Mielaj tavoloj forlase troviĝis.

Jen ilin burdoj ekpetis;

Sed tuj protestis abeloj,

Kaj vespon elektis por juĝi l' aferon.

Ne estis facile dekreton eldoni,

Ĉar la atestantoj certigis,

Ke ĉirkaŭ l' tavoloj bestetoj flugemaj,

Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiaj

Kiel l' abeloj longe vidiĝis.

Sed kio? estis signoj similaj

Ĉe la burdaro. Embarasite,

La vesp' informiĝon denove farigis.

Kaj, por sciiĝi pli bone,

Ĝi formikaron aŭskultis;

Sed la afero ne povis klariĝi.

«Por kio, mi petas, ekdiris abelo

Tre saĝa, taŭgas ĉi tio?

Ekkomencite de ses monatoj,

En sama stato staras l' afero,

Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj.

Jam temp' estas ke la juĝisto rapidu;

Ĉu l' urson li ne lekis sufiĉe?[7]

Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj,

Skribaĵoj kaj transskribaĵoj,

Laboru ni kaj la burdoj;

Vidiĝos, kiu kun dolĉmielo

Povas konstrui ĉelojn artplenajn.»

Rifuzis la burdoj, montrante per tio,

Ke art' tia scion ilian superas,

Kaj la mielajn tavolojn

La vesp' aljuĝis al l' abelaro.

Se nur tiele ĉiuj procesoj

Juĝiĝus, laŭ la Turka metodo!

La simpla saĝo estus leĝaro,

Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus.

Sed nun daŭrigante procesojn longege,

Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas;

En fin' la juĝisto englutas la ostron,

Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj.

[7] Esprimo proverba signifanta «daŭrigi tre longe ian proceson».

XVIII.--La kverko kaj la kano.

Iam la kverko diris al kano:

«Vi havas la rajton kulpigi naturon:

Birdeto por vi ŝarĝ' estas peza;

Venteto, se ekblovante

Ĝi nur eksulkigas la supron de l' akvo,

La vian kapon fleksigas;

Dum mia fruntego, al Alpoj simila,

Ne sole haltigas la sunajn radiojn,

Sed de l' ventego batojn elmokas.

Bloveto por vi estas ventego;

Blovego ŝajnas al mi zefiro.

Se vi nur naskiĝus sub la foliaro

Per kiu mi kovras la proksimaĵon,

Suferus vi pli malmulte:

Mi gardus vin de l' ventego.

Sed vi plej ofte naskiĝas

Ĉe l' bordoj malsekaj de l' regnoj de l' vento.

Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo.

--La via kompato, respondis l' arbeto,

El kor' bona venas; sed estu sentima:

La ventoj pli multe vin ol min turmentas;

Fleksiĝas mi, ne rompiĝas.

Ĝis nun vi venkis batojn iliajn,

Sed ni la finon atendu.»

Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maro

Naskit' la plej forta de l' norda ventego:

La arb' kontraŭstaras, flegsiĝas l' arbeto;

Kun forto pli granda reblovas la vento,

Kaj plifortiĝas tiele,

Ke elradikas tute l' arbegon,

Kies kapego ĉielon atingis

Kaj ĝis la Tartaro aliris piedoj.

LIBRO II

I.--Kunsido de ratoj.

Kato, nomata Lardomanĝulo,

Ekstermis tiel la ratojn,

Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis,

Tiom ĝi estis entombiginta.

La supervivantoj, kaŝataj en truoj,

Apenaŭ kvarone satigis malsaton,

Kaj, ĉe l' malfeliĉa ratar', Lardmanĝulo

Taksiĝis ne kato, sed vera diablo.

Jen iam la besto ruzega foriris

En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon.

Dum la bruego kiun ĝi faris

Kun sia katino, la ratoj kunsidis

En unu angulo por konsiliĝi

Pri la malbono ilin premanta.

La prezidanto, saĝa persono,

Tuj ekopiniis, ke estas necese

Alligi tintilon al kolo de l' kato,

«Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos,

Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos;

Ĝi estas sola bona rimedo.»

