En la tiama tempo, la Frigilandano verkis siajn fablojn, kiu

ELEKTITAJ FABLOJ

DE

J. DE LA FONTAINE

ESPERANTIGITAJ

DE

G. VAILLANT

Profesoro en la liceo de Angulemo.

DUA ELDONO

PARIS

LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1906

Tous droits réservés.

AL SINJORO L. DE BEAUFRONT

UNUA FRANCA PROTAGONISTO DE ESPERANTO

KAJ

AL SIA SINDONEMA KAJ SIMPATIA KOLEGO

CARLO BOURLET

TIUN ĈI VERKETON DANKE DEDIĈIS

G. Vaillant.

TABELO DE LA ENHAVO

Antaŭparolo v

Vivo de Ezopo 11

Al lia moŝto la princa 23

LIBRO UNUA

I. La cikado kaj la formiko 24

II. La korvo kaj la vulpo 25

III. La rano kaj la bovo 25

IV. La du muloj 26

V. La lupo kaj la hundo 27

VI. La bovino, la kaprino kaj la

ŝafino kuniĝitaj kun la leono 28

VII. La bissako 29

VIII. La hirundo kaj la birdetoj 30

IX. La urbrato kaj la kamprato 32

X. La lupo kaj la ŝafido 33

XI. La ŝtelistoj kaj l' azeno 34

XII. La Morto kaj la malfeliĉulo 35

XIII. La Morto kaj la arbohakisto 35

XIV. La vulpo kaj la cikonio 36

XV. La knabo kaj la instruisto 37

XVI. La koko kaj la perlo 38

XVII. La burdoj kaj la mielmuŝoj 39

XVIII. La kverko kaj la kano 40

LIBRO DUA

I. Kunsido de ratoj 42

II. La vulpo havanta proceson kontraŭ

la vulpo antaŭ la simio 43

III. La du bovoviroj kaj la rano 44

IV. La hundino kaj ŝia kunulino 44

V. La leono kaj la muŝeto 45

VI. L' azeno ŝarĝita de spongoj kaj

l' azeno ŝarĝita de salo 47

VII. La leono kaj la rato 48

VIII. La kolombo kaj la formiko 48

IX. La leporo kaj la ranoj 49

X. La koko kaj la vulpo 50

XI. La korvo volanta imiti la aglon 51

XII. La pavo plendanta al Junono 52

XIII. La leono kaj la azeno ĉasantaj 53

LIBRO TRIA

I. La muelisto, lia filo kaj l' azeno 55

II. La membroj kaj la stomako 57

III. La lupo fariĝinta paŝtisto 59

IV. La ranoj petantaj reĝon 60

ANTAŬPAROLO

Jam multaj tradukoj de la ĉefaj verkoj literaturaj, precipe

_Hamleto_ de Shakespeare, _Kaino_ de Byron, _Iliado_ de Homero,

_La Gefratoj_ de Göthe, _La Neĝa Blovado_ de Puŝkin, _Unua

Brandfaristo_ de Tolstoï, k. t. p., elpruvis en maniero nediskutebla,

ke Esperanto tre taŭgas por la literaturo. Tia rezultato estas

gravega. Ĝi efektive plivastigos la kampon kaj la rolon de la nova

lingvo internacia, kaj altiros pli grandan nombron da adeptoj el tiuj

personoj, kiuj, ne estante komercistoj nek vojaĝantoj, povas kredi,

ke malofte ili havos okazon uzadi Esperanton.

Ni do pensis, ke provante esperantigi _La Fablojn_ de La Fontaine

(_La Fonten_), ni helpos al la plivastigo de la Zamenhofa lingvo

kaj povos allogi al nia afero kelke da niaj samlandanoj.

Sed nun kiamaniere traduki tiujn ĉi fablojn? Per prozo aŭ per

versoj rimitaj?

Certe la prozo permesas al la tradukanto sekvi la tekston pli

laŭvorte kaj forlasi nenian detalon; sed ĝi estas peza, iafoje

malgracia kaj la plej ofte malresponda al la fabla stilo rapida,

kvazaŭ flugila, kaj kies indo konsistas ne sole en la vortoj sed

ankaŭ en la ritmeco.

Per versoj rimitaj? Sed ĉe tia okazo mil malfacilaĵoj, preskaŭ

nevenkeblaj, kontraŭstaras antaŭ la tradukanto. Oni sciu efektive,

ke Esperanto kalkulas apenaŭ kvardek aŭ kvindek vortfiniĝojn

diferencajn, dum la franca lingvo posedas almenaŭ cent kvindek da

tiuj. Plie en Esperanto la substantivoj preskaŭ solaj havas la

finiĝojn _o_, _on_, _oj_, _ojn_; la verboj--la finiĝojn _as_,

_is_, _os_, _us_, k. t. p. Sekve preskaŭ ĉiam ia substantivo

devas rimiĝi kun alia substantivo; verbo--kun verbo; nominativo,

akuzativo--kun nominativo, akuzativo; tempo de estanteco--kun tempo

de estanteco, k. t. p. sed ĉe la lingvo franca, la finiĝoj estas

tiel multaj, ke ia vorto, kia ajn ĝi estas, povas rimiĝi kun vorto

el speco la plej diferenca. Fine en Esperanto la rimo ne estas bona

ĉe la vortoj multsilabaj, se ĝi ne konsistas el du silaboj

samsonaj. Voli do esperantigi versaĵon francan per versoj rimitaj,

ĝi estas penadi ludi sur instrumento dukorda pecon muzikan

aranĝitan por violono kvarkorda.

Sed feliĉe, se Esperanto ne povas batali kun la franca poezio pri la

rimo, ĝi revenĝe triumfas facile pri unu alia punkto. Ĝi efektive,

dank' al sia maniero de akcentado de silaboj, povas verki versojn

ritmigitajn el ritmoj la plej diversaj. Oni povas diri, ke en tiu ĉi

rilato, ĝia liro posedas tiom da kordoj kiom la liroj greka kaj

latina. Ĝi ja povas ankaŭ soni harmonie per versoj iambaj,

troĥeaj, daktilaj, amfibraĥaj, hekzametraj, pentametraj, k. t. p.

Tia diverseco de metroj poeziaj al ni permesis traduki verse la

fablojn Lafontenajn, ne deviĝante elturmenti la tekston kaj

dekliniĝi malproksimen de la originalo. Dank' al la fleksebleco de

tiuj ĉi metroj, ni penadis reprodukti, kiel eble plej multe, la

mezuritan longecon, tio estas la saman nombron silaban de la versoj

francaj.

Ni aldonas tie ĉi kelkajn mallongigitajn klarigojn pri la

versofarado esperanta, por la legontoj de kiuj ĝi ne estas sufiĉe

konata.

Versaĵo estas ĉiu verko skribita laŭ certa _ritmo_. Ritmo en la

versoj estas harmonia kaj laŭtakta alternado de silaboj akcentitaj

kaj neakcentitaj[1] en tia maniero, ke de unu akcentita silabo ĝis

la alia en la elparolado pasas ĉiam egala mezuro da tempo.

Krom ritmo, versaĵo ordinare (kvankam ne ĉiam) havas ankoraŭ

_rimojn_, t. e. egalsonan finiĝadon de la versoj[2].

Versaĵo povas havi rimojn (versoj rimitaj) aŭ esti sen rimoj

(versoj blankaj); sed _ritmon_ ĝi _nepre_ devas havi, ĉar rimita

parolo sen ritmo estas nur rimaĵo, sed ne versaĵo.

La kuniĝo de unu silabo akcentita kun unu aŭ kelkaj silaboj

neakcentitaj estas nomata _piedo_.

La plej uzataj piedoj estas _troĥeo_[3] ˉ˘, _iambo_ ˘ˉ, _daktilo_

ˉ˘˘, _amfibraĥo_ ˘ˉ˘, _anapesto_ ˘˘ˉ.

Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj _unuspecaj_ (ekzemple

versaĵo iamba, kiu konsistas sole el iamboj, daktila, kiu konsistas

el daktiloj, k. t. p.), aŭ per piedoj _miksitaj_. (En la lasta okazo,

en la piedoj malplisilabaj la silaboj estas elparolataj iom pli

longe, por ke ilia mezurtempo estu egala al la mezurtempo de la

piedoj plisilabaj).

