrakadon kaj

tintadon; areto post areto marsxis sur la urbmurojn, areto post areto

rapidis kontraux la riveron.

Sed pli kaj pli fiere eksonis tra cxiu tumulto:

"La sxild' al mi' ho Dio,

Vi estas gxis la fin',

Al vi nur mi konfidos,

Ne plu forlasu min,

Por ke mi restu pia,

Vin servu cxiuhor',

Forpelu la tiranojn

Vundintajn min je l'kor'."

Miloj kaj miloj da koroj auxskultis malantaux la muroj, kiujn

_Paciotti_ konstruis cxirkaux la urbo Antverpeno, en dolcxa tremado

tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekigxis pro tio.

Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej

belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptajxon. Defendita

per la pafado de la Nigra Galero _Jan Norris_, la estro sur la

_Andrea Doria_, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren

veturis lauxlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj sxipoj jam

kun la geuxzaj sxipoj antauxveturis; la Nigra Galero finis la

procesion.

Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone

respondis la geuxzaj sxipoj kaj la _Andrea Doria_, kiu nun sub la

almozulo-flago, per veloj gaje sxvelitaj de la matena vento, veturis

la riveron lauxflue; kiel sxiregis _Don Federigo_ la harojn pro tia

neauxdita faro!

Pafado el cxiuj redutoj kaj fortikajxetoj lauxlonge de la

riverego!

Hojho, hojho, geuxza felicxo, geuxza felicxo! Kiom ne interesas la

margeuxzojn, cxu la hispanoj pafas bone aux malbone? La vunditajn sub

la ferdekon, la mortintajn en la akvon -- hojho, hojho, jen denove

oni pafas de la Nigra Galero, antaux la fortikajxeto _Filipo_! Bum --

bum, jen reduto _Cruys_ sur la brabanta bordo.

Sed nun kondutu bone, nederlandanoj, la lasta riglilo, sed ankaux la

plej forta devas esti forigata.

Jen sube en la matena nebulo lokigxas fortikajxeto _Liefkenhoek_.

Jen sube en la matena nebulo lokigxas fortikajxeto _Lillo_.

Nun, vi geuxzoj, al la pafilegoj, kiu ajn ankoraux povas movi manojn

kaj piedojn.

La Nigra Galero · 第 16 / 17 题