Ĉiuj laŭdegis la prezidanton,

Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona.

Sed kiu do volos alligi tintilon?

«Ne iros mi, diris la unu, mi tiel

Malsaĝa ne estus.--Ne povas mi, diris

Alia»; kaj tiel okazis, ke oni

Foriris, nenion farinte.--Mi vidis

Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn,

Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj,

Kaj ankaŭ de kanonikoj.

Se estas necese nur ion decidi,

La konsilantoj estas sennombraj;

Sed se necesiĝas decidon plenumi,

Neniu plu sin proponas.

II.--La lupo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio.

Lup' diris, ke ŝtel' ĉe ĝi estis farita,

Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan,

Kiel ŝtelinton kulpigis.

Antaŭ simion ambaŭ kunvenis,

Kaj sen advokato diskutis l' aferon.

Neniam Temis', laŭ simia memoro,

Juĝis proceson tiel konfuzan.

Ŝvitis sur sia seĝ' la juĝanto.

La du procesantoj protestis, kriegis,

Kontraŭparoladis, sin interinsultis.

En fin' la juĝanto ekdiris: «Amikoj,

De longe mi konas la vian malicon:

Ambaŭ vi pagos monan la punon,

Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte,

Kaj, vulpo, ci prenis l' objekton petitan.

Laŭ nia juĝanto, ne povas erari,

Kiu kondamnas la malvirtulon.

III.--La du bovoviroj kaj la rano.

Du bovoviroj kontraŭbatalis

Por havi bovinon kun la reĝpotenco.

Pro tio rano ĝemadis.

«Kial vi plendas? demandis iu

El la popolo koakblekanta.

--Ĉu vi ne vidas, ĝi diris,

Ke ĉe la fino de la batalo,

L' unu ekzilos l' alian,

Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos?

Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj,

Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn,

Kaj sub piedoj siaj nin premos;

Unu post unu ni do suferos

Pro la batalo pri la bovino.

Timo tiela estis bonsenca,

Ĉar en la marĉojn venis la bovo

Sin kaŝi, kie ranojn, po dudek

En ĉiu horo ĝi dispremegis.

Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempe

La malgranduloj elpagas

La malsaĝaĵojn de l' potenculoj.

IV.--La hundino kaj ŝia kunulino.

Hundino, baldaŭ idojn naskonte

Kaj ne sciante kien demeti

Ŝarĝon tiele gravan, fervore

Petegis hundinon alian al ŝi tuj

Prunti ŝian dometon,

Kaj tien l' estonta patrin' sin enfermas.

Post kelke da temp' la mastrino revenas;

Sed petas l' alia semajnon ankoraŭ:

La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas.

La kunulino je ĝi konsentas,

Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petas

La siajn dometon, kameron kaj liton.

Jen la hundino montras la dentojn,

Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros,

Se vi nin povos forpeli.»

La idoj estis jam tute grandaj.

Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homo

Malbona: por ion pruntitan repreni,

Vi devos uzi la batojn,

Vi devos procesi, vi devos batali.

Lasu lin meti ĉe vi piedon

Tre baldaŭ kvar li estos metinta.

V.--La leono kaj la muŝeto.

«Forflugu, insekto senforta, besteto

De l' ter' elkraĉita.» Tiele leono

Parolis iam al la muŝeto.

Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis:

«Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke via

La reĝa nomo min tre timigas?

Multe pli ol vi bov' estas forta;

Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.»

Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo,

Ekzumas por la atako,

Kaj, malantaŭen ekforfluginte,

Jen ĝi subite sur la leonon

Sin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas;

Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo,

Fajretojn el siaj okuloj elĵetas,

Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭe

Forkuras, ĉiuj sin kaŝas,

Jam ĉie regas granda teruro,

Kaj tian timegon elfaras muŝeto.

La muŝ' la leonon centloke atakas,

Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon,

Jen en la nazon eniras.

De l' best' la kolero fariĝas grandega,

Dum la malamik' nevidebla triumfas

Kaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentoj

Sin mem la bestego sangade disŝiras,

Sur siajn flankojn brue frapadas

La voston, kaj vane batadas l' aeron.