Ekzemploj de versoj.

1. Troĥeo:

Su̅r lă | ka̅mpŏ, | fo̅r dĕ l' |mo̅ndŏ,

A̅ntaŭ̆ | no̅ktŏ | de̅ sŏ|me̅rŏ,

A̅mĭ|ki̅nŏ | e̅n lă | ro̅ndŏ

Ka̅ntăs | ka̅ntŏn | pri̅ l' ĕs|pe̅rŏ

(Liro de Esperantistoj, paĝo 10.)

2. Iambo:

Ĕn ni̅g|ră no̅k|tŏ tu̅|tĕ so̅|lĕ

Mĭ sta̅|răs ga̅r|dŏn se̅n|păro|lĕ;

Ĕra̅răs fo̅r | lă pe̅n|sŏ mi̅|ă

Ăl mi̅|ă do̅|mŏ fa̅|mĭli̅|ă

(Liro p. 20.)

3. Daktilo:

Sa̅rkăs knă|bi̅nŏ kă|na̅bŏn

A̅pŭd ĝăr|de̅nŏ sĭn|jo̅ră;

Ŝi̅n ălaŭ̆|de̅tŏ dĕ|ma̅ndăs:

«Ki̅ăl vĭ | ti̅ŏm dŏ|lo̅ră?»

(Liro p. 112.)

4. Amfibraĥo:

Ĕn me̅zŏ | dĕ no̅ktŏ, | ĕn blu̅ă | ĉĭe̅lŏ,

Trăflu̅gĭs | kăj ka̅ntĭs | plĕj be̅lă | ănĝe̅lŏ.

Kăj nu̅bŏj | kăj ste̅lŏj | kăj lu̅n' ĕn | ĭra̅dŏ

Ăte̅ntĭs | kŭn ĝo̅jŏ | jĕ l' sa̅nktă | kănta̅dŏ.

(Liro p. 32.)

5. Anapesto:

Mĭ răko̅n|tĭs ăl ma̅|rŏ sĕnbo̅r|dă

Prĭ lă gra̅n|dăj tŭrme̅n|tŏj ĕn ko̅|rŏ,

Kăj pĕr bru̅|ŏ măllaŭ̅|tă dĕ l' o̅n|dŏj

Ĝĭ rĕspo̅n|dĭs ăl mi̅ | kŭn făvo̅|rŏ.

(Liro p. 106.)

6. Versoj mikspiedaj:

Ĉar la reciprokaj kombinoj de diversaj piedoj povas esti tre multaj,

tial ankaŭ la specoj de versoj mikspiedaj estas multaj. Ni donos tie

ĉi nur kelkajn ekzemplojn:

_a_) Mikspiedaj versoj _tipaj_, en kiuj en la tuta versaĵo la

kombinoj estas faritaj laŭ severe difinita _ordo_, ekzemple:

Fo̅rtĕ nĭ | sta̅rŭ|, fra̅tŏj ă|ma̅tăj,

Pŏr ni̅ă | sa̅nktă | ăfe̅rŏ!

Ni̅ bătă|la̅dŭ | ku̅nĕ tĕ|na̅tăj

Pĕr u̅nŭ | be̅lă | ĕspe̅rŏ!

(Liro p. 7.)

Ĕn vĕspe̅r|ŏ sŏme̅r|ă || vŏjĕvo̅|dŏ kŏle̅|ră

Ăl lă he̅j|mă kăste̅|lŏ răpi̅|da̅s;

Ăl lă li̅|tŏ ĕdzi̅|nă || kŭn tĕru̅|rŏ sĕnfi̅|nă

Lĭ ălve̅|năs,--nĕni̅|ŭn lĭ vi̅|dăs.

(Liro p. 12.)

_b_) Mikspiedaj versoj _sentipaj_. Ekzemple:

Gu̅tŏ dĕ | plu̅vŏ | ĕnfa̅lĭs | fo̅jĕ

Ĕn gra̅ndăn | prŏfu̅ndăn | ma̅rŏn.

Ho̅! ĝĭ | fo̅rtĕ | ĕkkri̅ĭs | mălgo̅jĕ,

Vĭda̅ntĕ | lă va̅stăn | ăkva̅rŏn.

(Liro p. 70.)

La longeco de versoj povas esti:

_a_) Ĉiam _egala_. Ekzemple:

Supre staras sur la mondo

La silenta kapeleto,

En la valo, ĉe la fonto,

Ĝoje kantas paŝtisteto.

(Liro p. 22.)

Tie ĉi la tuta versaĵo konsistas el versoj 8-silabaj;

_b_) _Tipe malegala_, se versoj de unu longeco laŭ severe

difinita tipo alternas kun versoj de alia longeco. Ekzemple:

Trĕ ĉa̅rmĕ | ĝĭ lu̅mĭs, | lă su̅nŏ | răva̅ntă,

Ĕn mi̅ă | dĕ vi̅vŏ | măte̅nŏ;

En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,

Espero kaj kredo en pleno.

(Liro p. 23.)

En tiu ĉi versaĵo post ĉiu verso 12-silaba iras verso 9-silaba.

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor'!

(Liro p. 11.)

En tiu ĉi tuta versaĵo la versoj ripetiĝas ĝis la fino egale en

la sekvanta ordo: verso 11-silaba, v. 10-silaba, v. 11-silaba, v.

4-silaba.

_c_) _Sentipe malegala._ Ekzemple:

I̅ăm lă | kve̅rkŏ | di̅rĭs ăl | ka̅nŏ: (10 silaboj)

«Vĭ ha̅văs | lă ra̅jtŏn | kŭlpi̅gĭ | nătu̅rŏn: (12 silaboj)

Bĭrde̅tŏ | po̅r vĭ | ŝa̅rĝ' ĕstăs | pe̅ză; (10 silaboj)

Vĕnte̅tŏ, | se̅ ĕkblŏ|va̅ntĕ (8 silaboj)

Ĝĭ nu̅r ĕk|sŭlki̅găs | lă su̅prŏn | dĕ l' a̅kvŏ, (12 silaboj)

Lă vi̅ăn | ka̅pŏn | flĕksi̅găs. (8 silaboj)

(_Fabloj de La Fontaine, p. 40_)

Angulemo, la 26an de Aŭgusto 1903.

[1] En aliaj lingvoj oni distingas silabojn _longajn_ kaj _mallongajn_.

[2] La egalsoneco devas nepre komenciĝi de la _lasta akcentita vokalo_.

Tiel ekzemple la vorto _kor'_ povas rimiĝi kun _for_, _komenco_ povas

rimiĝi kun _potenco_, sed oni ne povas rimi ekzemple _veturi_ kun _fari_,

kvankam ambaŭ finiĝas per _i_ kaj eĉ per _ri_.

[3] Per ˉ ni signifas silabon akcentitan kaj per ˘ silabon neakcentitan.

En aliaj lingvoj tiuj ĉi signoj montras silabojn longajn kaj mallongajn.

VIVO DE EZOPO FRIGILANDANO[4]

... Ezopo estis Frigilandano, el urbeto nomata Armorium. Li naskiĝis

ĉirkaŭ la kvindeksepa olimpiado, ducent jarojn proksimume post la

fondo de Romo. Oni ne povas diri ĉu li estis prava danki al la

naturo, aŭ ĝin kulpigi; ĉar, donante al li tre belan spriton, ĝi

lin naskis malbelforma kun vizaĝo malplaĉa, apenaŭ havanta homan

figuron, kaj ĝi eĉ al li rifuzis la uzadon de la parolo. Kun tiaj

malbonaĵoj, eĉ se li ne estis pro sia naskiĝo difinita por esti

sklavo, li ne povis ne fariĝi tia. Cetere lia animo ĉiam sin

montris libera kaj sendependa de la sorto.

Lia unua mastro lin sendis al la kampoj por plugi la teron, ĉu tial

ke li juĝis lin malkapabla je ia alia laboro, ĉu por formovi for si

objekton tiel malĉarman. Tiam okazis, ke al ĉi tiu mastro, kiam li

iris viziti sian kampodomon, kampanaro donis figojn. Li ilin trovis

belaj kaj ilin tre zorge apartigis, ordonante al sia servanto, nomata

Agatopus, alporti ilin al li ĉe la foriro de la bano. La hazardo

volis, ke Ezopo havis aferon en la loĝejo. Tuj kiam li estis

enirinta, Agatopus uzis la okazon kaj manĝis la figojn kune kun

kelke da siaj kamaradoj, kaj je tiu ĉi friponaĵo li kulpigis

Ezopon, ne kredante, ke ĉi tiu povos sin senkulpigi, tiel li

balbutadis kaj ŝajnis idiota. La punoj kiujn uzadis la antikvuloj

kontraŭ siaj sklavoj estis kruelegaj, kaj tia kulpo tre puninda. La

malfeliĉa Ezopo sin ĵetis al la piedoj de sia mastro, kaj,

parolante per gestoj kiel eble plej klare li povis, li komprenigis,

ke li kiel favoron petas nur, ke la puno por momento prokrastiĝu.

Ĉi tiun favoron ricevinte, li iris serĉi akvon varmetan, ĝin

trinkis antaŭ sia sinjoro, metis siajn fingrojn en la buŝon kaj,

sin vomiginte, nur ĉi tiun akvon elĵetis. Kiam li estis

senkulpiginta sin tiamaniere, li konsilis, ke oni devigu la aliajn

fari tiel. Ĉiuj miris, ĉar ne estis kredeble, ke Ezopo povas

elpensi tian rimedon. Agatopus kaj liaj kamaradoj ne ŝajnis

surprizitaj. Ili, kiel la Frigilandano, trinkis akvon kaj metis la

fingrojn en la buŝon, sed evitis singardeme enigi ilin tro

profunden. La akvo tamen efikis kaj videbligis la figojn ankoraŭ

tute krudajn kaj tute ruĝajn. Per tia rimedo Ezopo sin savis, kaj

liaj kulpigintoj estis duoble punitaj pro sia manĝegemo kaj pro sia

malboneco. La tagon morgaŭan, kiam la mastro estis foririnta,

kelkaj vojaĝantoj erariĝintaj--iuj diras, ke ili estis pastroj de

Diano--petegis, en nomo de Zeŭso gastama, Ezopon, kiu faris sian

kutiman laboron, montri al ili la vojon por iri al la urbo. Ezopo

unue devigis ilin ripozi sub la ombro; poste prezentinte al ili

manĝeton, li volis esti ilia gvidanto kaj lasis ilin nur kiam li

estis metinta ilin sur la bonan vojon. Apenaŭ Ezopo estis forlasinta

ilin, kiam pro la varmo kaj la laciĝo li ekdormis. Dum sia dormo, li

sonĝis, ke la Fortuno, starante antaŭ li, lian langon malligas kaj

per tia rimedo al li donacas ĉi tiun arton, kies rajte li estas

nomata elpensinto. Pro tia aventuro ĝojigite, li subite vekiĝis:

«Kio ĝi estas? li diris vekiĝante; mia voĉo liberiĝis; mi

elparolas facile _rastilon_, _plugilon_ kaj kion ajn mi volas.»

El tiu ĉi mirindaĵo okazis, ke li estis aĉetita de alia mastro.

Efektive, ĉar ia servisto, nomata Zenas, kiu havis la oficon de

registristo kaj de observisto de la sklavoj, estis batinta unu el

ili troege pro kulpo kiu ne estis puninda tiel, Ezopo ne povis ne

riproĉi lin, kaj al li minacis, ke liaj malbonaj agoj fariĝos

sciataj. Zenas, por deturni la danĝeron kaj venĝi al Ezopo, iris

diri al la mastro, ke ia miregindaĵo okazis en la domo: la

Frigilandano retrovis, la parolon, sed la malbonulo ĝin uzadas nur

por blasfemi kaj por malbone paroli pri sia sinjoro. La mastro ĝin

kredis kaj eĉ plie faris, ĉar li al Zenas donis Ezopon, kun

libereco agi kun li laŭ sia volo. Ia komercisto iris viziti Zenason

revenintan al la kampoj kaj demandis ĉu por mono li volas provizi

lin je porta besto. «Ne, diris Zenas, mi ne havas rajton fari tion;

sed se vi volas, al vi mi vendos unu el niaj sklavoj.» Ĉe tiuj ĉi

vortoj, li venigis Ezopon: «Ĉu, diris la aĉetanto, vi volas

min moki, proponante al mi aĉeti tiun ĉi personon? Li ŝajnas

felsako.» Tuj kiam la aĉetanto estis tiel parolinta, li foriris

duone murmurante, duone ridante pri tiu ĉi bela objekto. Ezopo lin

revokis kaj diris: «Min aĉetu sentime; mi ne estos senutila al vi.

Se vi havas infanojn kriemajn kaj malbonemajn, mia vido ilin

silentigos: oni minacos min al ili kiel beston.» Tiu ĉi mokaĵo

plaĉis al la aĉetanto. Li do aĉetis nian Frigilandanon por tri

oboloj, kaj ridante li diris: «Dioj estu laŭdataj! En vero mi ne

faris grandan akiron, sed ne elpezis grandan monon.»

Inter aliaj komercaĵoj, ĉi tiu komercisto vendadis sklavojn, kaj

pro tio okazis, ke irante Efezon por ilin ekvendi, li disdonis

al ili, laŭ ilia ofico kaj iliaj fortoj, kion ili devis portadi

por la bezonoj de la vojaĝo. Ezopo petis, ke oni atentu lian

malgrandkreskon; cetere li estas novaveninto kaj oni devas agi

dolĉe kun li. «Vi nenion portos, se vi volas», al li diris liaj

kamaradoj. Ezopo, por montri sian kuraĝon, volis porti ŝarĝon kiel

la aliaj. Oni do lasis lin elekti; li prenis la pankorbon; ĝi

estis la ŝarĝo la plej peza. Ĉiuj pensis, ke li ĝin prenis pro

malspriteco; sed tuj ĉe la tagmanĝo la pankorbo estis malplenigita

kaj tiom malpliiĝis la ŝarĝo de l' Frigilandano. La samo okazis

la vesperon kaj la morgaŭan tagon, tiel bone ke post du tagoj li

marŝis senŝarĝe. Oni admiris la saĝon kaj la kalkulon de tia persono.

Siaflanke la komercisto elvendis ĉiujn siajn sklavojn, esceptinte

gramatikiston, kantiston kaj Ezopon, kiujn li alkondukis Samoson por

vendi. Antaŭ ol ilin konduki sur la vendoplacon, li vestigis la du

unuajn kiel eble plej dece, por doni al la komercaĵo, laŭ la kutimo

de ĉiu vendisto, la plej belan ŝajnon. Kontraŭe Ezopo vestiĝis je

sako kaj metiĝis inter siaj du kunuloj por doni al ili pli multe da

brilo. Multaj aĉetantoj sin prezentis, inter aliaj filozofo nomata

Ksantus. Li demandis la gramatikiston kaj la kantiston kion ili

scias fari. «Ĉion», ili respondis. Ĝi ridigis la Frigilandanon, oni

povas imagi en kia maniero. Planudo[5] rakontas, ke la vidantoj

preskaŭ forkuris, tiel malbele li grimacis. La vendisto postulis por

sia kantisto mil obolojn, por sia gramatikisto tri mil, kaj promesis,

se oni aĉetis unu el ili, aldoni Ezopon senpage. La tro granda prezo

de la gramatikisto kaj de la kantisto maldecidigis Ksantuson, sed

por ke li ne revenu al hejmo nenion aĉetinte, liaj lernantoj al li

konsilis aĉeti ĉi tiun duonhometon, kiu estis ridinta en maniero

tiel ĉarma: lin oni faros timigilo; li amuzos la vidantojn per sia

mieno. Ksantus lasis sin konvinki kaj aĉetis Ezopon por sesdek

oboloj. Antaŭ ol lin aĉeti, li demandis lin por kio li taŭgos,

kiel li estis demandinta liajn kamaradojn. «Por nenio, respondis

Ezopo, ĉar la du aliaj detenis ĉion por si mem.» La komizoj de la

limdepagejo liberigis Ksantuson de la limimpostoj kaj donis kvitancon

senpage.