Sed baldaŭ pro sia koler' kaj laceco

Ĝi falas: jen ĝi preskaŭ pereis.

Venkinte, l' insekto glorege forfluĝas,

Kaj kiel zumis ĝi por l' atako,

Tiel ekzumas ĝi pro la venko.

Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci,

Jen ĝi aranean renkontas kaptilon,

Kie ĝi ankaŭ morton renkontas.

Sed kion instruas la fablo? Unue,

La malamikoj la plej malgrandaj

Estas tre ofte la plej teruraj,

Kaj due, la sin el grava danĝero

Tirinta, en ia sengrava pereas.

VI.--La azeno ŝarĝita de spongoj kaj la azeno ŝarĝita de salo.

Azenkondukisto, kun vip' en la mano,

Kondukis, kiel princo romana,

Du bestojn longegorelajn.

La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadis

Rapide; l' alia penade vojiris,

Kvazaŭ ĝi portus botelojn.

Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj,

Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantoj

En fin' transirejon riveran alvenis,

Kaj en embaraso tre granda sin trovis.

La mastr', kiu tien jam estis veninta,

Sur la spongportantan azenon sursaltis,

Antaŭen pelante la beston alian,

Kiu, volante agi laŭvole,

En kavon baldaŭ enfalis,

Sur l' akvon revenis, kaj fine sin savis;

Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi,

Kaj tiel bone sin fluidigis

La sal', ke tute liberigite,

La best' plu nenion eksentis sur ŝultroj.

La spongportanta, kiel ŝafido

La plej imitema, ĝin volis imiti.

Jen ĝis la kolo ĝi en la akvon

Eniras, kaj kun si fortiras la mastron

Kaj la spongŝarĝon. Ili triope

Trinkis multege, ĉar hom' kaj besto

Glutis la ondon kiel la spongoj.

Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis,

Ke l' bordon l' azeno ne povis atingi.

Ĝin ĉirkaŭprenis la mastro

Kun tim' de morto neevitebla.

Al helpo venis iu--ne estas

Tre grave diri kiu--sufiĉas,

Ke per ĉi tio oni komprenas,

Ke sama agad' ne konvenas al ĉiuj.

Tiun ĉi punkton volis mi pruvi.

VII.--La leono kaj la rato.

VIII.--La kolombo kaj la formiko.

Laŭ via povo helpu al ĉiuj:

Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan.

Tion elpruvos du fabloj,

Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj.

Sub la piedojn de la leono

El tero malsaĝe eliris la rato.

La reĝo de l' bestoj, ĉe tiu okazo,

Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi.

Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita,

Kvankam ne ŝajnas kredeble,

Ke al leono rat' povas helpi.

Sed elirinte el la arbaroj,

Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj,

Kiujn blekegoj ĝiaj ne povis

Disrompi. La rato alkuras, la maŝojn

Mordetas kaj tiel penadas, ke fine

La beston ĝi liberigas.

La pacienco kune kun tempo

Pli multe prosperas ol fort' kun kolero.

El pli malgrandaj bestetoj

Elvenas pruvo l' alia.

Dum trinkis kolombo en ond' de rivero,

Okaze formiko enfalis en l' akvon.

Kaj en ĉi tiu maro grandega

Penadas, sed vane, reveni al bordo.

Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas,

Kaj ĵetas en l' ondon trunketon de herbo,

Sur kiun rampante, l' insekto dronanta

Sin savas per helpo de tiu ŝipeto.

Ĉe tiu momento, plugisto alvenas,

Marŝante per la nudaj piedoj.

Tiu ĉi havis pafarkon.

Tuj kiam li vidas la birdon Venusan,

Li volas ĝin havi en sia bolpoto.

Dum ĝin mortigi li sin preparas,

Jen pikas formiko lian kalkanon.

La vilaĝano turnas la kapon;

Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas,

Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l' homo;

Li sen kolomb' vespermanĝis.

IX.--La leporo kaj la ranoj.

Lepor' en hejmo sia revadis,

--Ĉar kion hejme fari, se oni

Ne revas?--Ĝi sin per ĉagreno konsumis:

Tiu ĉi besto estas malĝoja,

Kaj la timego ĝin elmordetas.

«La timemuloj, ĝi diris,

Ja estas tre malfeliĉaj,

Ĉar ili nenion manĝadas profite;

Neniam plezuro, senĉese teruroj:

Jen estas la mia vivado. Pro timo

La malbenita, nur la okulojn

Duonfermante povus mi dormi.

--Vin mem korektu, diros saĝulo.

--Ĉu povas tim' korektiĝi?

En ver' mi kredas, ke mem la homoj,

Kiel mi, timas.» Tiel rezonis

Nia leporo, kaj ĝi samtempe

Ĉion spione ĉirkaŭrigardis;

Maltrankvilega kaj sendecida

Ĝi estis: bloveto, brueto, ombreto,

Ĉio ajn ĝin ekfebrigis.

Tion ĉi nun pripensante,

La besto malĝoja ekaŭdis brueton;

Tuj ĝi forkuris al rifuĝejo,

Kaj baldaŭ alvenis al bord' de lageto.

Jen ranoj ensaltas en l' ondojn, jen ranoj

En grotojn siajn profundajn reiras.

«Ho! ho! ĝi ekkriis, mi faras ja tion,

Kion al mi mem faras aliaj!

Mi ekaperante timigas aliajn;

Mi al la ranaro alportas teruron!

De kie tiela kuraĝ' al mi venas?

Ĉu povas esti? bestoj min timas!

Ĉu do mi estas militfulmulo?

Mi vidas--sur tero timul' ĉiam trovas

Timulon ankoraŭ pli ol li timeman.»

X.--La koko kaj la vulpo.

Sur arba branĉo, kiel gardanto,

Sidis maljuna koko tre ruza.

«Amik', diris vulpo kun dolĉa voĉeto,

Inter ni tute ĉesis milito;

Ĉie nun regas paco facila;

Mi venas al vi tion anonci.

Al mi do alflugu, por ke mi vin kisu;

Mi petas, vi ne prokrastu,

Ĉar longan vojaĝon mi devas hodiaŭ

Fari senmanke; vi kun la viaj

Povos sentime viajn aferojn

Zorgadi: al vi frate ni helpos,

Kaj, pro la ĝojo de tia paco,

Hodiaŭ vespere fajregojn bruligos.

Dume alflugu ricevi

La kison amikan de amo la frata.

--Amiko, respondis la koko, nenion

Mi povis sciiĝi pli bonan ol tiun

Anoncon agrablan de paco komuna,

Kaj mia ĝojo estas duobla,

Ke ĝuste de vi mi pri tio ekscias.

Mi vidas du hundojn, sendube senditajn

Por ekanonci tiun sciigon;

Ili rapidas kaj tuj ĉi tien

Alvenos; mi teren deflugas; ni frate

Ĉiuj ekpovos nin interkisi.

--Adiaŭ, diris la vulpo,

Mi devas multajn bestojn viziti,

Ni fojon alian elfestos la pacon.»

Tuj rapidege ĝi tra la kampoj

Forkuras, tre malkontenta

Je sia ruzo senfrukta,

Kaj en si mem la koko maljuna

Ridas pro ĝia timego;

Ĉar estas plezuro trompi trompinton.

XI.--La korvo volanta imiti la aglon.

La birdo Zeŭsa iam ŝafidon

Aeren forportis. Ĉi tion vidinte,

La korv' pli malforta, sed tiom manĝema,

Tuje ĝin volis imiti.

Ĝi flugas ĉirkaŭ la ŝafidaro

Kaj ŝafon elektas plej grasan, plej belan

El ĉiuj, ŝafon por diofero,

Kaj elnutritan por buŝoj diaj.

Ĝin rigardante la korv' ekdiris:

«Ne scias mi, kia bonmamo vin nutris,

Sed korp' via ŝajnas en stato mirinda;

Por mi vi estos bona regalo.»