... Ian tagon de provizvendo, Ksantus, kiu intencis regali siajn

amikojn, ordonis al Ezopo aĉeti tion, kio estos la plej bona, kaj

nenion alian. «Mi vin instruos, diris en si mem la Frigilandano,

precizigi kion vi deziras, ne konfidante al la decido de sklavo.»

Li do aĉetis nur langojn, kiujn li preparigis kun saŭcoj ĉiuspecaj:

la unua manĝaĵo, la dua, la tria, ĉiuj konsistis el langoj. La

invititoj laŭdis unue la elekton de tia manĝaĵo; sed fine ĝi

tedis al ili. «Ĉu mi ne ordonis al vi, diris Ksantus, aĉeti tion,

kio estos la plej bona?--Nu! kio estas pli bona ol la lango? rediris

Ezopo. Ĝi estas la ligilo de la vivo societa, la ŝlosilo de la

sciencoj, la organo de la vero kaj de la prudento: dank' al ĝi oni

konstruas kaj malsovaĝigas la urbojn; oni instruas, oni konvinkas,

oni regas ĉe la kolektiĝoj, oni plenumas la ĉefan el la devoj, kiu

estas laŭdi la diojn.--Nu! diris Ksantus, kiu intencis lin konfuzi,

aĉetu morgaŭ tion, kio estas plej malbona: tiuj samaj invititoj

venos al mi, kaj mi volas alie regali ilin.»

La morgaŭan tagon, Ezopo ankoraŭ aranĝigis nur langojn, dirante,

ke la lango estas la plej malbona objekto, kiu ekzistas en la mondo.

Ĝi estas la patrino de ĉiuj disputoj, la nutristino de la procesoj,

la kaŭzo de la malpacoj kaj de la militoj. Ĝi ja estas la organo de

la vero, sed same ĝi estas la organo de la eraro, kaj, kio estas pli

malbona, de la kalumnio. Dank' al ĝi oni detruas la urbojn, oni

instigas la homojn al malbonaj aferoj. Ĝi vere laŭdas la diojn, sed

ankaŭ ĝi blasfemas ilian potencon. Iu el la ĉeestantoj diris al

Ksantus, ke vere tiu ĉi servisto estas tre utila al li; ĉar li

scias kiel eble plej bone ekzercadi la paciencon de filozofo.

... Cetere, ne sole kun sia mastro, sed ankaŭ kun aliaj, Ezopo

trovis okazon ridi kaj diri spritaĵojn. Ksantus estis sendita lin en

ian lokon; sur vojo li renkontis magistratanon, kiu lin demandis,

kien li iras. Ĉu pro distreco, ĉu pro alia kaŭzo, li respondis, ke

li ne scias. La magistratano, taksante tian respondon malestimema kaj

nerespekta, kondukigis lin al la malliberejo. «Ĉu vi ne vidas, li

diris al la kondukantoj, ke mi bone respondis? Ĉu mi sciis, ke oni

alkondukos min tien, kien mi iras?» La magistratano lin lasis

foriri, kaj pensis, ke Ksantus estas feliĉa havante sklavon tiel

plenspritan.

Ksantus siaflanke per tio vidis, kiel profite estas por li ne

liberigi Ezopon kaj kiom da honoro donas al li la posedo de tia

sklavo. Ian tagon, kiam li drinkadis kune kun siaj lernantoj, Ezopo,

kiu servis ilin, vidis, ke la vinvaporoj jam plivarmigas la cerbojn

de la instruatoj kaj ankaŭ de la profesoro. «La drinkado, li diris,

havas tri gradojn: unue la volupton, due la ebriecon, trie la

furiozon.» Oni mokis lian diron, kaj oni daŭrigis malplenigi la

vinpotojn. Ksantus tiom eltrinkis, ke li perdis la prudenton kaj

fanfaronis, ke li eltrinkos la maron. Ĝi ridigis la ĉeestantojn.

Ksantus ree certigis tion, kion li estis dirinta, kaj vetis je sia

domo, ke li eltrinkos la tutan maron, kaj kiel garantion pro la veto

li donis la ringon, kiun li havis sur la fingro.

La tagon sekvantan, kiam la vaporoj vinaj estis forigitaj, Ksantus

treege miris ne plu trovante sian ringon, kiun li multe ŝatis. Ezopo

al li diris, ke ĝi estas perdita kaj ankaŭ la domo, dank' al la

veto, kiun li estis farinta. La filozofo tre maltrankviliĝis; li

petegis Ezopon trovi rimedon, por eltiri lin el embaraso. Ezopo

elpensis la jenan:

Kiam alvenis la tago difinita por la plenumo de la veto, la tuta

popolo de Samos alkuris al la bordo de la maro por apudesti

al la honto de la filozofo. Tiu el liaj lernantoj, kiu estis

kontraŭvetinta, jam triumfis. Ksantus diris al la kolektiĝo:

«Sinjoroj, mi vetis vere, ke mi eltrinkos la tutan maron, sed ne la

riveregojn kiuj eniras en ĝin; sekve tiu, kiu kontraŭvetis, deturnu

ilian kuradon kaj mi faros tion, kion mi fanfaronis fari.» Ĉiuj

miris la rimedon kiun Ksantus trovis por foriri honore el tiel

malbona afero. La lernanto konfesis, ke li estas venkita, kaj petis

sian instruiston al li pardoni. Ksantuson oni rekondukis al lia domo

kun aplaŭdoj.

Kiel rekompencon Ezopo de li petis la liberecon. Ksantus rifuzis ĝin

al li kaj diris, ke la tempo por lin liberigi ne venis ankoraŭ; se

tamen la dioj ordonos, li konsentos je tio; sed li, Ezopo, devas

atenti la unuan antaŭsignon, kiun li rimarkos ĉe la foriro de la

loĝejo; se li estos feliĉa, se ekzemple du kornikoj antaŭ liaj

okuloj sin prezentos, li havos liberecon; se li vidos nur unu,

li restos sklavo. Ezopo tuj foriris. Lia mastro loĝis izole kaj

kredeble ĉe loko kovrita de grandaj arboj. Apenaŭ foririnte, nia

Frigilandano ekvidis du kornikojn, kiuj flugis sur la plej altan

arbon. Li iris raporti pri tio ĉi al sia mastro, kiu volis vidi mem,

ĉu li diras la veron. Antaŭ ol Ksantus alvenis, unu el la kornikoj

forflugis. «Ĉu ĉiam vi trompos min? diris la mastro al Ezopo; oni

lin vergu». Dum la frapado, oni venis inviti Ksantuson al ia

festeno; li promesis alesti. «Ho ve! ekkriis Ezopo, la antaŭsignoj

estas tre mensogemaj! Mi, kiu vidis du kornikojn, estas vergata;

mia mastro, kiu vidis nur unu, estas invitata al edziĝa festeno».

Tiu ĉi spritaĵo tiel plaĉis al Ksantus, ke li ordonis ĉesi vergi

Ezopon; sed la liberecon li ne povis decidiĝi al li doni, kvankam li

promesadis ĉe diversaj okazoj.

... Post kelke da tempo, Krezus, reĝo de Lidilando, anoncigis al la

Samoslandanoj, ke ili devas fariĝi liaj depagantoj; alie li submetos

ilin per la armiloj. La plimulto opiniis, ke oni devas obei lin.

Ezopo al ili diris, ke la Fortuno prezentas du vojojn al la homoj:

unu de libereco, malglata kaj dorna en la komenco, sed poste tre

agrabla; la alia de sklaveco, kies komencoj estas pli facilaj

sed daŭrigo netolerebla. Per tio li sufiĉe klare konsilis al la

Samoslandanoj defendi sian sendependecon. Ili resendis la ambasadoron

de Krezus, ne kontentiginte lian peton.