Sur la ŝafidon tuj ĝi deflugas;

Sed ŝafa la kreitaĵo

Pli pezis ol unu fromaĝo, kaj plie

Ĝia ŝaflano estis densega

Kaj preskaŭ tiel miksita

Kiel la barbo de Polifemo.

Ĝi tiel detenis la ungojn de l' korvo,

Ke tute ne povis la birdo forflugi.

Ĝin prenas paŝtisto, ĝin metas en kaĝon

Kaj donas al knaboj, por sin amuzadi.

Ni devas mezuri la nian fortecon:

Pereas ŝtelist' se rabisto fariĝas.

La imitado estas trompado:

Estas danĝere por tiraneto

Se agas li kiel la grandpotenculoj,

Kaj kie la vesp' pasas, restas la kulo.

XII.--La pavo plendanta al Junono

Pav' al Junono iris por plendi.

«Diin', ĝi diris, ja ne senprave

Mi plendas kaj murmuradas.

La voĉo, kiun vi al mi donis,

Malplaĉas al la tuta naturo,

Dum la najtingalo, birdeto senforta,

Sonore kaj ĉarme kantadas eĉ nokte,

Kaj de l' printempo estas ornamo.»

Junon' kolere respondis:

«Birdo ĵaluza, kiu silenti

Devus, ĉu havas vi rajton

Envii voĉon la najtingalan,

Vi, kiu portas ĉirkaŭ la kolo

La ĉielarkon plej belkoloran,

Vi, kiu fiere marŝadas, vi, kiu

Malvolvas la voston plej riĉan kaj ŝajnas

Butiko de juvelisto?

Ĉu estas ia birdo sur tero

Pli bone ol vi mem farita por plaĉi.

Best' ĉiu ĉiajn indojn ne havas,

Al vi ni donis ecojn diversajn.

La unuj grandecon kaj forton ricevas;

Falk' estas malpeza kaj agl' plenkuraĝa;

Korvo utilas por l' antaŭsignoj;

Korniko konigas malbonojn venontajn;

Ĉiuj je sia voĉ' kontentiĝas.

Vi ĉesu do plendi, alie je via

Plumaro mi vin pune senigos.»

XIII.--La leono kaj la azeno ĉasantaj.

La reĝ' de l' bestoj iam intencis

Ĉasadi: ĝi festis sian nomtagon.

Sed ĉasas leon' ne paserojn, sed aprojn

Fortegajn, gazelojn kaj cervojn belkreskajn.

Por ĝin helpadi ĝi alvenigis

L' azenon voĉo-Stentoran.

Ĉi tiun ĝi uzis en lok' de ĉaskorno.

Ĝin do de branĉaĵoj kovritan postene

Ĝi lokis kaj al ĝi ordonis blekegi,

Pensante, ke ĉe tia blekego

La plej kuraĝegaj forkuros pro timo;

Ĉar ili certege ne povos suferi

La tondron de ĝia voĉo.

L' aero resonis de bruo terura;

Timego ekkaptis l' arbarajn logantojn,

Kaj ĉiuj forkuris kaj nepre subfalis

Ĉiuj sub l' ungojn de la leono.

«Ĉu mi ne faris bonan servadon?

Ekkriis l' azeno, por si mem prenante

Tutan la gloron.--Jes, la leono

Respondis; ci ja tre kuraĝe blekegis;

Se mi ne konus cin mem kaj cian

La rason, mi mem tute timiĝus.»

L' azeno, kvankam rajte mokita,

Ekvolis koleri, sed ĝi ne kuraĝis;

Ĉar kiu do povus suferi azenon

Fieran: naturo ne faris ĝin tia.

LIBRO III

I.--La muelisto, lia filo kaj la azeno.

Mi legis, ke naiva muelisto

Kaj lia filo, unu jam maljuna,

Infan' la dua, ne el plej malgrandaj,

Sed kvindekjara knabo, se memoro

Min mem ne trompas, iam al foiro

Kuniris vendi la azenon sian.