Krezus sin preparis ataki ilin. La ambasadoro al li diris, ke dum ĉi

tiuj havos kun si Ezopon, li ne facile submetos ilin, pro la konfido,

kiun ili havas je la saĝo de tiu persono. Krezus al ili alsendis

postuli lin, kun promeso lasi al ili la liberecon, se ili liveros

lin al li. La ĉefuloj de la urbo taksis ĉi tiujn kondiĉojn tre

akcepteblaj kaj ne kredis, ke ilia trankvileco kostos tro kare, se

ili aĉetos ĝin liverante Ezopon. La Frigilandano ŝanĝigis ilian

intencon, rakontante, ke la ŝafinoj, farinte pactraktaĵon kun la

lupoj, donis al ili siajn hundojn kiel garantiulojn. Kiam ili ne

havis plu defendantojn, la lupoj ilin sufokis kun pli malgranda

peno ol antaŭe. Ĉi tiu apologo efikis kaj la Samoslandanoj prenis

decidon tute kontraŭan je tiu, kiun ili estis prenintaj. Ezopo tamen

volis iri al Krezus, kaj diris, ke li estos pli utila al ili, se li

ĉeestos ĉe la reĝo, ol se li restos en Samos.

Kiam Krezus vidis lin, li miris, ke persono tiel malforta estis

tiel malhelpinta al li. «Kio do! jen estas tiu, dank' al kiu oni

kontraŭstaras miajn volaĵojn!» ekkriis li. Ezopo sin ĵetis al

liaj piedoj: «Homo ia, li diris, kaptadis akridojn; cikado troviĝis

sub lia mano. Li estis jam mortigonta ĝin kune kun la akridoj:

«Kion mi faris al vi? ĝi diris al ĉi tiu homo: mi ne mordetas

viajn grenojn; mi ne kaŭzas ian domaĝon al vi; ĉe mi vi trovos nur

la voĉon, kiun mi uzas tre senkulpe.» Granda reĝo, mi estas simila

al ĉi tiu cikado: nur la voĉon mi havas kaj ĝin mi ne uzis por

ofendi vin.» Krezus, tuŝite de admiro kaj de kompato, ne sole lin

pardonis, sed, pro sia ŝato al Ezopo, li ne maltrankviligis la

Samoslandanojn.

En la tiama tempo, la Frigilandano verkis siajn fablojn, kiujn li

lasis al la reĝo de Lidilando, kaj li estis sendita de li al la

Samoslandanoj, kiuj al li donis grandajn honorojn. Al li venis ankaŭ

la deziro vojaĝi kaj iri tra la mondo, interparolante pri diversaj

aferoj kun tiuj, kiujn oni nomis filozofoj. En fino li akiris grandan

influon ĉe Licerus, reĝo de Babilono. La tiamaj reĝoj alsendadis

unuj al la aliaj problemojn por solvi pri ĉiuspecaj objektoj, kun

kondiĉo doni tributon aŭ depagon, laŭ tio se oni respondis bone

aŭ malbone al la demandoj proponitaj. Ĉe tiuj okazoj, Licerus,

dank' al la helpo de Ezopo, ĉiam venkadis, kaj fariĝis glora inter

la aliaj, tiel per solvado, tiel per proponado de problemoj.

En tiu tempo, nia Frigilandano edziĝis, kaj, ĉar li ne havis ian

naskiton, li filigis junulon el nobla naskiĝo, nomatan Enus, kiu lin

pagis per maldankeco. Ĝin sciiĝinte, Ezopo lin forpelis.

Ĉi tiu, por sin venĝi, falsis leterojn per kiuj ŝajnis, ke Ezopo

interkomuniĝis kun la reĝoj konkurantoj de Licerus. Tiu ĉi,

konvinkita per la sigelo kaj la subskribo de ĉi tiuj leteroj,

ordonis al unu el siaj oficiroj, nomata Hermipus, mortigi la perfidan

Ezopon, sen serĉado de pli grandaj pruvoj. Tiu ĉi Hermipus, estante

amiko de la Frigilandano, al li savis la vivon, kaj, nesciate de

ĉiuj, lin nutris longe en tombo, ĝis Nektenabo, reĝo de Egiptlando,

konvinkite, ke Ezopo mortis, kredis, ke li povos fari Licerus'on

sia depaganto. Li kuraĝis lin elvoki al vetbatalo, dirante, ke tiu

ĉi ne povos alsendi arĥitekturistojn kapablajn konstrui turon

en la aero, kaj samtempe homon ian pretan respondi al demandoj

ĉiuspecaj. Licerus leginte la leterojn, ilin konigis al la plej

lertaj de sia regno, sed ĉiuj staris senrespondaj; tial la reĝo

bedaŭris Ezopon. Tiam Hermipus al li diris, ke tiu ĉi ne estas

mortinta, kaj lin venigis. La Frigilandano estis tre bone akceptita,

sin senkulpigis kaj pardonis al Enus. Pri la letero de la reĝo de

Egiptujo li nur ridis kaj sciigis, ke li alsendos en printempo

la arĥitekturistojn kaj la respondonton al ĉiuspecaj demandoj.

Licerus redonis al Ezopo ĉiujn liajn bienojn kaj al li liverigis

Enus'on por fari kun li kion li volos. Ezopo lin akceptis kiel

sian naskiton, kaj, anstataŭ lin puni, al li rekomendis honori la

diojn kaj la princon; fariĝi terura por la malamikoj; bone agi

kun sia edzino, tamen ne malkovrante al ŝi siajn sekretojn; paroli

malmulte kaj forpeli la babilemajn; ne senkuraĝiĝi pro malfeliĉo;

pripensi pri la estonteco, ĉar pli bone estas riĉigi la malamikojn

per sia morto, ol ĝeni la amikojn dum sia vivo; precipe ne envii la

feliĉon nek la virtojn de aliaj, ĉar per tio oni malutilas al si

mem. Enus, tuŝite de tiaj admonoj kaj de la boneco de Ezopo, kvazaŭ

ia sago estus eniĝinta en lian koron, mortis post malmulte da tempo.

Rilate al la vetbatalo de Nektenabo, Ezopo elektis aglidojn

kiujn--ĝi estas malmulte kredebla--li instruis porti aparte en la

aeron korbon, en kiu kuŝis juna infano. En la printempo sekvanta,

li foriris Egiptujon kun tiuj ĉi preparaĵoj, alportante grandan

admiron kaj sciemon pro sia intenco al la popoloj, ĉe kiuj li

trapasis. Nektenabo, kiu estis alsendita la enigmon, nur tial ke li

kredis al la morto de Ezopo, treege surpriziĝis de lia alveno. Ĝin

li ne atendis, kaj ja li neniam estus elvokinta Licerus'on al tia

vetbatalo, se li estus kredinta, ke vivas Ezopo. Li demandis, ĉu la

Frigilandano alkondukis la arĥitekturistojn kaj la respondonton.

Ezopo diris, ke la respondonto estas li mem kaj ke li vidigos la

arĥitekturistojn, kiam li estos sur la loko. Oni eliris en la

kamparon, kie la agloj levis aeren la korbojn kun la junaj infanoj

ekkriantaj, ke oni donu al ili morteron, ŝtonojn kaj lignon. «Vi

vidas, diris Ezopo al Nektenabo, mi trovis la laboristojn, vi al

ili liveru materialojn.» Nektenabo konfesis, ke Licerus estas la

venkinto. Li tamen proponis al Ezopo la jenon: «Mi havas ĉevalinojn

en Egiptujo, kiuj aŭdas la blekon de la ĉevaloj estantaj apud

Babilono. Kion vi povas respondi al tio?» La Frigilandano prokrastis

sian respondon ĝis la morgaŭa tago, kaj kiam li estis reveninta al

la domo, li ordonis al infanoj kapti katon kaj konduki ĝin tra la

stratoj, ĝin batante. La Egiptoj, kiuj adoras tiun ĉi beston, estis

treege skandalitaj de tia maniero agi kun ĝi. Ili ĝin fortiris el

la manoj de la infanoj, kaj iris plendi al la reĝo. Oni venigis la

Frigilandanon antaŭ li. «Ĉu vi ne scias, ke tiu ĉi besto estas

unu el niaj dioj? Kial do vi agas tiel kun ĝi?»--Tial ke ĝi

ofendis Licerus'on, ĉar, la lastan nokton, ĝi sufokis unu treege

kuraĝan el liaj kokoj, kiu kantadis je ĉiuj horoj.--Vi mensogas,

rediris la reĝo; ĉu povas esti, ke tiu ĉi kato faris en tiel

malmulte da tempo tiel longan vojaĝon?--Kaj ĉu povas esti,

respondis Ezopo, ke viaj ĉevalinoj aŭdas de tiel malproksime niajn

ĉevalojn blekantajn?»