Por ke belŝajna kaj pli aĉetinda

La besto estu, la piedojn ĝiajn

Kunligis ili kaj ĝin alpendigis,

Kaj poste ili portis kiel lustron;

Malkleraj ambaŭ kaj tutnaivegaj!

Per rido eksplodegis la unua

Kiu ĝin vidis. «Kian, li ekkriis,

Ŝercaĵon tiuj ĉi intencas ludi?

El tiuj tri la plej azeno certe

Ne estas tiu, kiun oni pensas»

Aŭdinte, sian malklerecon vidas

La muelisto; sur piedojn ĝiajn

Tuj la azenon sian li ekmetas,

Kaj ĝin antaŭe marŝi li devigas.

La besto, kiu tute ĝojis iri

Alie, plendas siamaniere.

La muelist' ĉi tion ne atentas,

Kaj, la naskiton sian rajdiginte,

Li malantaŭe sekvas. Tri vendistoj

Alvenas, kiuj ĝin malplaĉa trovas,

Kaj tuj la plej maljuna laŭte diras:

«Ho ho! desaltu, vi junulo, kiu

Vojiras kun lakeo barbogriza:

Vi devas sekvi kaj l' alia rajdi.

--Sinjoroj, volas mi vin kontentigi,»

La patro diris. Lia fil' desaltas,

Kaj la maljuna rampas sur la beston.

Sed pasas tri fraŭlinoj; unu diras:

«Hontinde estas, ke la filo lamas,

Dum patro lia, kvazaŭ episkopo

Sidante, rajdas tre senzorge kiel

Bovido, kaj prudenta esti pensas.

--En aĝo mia, diris la rajdanto,

Ne estas plu bovidoj. Vian iron

Daŭrigu, vi fraŭlino, al mi kredu.»

Post multe da mokaĵoj kun pasantoj

Interŝanĝitaj, kredis la maljuna,

Ke li malprava estas. Sur l' azenon

Malantaŭ si la knabon li sidigis.

Post tridek paŝoj tion ekkritikas

Anaro tria: «Tiuj ĉi rajdantoj,

Ekkrias unu, tre malsaĝaj estas:

La besto ne plu povas marŝi, baldaŭ

Ĝi mortos per iliaj batoj! Fi!

Tiele ŝarĝi malfeliĉan beston!

Ĉu ili ne kompatas je maljuna

Servisto? Nun sendube ili iras

Foiron por ekvendi ĝian felon!

--Pro Dio, diris la maljuna, kapon

Malsaĝan havas kiu ĉiujn homojn

Kaj sian patron volas kontentigi!

Ni tamen per rimedo ia provu

Prosperi.» Tuj desaltas ambaŭ teren,

Kaj la azen' trankvile antaŭmarŝas.

Renkontas ilin iu kaj li diras:

«Ĉu modo estas, ke azeno iru

Senĝene, dum la mastro sin mem ĝenas?

Sed kiu el du devas sin lacigi,

Ĉu l' besto, ĉu la mastro? Mi konsilas,

Ke tiuj ĉi en keston multekostan

Nun ĝin enmetu. Ambaŭ siajn ŝuojn

Eluzas, por pli longe sian beston

Konservi. Bela trio da azenoj!

--Azen' mi estas, tion mi konfesas,

La muelisto diris; sed de nun

Ĉu oni min kritikos, ĉu min laŭdos,

Ĉu ion, ĉu nenion oni diros,

Laŭ mia kapo mi agadi volas.»

Li faris tiel, kaj li faris bone.

II.--La membroj kaj la stomako.

Pri kelkaj punktoj reĝa potenco

Similas al homa stomako. Se fartas

Malbone ĝi, tuta la korpo malsanas.

Lacaj penadi por ĝi, la membroj

Decidis vivi nobelsinjore,

Senfare, kiel moŝt' la stomaka.

«Ĝi, diris ili, de la aero,

Kiel ni, vivu. Ni ĉiuj ŝvitas,

Penas simile al portaj bestoj;

Por kiu? Por ĝi, sed por ni sen profito.

Per nia zorgado ni nutris ĝin solan;

Ni ĉesu labori, laŭ ĝia ekzemplo.»