Post tio la reĝo venigis el Heliopolis kelkajn personojn

lertspritajn kaj klerajn pri la enigmaj demandoj. Li al ili donis

grandan festenon, al kiu li invitis la Frigilandanon. Dum la manĝo,

ili demandis Ezopon pri diversaj aferoj, kaj inter aliaj pri la

jena: Estas granda templo apogita sur kolono ĉirkaŭita de dekdu

urboj; ĉiu el ili havas tridek arkokolonojn, kaj ĉirkaŭ tiuj ĉi

arkokolonoj promenas unu post la alia du virinoj, la unu blanka kaj

la alia nigra. «Al tia demando, diris Ezopo, eĉ la malgrandaj

infanoj povus respondi. La templo estas la mondo; la kolono--la jaro;

la urboj--la monatoj; kaj la arkokolonoj--la tagoj, ĉirkaŭ kiuj

promenadas alterne la tago kaj la nokto.»

La tagon morgaŭan, Nektenabo kunvenigis ĉiujn siajn amikojn: «Ĉu

vi, li diris, toleros, ke duonhomo, ke malbelformulo faros, ke

Licerus gajnos la premion kaj mi havos la konfuziĝon kiel lotaĵon.»

Unu el ili havis la ideon peti Ezopon, ke li faru al ili demandojn

pri aferoj, pri kiuj ili neniam aŭdis.

Ezopo skribis kontrakton, per kiu Nektenabo konfesis ŝuldi du mil

talentojn al Licerus. La kontrakto estis metita en la manojn de

Nektenabo tute sigelita. Antaŭ ol oni ĝin malfermis, la amikoj de

la princo certigis, ke la afero enhavita en ĉi tiu skribaĵo estas

konita de ili. Kiam oni estis malferminta ĝin, Nektenabo ekkriis:

«Ĝi estas la plej granda malveraĵo en la mondo; mi prenas kiel

atestantojn vin ĉiujn tiom, kiom vi estas.--Vere estas, diris ili,

ke neniam ni aŭdis pri tio.--Mi do, rediris Ezopo, respondis al via

demando.» Nektenabo lin resendis kun multe da donacoj por li kaj por

lia mastro.

... El la ĉefaj urboj kie li haltis, Delfo estis unu. La Delfanoj

lin aŭskultis volonte, sed ne donis honorojn al li. Ezopo, ofendita

de tia malŝato, ilin komparis al bastono naĝanta sur la ondo; oni

imagas de malproksime, ke ĝi estas io grandega; de proksime oni

vidas, ke ĝi estas nenio. La komparon li pagis multekoste. Efektive

la Delfanoj pro tio sentis tian malamon kaj tian deziron de

venĝo--aliparte ili timis esti mallaŭditaj de li--ke ili decidis

forrabi al li la vivon. Por bone sukcesi, ili kaŝis en liajn vestojn

unu el siaj sanktaj vazoj, konvinkite, ke per tia rimedo ili pruvos,

ke li estas kulpa je ŝtelo kaj malpiegaĵo, kaj tiamaniere oni lin

kondamnos al la morto.

Kiam li estis foririnta de Delfo kaj preninta la vojon al Focidlando,

la Delfanoj alkuris kiel homoj en granda embaraso. Ili kulpigis lin,

ke li rabis ilian vazon. Ezopo ĝin neis kun ĵuroj; oni serĉis en

liaj pakaĵoj kaj la vazo estis trovita. Malgraŭ ĉio, kion povis

diri Ezopo, oni kun li agis kiel kun krimulo malnoblega. Li estis

rekondukita Delfon, ŝarĝita de katenoj, metita en malliberejon, kaj

poste kondamnita esti deĵetita de altaĵo. Neniel al li utilis sin

defendi per siaj kutimaj armiloj kaj rakonti siajn apologojn: la

Delfanoj ilin mokis.

«La rano, li diris al ili, invitis la raton viziti ĝin. Por ke tiu

ĉi povu trairi la ondon, la rano aligis ĝin al sia piedo. Tuj kiam

la rato estis sur la ondo, ĝi volis ĝin altiri funden, kun intenco

ĝin dronigi kaj el ĝi fari manĝon. Dum la rato baraktis sur la

ondo, rabobirdo ĝin ekvidis, rapidis sur ĝin kaj forportinte ĝin

kun la rano, kiu ne povis sin disigi, ĝi manĝis unu kaj la alian.

Tiamaniere, Delfanoj abomenaj, iu pli potenca ol vi min venĝos: mi

pereos, sed vi pereos ankaŭ.

Kiam oni kondukis lin al la ekzekuto, li trovis rimedon por forkuri,

kaj eniris en malgrandan templeton dediĉitan al Apolo. La Delfanoj

lin eltiris el ĝi: «Vi malrespektas tiun ci rifuĝejon, li diris,

tial ke ĝi estas malgranda templeto; sed tago venos kiam via

malboneco ne trovos rifuĝejon sendanĝeran, ne eĉ en la temploj.

Tiel al vi okazos kiel al la aglo, kiu, spite la petoj de la skarabo,

forportis leporon kiu estis rifuĝinta ĉe ĝi: la posteularo de la

aglo pro tio estis punita ĝis ĉe la brusto de Zeŭso.» La Delfanoj,

malmulte tuŝite de ĉiuj tiuj ekzemploj, lin deĵetis de altaĵo.

Malmulton da tempo post lia morto, pesto fortega multanombre pereigis

la Delfanojn. Ili demandis la orakolon, ĉu per ia rimedo ili povos

kvietigi la koleron de la dioj. La orakolo respondis, ke ili ĝin

kvietigos nur sole se ili elpagos sian krimegon kaj kontentigos la

ombranimon de Ezopo. Tuj piramido estis konstruita. Ne sole la dioj

montris kiom tia krimo al ili malplaĉas; sed la homoj ankaŭ venĝis

la mortigon de sia saĝulo. Efektive la Grekoj alsendis komisarojn

per serĉadi la mortigintojn kaj ilin punis severege.

[4] Oni scias ke tiu ĉi verketo estas teksaĵo da legendoj

kaj fabeloj pli aŭ malpli verŝajnaj, sed preskaŭ tiel konitaj kiel

la fabloj mem.

[5] Monaĥo greka kiu verkis la biografion de Ezopo.

FABLOJ

DE

J. DE LA FONTAINE

Al lia moŝto la princa.

Mi kantas keroulojn kreitajn de Ezopo,

De kiuj l' historio, se eĉ nur imagita,

Veraĵojn kun utilaj instruoj konigadas.

En mia libro ĉio parolas, eĉ la fiŝoj,

Kaj tia parolado konvenas al la homoj,

Ĉar mi la bestojn uzas por homojn instruadi.

LIBRO I

I.--La cikado kaj la formiko.

Cikado kantadinte

Someron tutan,

Troviĝis senproviza

Ĉe l' veno de l' malvarmo:

Nenia plu peceto

Da muŝo aŭ vermeto.

Ĝi iris tre malsata

Proksimen al formiko,

Petante, ke ĝi pruntu

Grenerojn por vivadi

Ĝis nova la somero.

«Per mia best-honoro,

Ĝi diris, al vi tutan

La sumon kun procento

Mi pagos post la vintro.»

Sed estas ne pruntema

Formiko: tio estas

Malbono lia sola.

«Vi, kion do faradis,

Ĝi diris, dum varm' estis?

--Tra l' nokto kaj tra l' tago,

Kantadis mi senĉese.

--Vi kantis! mi tre ĝojas;

Nun iru do dancadi.»

II.--La korvo kaj la vulpo.

Sinjoro korv', sur arbo sidante,

En sia beko tenis fromaĝon.

Per la odoro vulp' allogite,

Tiele al li parolis:

«Bonegan tagon, moŝto la korva!

Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas!

Mi ne mensogas: se voĉon

Al la plumaro similan

Vi havas, vere el la loĝantoj

De la arbaretoj vi estas Fenikso».

Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo,

Kaj sian belan voĉon por montri,

Ĝi larĝe sian bekon malfermas,

Kaj lasas fali sian kaptaĵon.

La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro,

Eksciu vi, ke vivas flatisto

Per helpo de kiu lin volas aŭskulti;

Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.»

Konfuza kaj tre hontanta,

Ĵuris la korvo, sed tro malfrue,

Ke de nun neniu ĝin trompos tiele.

III.--La rano kaj la bovo.

Raneto bovon ekvidis

Ŝajnantan al ĝi belkreska.

Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa,

Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas,

Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon

Dike ĝi povu egali;

Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino,

Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis?

--Ne--Sed nun?--Neniel--Mi fine egalas?

--Ne, tute ne.» La besto maldika

Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis.

Multege da homoj ne estas pli saĝaj:

Malriĉa penadas imiti riĉulon;

Princo senpova havas kortegon;

Volas markizo havi palacon.

IV.--La du muloj.

Du muloj vojiris, la unu avenon,

L' alia la monon de l' fisko portante.

Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ' tiel bela,

Marŝis levante la kapon

Kaj tintigante sian tintilon.

Sed jen rabistoj alvenas,

Kiuj, la monon ŝteli volante,

Sin tuj sur la mulon de l' fisko surĵetas,

Kaj ĝin per la brido haltigas perforte.

La mulo sin defendante

Bategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas:

«Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton?

Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas,

El la danĝero sin mem eltiris,

Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas,

--Amiko, diris ĝia kunulo,

Ne ĉiam utilas altrangon okupi;

Se, kiel mi, vi mem estus

Servinta nur mueliston,

Vi nun ne estus tiel malsana.

V.--La lupo kaj la hundo.

Lupo nur ostojn havis kaj felon,

Ĉar akurate gardis la hundoj.

Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundon

Tre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan,

Kiu tra kampoj vagadis.

Ataki ĝin kaj pece disŝiri

Sinjoro lupo tute deziris;

Sed bataladi estis necese,

Kaj tiel forta kaj granda

Estis la besto, ke ĝi tre povis

Sentime sin mem defendi.

Tial humile sin proksimiĝas

La lupo, komencas interparoladon,

Kaj laŭdas ĝin pro la ĝia

Bonstato kiun ĝi tute miras.

«Bela sinjoro, diris la hundo,

Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas.

Lasu l' arbarojn, al mi vi kredu;

Ĉar tie estas viaj la fratoj

Malĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj,

Kiujn atendas mort' pro malsato.

Ĉar kio estas certa por lupoj?

Neniam facila, sentima festeno;

Nenio sen batalado.

Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos.

--Sed, lup' diris, kion faradi mi devos?

--Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo;

Forpeli la homojn portantajn bastonon

Kaj petadantajn almozon,

Flatadi domanojn, la mastron karesi,

Kaj estos via salajro

Multege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj:

Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj,

Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.»

Jam feliĉaĵon la lup' imagas

Kiu ĝin dolĉe plorigas.

Irante, la kolon de l' hundo ĝi vidis

Senharan--«Sed kio ĝi estas, ĝi diris?

--Nenio--Tamen?--Ho! bagatelo!

--Pli klare diru--La ĉirkaŭkolo,

Per kiu estas mi alligata,

Kion vi vidas eble ekkaŭzis.

--Ligata! rediris la lupo, libere

Ĉu vi ne kuradas?--Ne, sed ĝi negrava.

--Mi tiel grava ĝin taksas,

Ke viajn festenojn mi tute ne volas,

Kaj pro tiela prezo trezoron

Mi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj,

La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ.

VI.--La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono.

Bovino, kaprin' kaj fratino ilia

Ŝafin' kuniĝis iam kun forta

Leon', grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo,

Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn.

Jen cervo kaptiĝis en ret' de l' kaprino.

Ĝi alvenigis siajn kunulojn.

Ĉe l' veno ilia, per l' ungoj kalkulis

Tuj la leon' kaj diris: «Ni estas

Kvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.»

Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervon

Kaj prenis por sia la moŝto la parton

Unuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem,

Ĉar mi nomata estas leono;

Al mi apartenas la dua per rajto

De ĉiuj konita, la rajt' de l' plej forta;

Estante pli pova mi volas la trian;

Se unu el vi tuŝos la kvaran;

Mi tuje ĝin mortsufokos.»

VII.--La bissako.[6]

Zeŭs' iam diris: «Antaŭ la mia

Moŝto ekstaru ĉiuj vivantoj.

Se iu ne estas kontenta je sia

Korpformo, li povas ĝin diri sentime;

Mi lian korpon aliformigos.

Vi venu, simio, ĉar rajt' estas al vi

Paroli unue. Ĉi tiujn do bestojn

Rigardu; iliajn belformojn kun viaj

Komparu; ĉu vi nun estas kontenta?

--Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havas

Mi kvar piedojn kiel l' aliaj?

Neniam kritikis mi mian portreton.

Sed frat' mia, l' urso, ja estas fuŝita:

Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.»

La urso alpaŝis--sendube ĝi plendis--

Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis,

Kaj la elefanton kritikis, dirante,

Ke estus bone fari pli longa

La ĝian voston, iom eltranĉi

El ĝiaj oreloj kaj aliformigi

Ĉi tiun masegon malbelan kaj pezan.

La elefanto, kvankam prudenta

Bestego, ne pli saĝe parolis,

Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia,

Moŝto balena estas tro dika.

Formik' mallongecon al pulo riproĉis,

Kredante, ke estas ĝi granda koloso.

Zeŭs' ilin forsendis je si mem kontentajn

Kaj unujn l' aliajn interkritikintajn.

Sed pli malsaĝa estis ankoraŭ

La gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkoj

Por la aliaj, talpoj por ni mem,

Ni ĉion al ni, al aliaj nenion

Pardonas. Ne per sama okulo

Nin kaj l' aliajn ni vidas.

La Mondkreinto kreis nin ĉiujn

Bissakportantoj: postan la poŝon

Li faris por niaj difektoj, l' antaŭan

Por la difektoj de l' homoj aliaj.

[6] Bissako (bis-sako) = sako kun du poŝoj.

VIII.--La hirundo kaj la birdetoj.

En siaj vojaĝoj hirund' estis multon

Lerninta: kiu multon vidadis,

Povas pri multo memori.

Ĉi tiu sciis antaŭsentadi

La fulmotondron eĉ plej malgrandan,

Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta,

Ĝin ĝi anoncis al la maristoj.

Okazis, ke kiam kanabo semiĝas,

Ĝi vidis plugiston kovrantan per semo

Multege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas,

Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povos

Forflugi aŭ vivi en lok' malproksima;

Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manon

Tra la aero travojirantan?

Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas,

Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos;

Ĉar ĉe l' somera tempo naskiĝos

Kaptiloj por vin envolvi,

Aŭ retoj por vin ekkapti;

Per unu vorto, multaj maŝinoj

Por vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi.

Atentu! minacas la pat' aŭ la kaĝo;

Tial do, al mi vi kredu,

Ekmanĝu tiun ĉi semon.»

La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l' kampoj

Trovis tro bonan paŝtaĵon.

Kiam verdiĝis la kanabejo,

Hirund' diris: «Herbon post herbo elŝiru

Kion produktis tiu ĉi semo

La malbenita, alie

Certega estas via pereo.»

--Malbonaĵ-profeto kaj babilemega!

Ĉiuj ekkriis, belan oficon

Al ni vi trudas! Pli ol mil birdoj

Estus necesaj por senherbigi

Tiun ĉi tutan kantonon.»

Kiam kanabo plenmaturiĝis,

Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona;

Sem' malutila frue grandiĝas.

Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel,

Tuj kiam vi vidos, ke tero de semo

Kovriĝos, kaj ke la vilaĝanoj

Ne sin okupante je siaj la grenoj,

Faros militon al la birdetoj;

Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptos

La birdojn, de loko al loko ne flugu,

Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden;

Imitu l' anasojn, koturnojn aŭ gruojn;

Sed, kiel ni, vi ne povas

Transpasi l' ondojn kaj la dezertojn,

Nek al aliaj mondoj alflugi.