Tuj senprokraste ĉesas la manoj

Preni, la brakoj agi, la kruroj

Marŝadi; ĉiuj al la stomako

Ekdiris, ke sian nutraĵon ĝi serĉu.

Tian eraron ili tre baldaŭ

Bedaŭris, senfortaj tuj ekfariĝante;

La sango ne plu renoviĝis en koro;

La membroj suferis; fortec' detruiĝis.

Per tio vidis la ribelantoj,

Ke la senokupa ŝajnanto laboras

Pli ol ili por la komuna profito.

Ĝi povas figuri la reĝan potencon,

Ĉar ĝi egalparte ricevas kaj donas.

Por ĝi laboras ĉiu kaj el ĝi

Ĉiu nutraĵon sian eltiras.

Ĝi al laboristoj donigas salajron,

Ĝi pagas juĝistojn, riĉigas vendistojn,

Defendas plugistojn, elnutras soldatojn,

Disdonas milloke donacojn sennombrajn,

Provizas sola tutan la regnon.

Ĝin Menenio komprenigis.

De la senato volis disiĝi

La popolamaso, dirante, ke sola

Ĉi tiu posedas potencon, trezorojn,

Honorojn, dum al ĝi nur restas malbonoj,

Tributoj, impostoj, militaj klopodoj.

Ekster la muroj staris l' amaso

Kaj landon alian intencis serĉadi.

Sed Menenio al ĝi elmontris,

Ke ĝi similas al homaj membroj,

Kaj per apologo de ĉiuj konita,

Al ĝia devo ĝin rekondukis.

III.--La lupo fariĝinta paŝtisto.

Kaptante jam nur parton malgrandan

Da ŝafoj de l' najbaraĵo,

Lup' volis uzi la ruzon vulpan,

Kaj novan rolon ludadi.

Ĝi, kiel gardist', sur sin metas mantelon,

Kaj longan bastonon paŝtistan ekprenas

Kune kun fluto duobla.

Por sian ruzon tute plenumi,

Volonte ĝi skribus sur sian ĉapelon:

«Gilo' mi estas, la paŝtisteto

De tiu ĉi ŝafidaro»

Tiele sin maskinte

Kaj siajn piedojn antaŭajn metante

Sur la bastonon, Gilo' la falsa

Senbrue sin proksimigas.

Gilo' la vera sur herb' kuŝante

Dormis tiam profunde,

Kaj dormis la hundo, kaj ankaŭ la fluto;

Tutsame dormis multe da ŝafoj.

Ne vekis ilin la hipokritulo

Kaj por facile povi la ŝafojn

Al sia hejm' alkonduki,

Ĝi volis, jam kiel paŝtisto vestite,

Ankaŭ paŝtiste paroli.

Sed tio ĝin pereigis.

Ĉar ĝi ne povis bone imiti

La voĉon paŝtistan, sed tutan l' arbaron

Plenigis per bruo de sia la voĉo,

Kaj tiel konigis la artifikaĵon.

Tia bruego ĉiujn ekvekas,

La hundon, la ŝafojn kaj la ŝafgardiston.

Ĉe tia tumulto la lup' malfeliĉa,

Pro la mantelo tute ĝenite,

Ne povis forkuri nek sin mem defendi.

La friponuloj ĉie enfalas

En iajn kaptilojn de si preparitajn.

Kiu ajn estas lup' agu lupe;

Estas ĉi tio pli sendanĝera.

IV.--La ranoj petantaj reĝon.

De l' demokrata stat' lacigite,

La ranoj kriis tiele,

Ke sub monarkpovon Zeŭs' ilin submetis,

Kaj el ĉielo reĝon paceman

Alsendis, kiu tiel bruegis

Falante, ke la tuta anaro

Iris sin kaŝi sub l' ondojn,

Ĉu en la junkojn, ĉu en la kanojn,

Ĉu en la kavaĵojn de sin la marĉo,

Ne kuraĝante dum longa tempo

Vizaĝe rigardi ĉi tiun ŝajnantan

Al ĝi terura giganto.