Por vi do rimed' sola estas senriska:

En kavon de muro vin mem tuj enfermu.»

Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi,

Ĉiuj ekpepis tiel konfuze

Kiel Trojanoj, kiam Kasandro

La buŝon nur ekmalfermis.

La sama sorto ilin atingis,

Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj.

Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn,

Kaj la malbonon ni nur atentas

Kiam ĝi estas veninta.

IX.--La urbrato kaj la kamprato.

Gastama urborato,

En manier' afabla,

Invitis kamporaton

Al bonaj manĝrestaĵoj.

Sur Turkan tapiŝeton

Metiĝis la manĝaro.

Nur Dio scias kiom

Elĝojis la du fratoj!

La manĝo estis bona

Kaj granda l' apetito;

Sed iu ilin ĝenis,

Dum ili ĝoje manĝis.

Ĉe l' pordo de la ĉambro

Ekaŭdis ili bruon.

Urbrato tuj forkuras;

Amiko ĝia sekvas.

Sed jen la bruo ĉesas;

Revenas tuj la ratoj,

Kaj diras la urbano:

«Ni finu la rostaĵon.

--Ne, diris la alia;

Vi morgaŭ al mi venu;

Vi tie ja ne trovos

Festenon tute reĝan;

Sed ĝenas min nenio;

Sentime mi manĝadas.

Adiaŭ: for plezuron,

Se timo ĝin malhelpas!»

X.--La lupo kaj la ŝafido.

Tro ofte triumfas la vol' de pli forta.

Tion per fablo ni pruvos.

En akvo kuranta ektrinkis ŝafido;

Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵon

Kaj pro malsato tien allogite.

«Kial la akvon ci malpurigas?

Kolere diris la besto:

Al mi ci pagos cian sentimon.

--Sinjoro, diris la ŝafideto,

Ne koleriĝu la via moŝto;

Sed volu vi konsideri,

Ke en la fluo je dudek paŝoj

Pli sube ol vi mi min sensoifigas,

Kaj sekve vian trinkaĵon

Mi malpurigi tute ne povas.

--Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo,

Kaj ci min kritikis la jaron pasintan.

--Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fari

Mi povis? Mi tiam ne estis naskita:

Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon.

--Se ci ne povis, frat' cia faris.

--Mi fraton ne havas--El ciaj parencoj

Unu do faris, ĉar min ne multe

Indulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj.

Nun, kiel oni diris, min venĝi

Mi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportis

Kaj manĝis sen ia riproĉ' konscienca.

XI.--La ŝtelistoj kaj la azeno.

Azenon ŝtelinte sin interbatadis

Du sentaŭguloj: unu ĝin gardi

Volis, l' alia volis ĝin vendi.

Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penis

La du ŝtelistoj sin mem defendi,

Alvenas tria rabisto,

Kiu la beston forkaptas.

L' azeno estas ofte provinco,

Kiun envias iaj regnestroj,

Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana,

Kaj multajn aliajn mi povus elnombri,

Tiom da tiaj princoj troviĝas!

Sed ofte l' akiro ne estas por ili,

Ĉar ilin kvara princo pacigas,

Prenante por si mem l' azenon ŝtelitan.

XII.--La Morto kaj la malfeliĉulo.

Senĉese ia malfeliĉulo

Al help' alvokis la Morton.

«Ho Mort'! kiel bela, li diris, vi ŝajnas!

Tuj venu fini mian mizeron.»

Venante la Mort' kredis lin kontentigi.

Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras:

«Ho! kion mi vidas? for tian objekton!

Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela,

Kaj kiom al mi da terur' ĝi alportas!

Ho Mort'! ne alpaŝu! Ho Mort'! tuj foriru!»

Meceno estis spritega;

Li diris: «Faru min unubraka,

Senkrura, podagra kaj kripla, se nur mi

Vivados, mi estos sufiĉe kontenta.»

Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam.

XIII.--La Morto kaj la arbohakisto.

De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezo

De ŝarĝ' sia kaj de la jaroj ĝemante

Kaj kurbigite, arbohakisto

Multpeze marŝadis kaj sian dometon

De fum' nigrigitan, penadis atingi.

En fino lacega pro pen' kaj doloro,

Demetas li sian branĉfaskon kaj plendas

Je sia sorto malfeliĉega.

«Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l' vivo?

Ĉu hom' pli malriĉa sur tero vivadas?

Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panon

Mi havas! L' edzino, l' infanoj, l' impostoj,

La kreditoro kun la servuto

Plenigas je zorgoj la mian vivadon.»

Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas,

Kaj ekdemandas, kion li volas:

«Al mi, li diris, helpu reŝarĝi

Ĉi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.»

La Mort' ĉesigas ĉian doloron,

Sed ĝin neniam alvoku:

Toleri suferon prefere ol morton,

Estas la homa devizo.

XIV.--La vulpo kaj la cikonio.

Iam la vulpo manĝon preparis

Kaj cikonion invitis.

La manĝ' estis simpla kaj tute senriĉa:

Ĝi havis nur pecon viandan en saŭco

Fluida, ĉar ĝi vivis avare.

La saŭc' en teleron estis verŝita;

Eĉ unu guteton ne povis ekkapti

La cikonio; sed la ruzulo

Rapide englutis la tutan manĝaĵon.

Post kelkaj tagoj, la cikonio,

Volante sin venĝi, invitis la vulpon.

«Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikoj

Mi ĉiam agadas senceremonie.»

En horo dirita, ĝi kuris al domo

De l' cikonio sia la gasto;

La afablecon ĝian tre laŭdis,

Kaj trovis la vespermanĝon

Tre ĝustatempe elkuirita.

Ĝi ĝojis pro la bonodor' de l' viando

Pecete hakita kaj ŝajne bongusta;

Ĉar--tio estas tute kredebla--

Kun grandapetito ĝi estis veninta.

La cikonio la hakitaĵon

En vazon mallarĝan kaj longan enmetis.

La beko de l' bird' en ĝin povis eniri,

Sed estis pli dika la buŝo de l' vulpo.

Ĝi hejmen malsate revenis, hontante

Simile al vulp' de kokino kaptita,

Kaj mallevante siajn orelojn

Kun sia vosto inter la kruroj.

Trompantoj, por vi tion mi skribas:

Trompinte, vi estos tutsame trompitaj.

XV.--La Knabo kaj la instruisto.

En jena fablo volas mi konigi

De malsaĝulo la riproĉojn vanajn.

Sur bordo de rivero petolante,

En l' akvon iam falis juna knabo.

Salik', feliĉe por li, tie estis,

Kies branĉaĵo, dank' al la ĉielo,

Lin savis; ĉar al branĉo de l' arbeto

Li sin alkroĉis. Pasas instruisto;

La knab' ekkrias: «Helpu, mi pereas!»

La lernejestro tiam sin turnante,

Malĝustatempe, kun gravega voĉo,

Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo!

Li diris, vidu kien lin deĵetis

Malsaĝo lia: iru do nun zorgi

Friponojn tiajn! Kiel malfeliĉaj

Ja estas la gepatroj, kiuj devas

Observi ĉiam tiajn petolulojn!

Kiom da peno ili havas!» Ĉion

Dirinte, li al bord' la knabon portis.

Ĉi tie multajn homojn mi kritikas,

Ĉar en la fablo povas rekoniĝi

La babilema, kaj la kritikema,

Kaj ankaŭ la pedanta scienculo.

Popolon grandan ĉiuj certe faras,

Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto.

En ĉiuj la aferoj ili serĉas

Okazon por ekzerci sian langon.

--«Amiko mia! el danĝer' min tiru;

Ci poste faros cian paroladon!»

XVI.--La koko kaj la perlo.

Perleton koko trovis

Kaj ĝin al juvelisto

Najbara ĝi tuj portis.

«Mi trovas ĝin belega,

Ĝi diris, sed grenero

Pli bona estus por mi.»

Manskribon nesciulo

Heredis; ĝin li portis

Proksimen al libristo.

«Mi trovas ĝin plenscia,

Li diris, sed monero

Pli bona estus por mi.»

XVII.--La burdoj kaj la mielmuŝoj.

Laŭ sia labor' laboristo taksiĝas.

Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine · 第 1 / 3 段