Ĉi tiu estis trabeto,

Kies graveco per tim' plenigis

L' unuan, kiu, por ĝin ekvidi,

Kuraĝis forlasi sian kavaĵon.

Ĝi do analĝis, sed tremegante;

Dua, kaj poste tria ĝin sekvis,

Kaj baldaŭ alvenis anaro sennombra,

Kiu fariĝis tiel senĝena,

Ke ĝi sur la ŝultrojn de l' reĝo sursaltis.

La bona moŝt' reĝa ĉi tion suferas,

Kaj ĉiam kuŝadas senmove. La ranoj

Disrompas per plendoj la kapon de Zeŭso;

«Al ni alsendu reĝon plenmovan.»

La reĝ' de l' dioj gruon alsendis,

Kiu tuj ilin buĉadas,

Manĝadas kaj glutas laŭ sia plezuro.

Jen la ranaro plendas denove.

«Sed, diras la dio, ĉu via deziro

Nin volas submeti sub siajn la leĝojn?

La saĝ' ordonis al vi konservi

Vian unuan vivmanieron;

Sed ĝin ne farinte, vi devis akcepti

Senplende reĝon bonan, kvietan.

Estu do je ĉi tiu kontentaj,

Timante, ke venos tiran' pli kruela.»

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D-o ZAMENHOF

FRANCUJO.--HACHETTE kaj K-o, 79, Boul. St-Germain, Paris

LIVRES D'ÉTUDE

Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par

L. de Beaufront. 1 50

Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto,

par L. de Beaufront. » 75

Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront. 2 »

Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions

de l'Esperanto, traduction française en regard,

par L. de Beaufront. » 50

Thèmes d'application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des

mots de l'Esperanto, vocabulaire des mots employés, par

L. de Beaufront. 2 »

Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux. 1 50

Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto,

par M. Marissiaux. 1 »

L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier. » 75

Corrigé des Exercices de l'Esperanto en dix leçons,

par Th. Cart et M. Procureur. » 50

Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30

Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront. 1 50

Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup

d'objections. (Teksto esperanta kaj franca),

par L. de Beaufront. » 30

Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé

Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et

P. Berthelot. 2 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie,

par R. Lemaître. » 40

TEKSTOJ EN ESPERANTO

Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot. » 75

Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S-oj Lallemant kaj Beau. 1 25

Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado

Esperantaj, de L. de Beaufront. 1 »

Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. 2 50

Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D-ro Zamenhof. 3 50

Fundamento de Esperanto, de D-ro Zamenhof. 3 »

Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto_. » 30

Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D-ro Zamenhof,

_nova eldono_. 2 »

Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert. » 50

Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita

Antologio Internacia, de Grabowski. 2 »

Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75

Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio. » 60

La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant. » 75

La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50

Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60

Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_,

tradukita de S. Meyer. » 75

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard. » 75

Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer. » 75

Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » »

Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 »

Perrault (Ch.) _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de

Sinjorino Sarpy. 1 »

Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj). » 25

Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_,

tradukita de Kabe. » 75

Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D-ro Vallienne. » 60

A LA MÊME LIBRAIRIE

Tutmonda Jarlibro Esperantista

ENHAVANTA LA

Adresarojn de D-ro ZAMENHOF

1905

Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mars. Il

contient: plus de 20 000 adresses d'Espérantistes dans le monde

entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de

propagation, les livres, les journaux, les publications de toute

nature en Esperanto.

Un volume grand in-16, broché ...... 2 fr. 50

Internacia Scienca Revuo

Revue mensuelle scientifique rédigée

EN ESPERANTO

Paraissant depuis le 1er Janvier 1904

COMITÉ DE PATRONAGE:

Société française de physique, Société internationale des

Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de

Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres,

G-al Sébert, membres de diverses académies.

RÉDACTION:

P. FRUICTIER

27, boulevard Arago,

_PARIS_

ADMINISTRATION:

HACHETTE & K-o

79, boulevard Saint-Germain,

_PARIS_

ABONNEMENT ANNUEL

Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine · 第 2 / 3 段