Originale verkita de Cynicus.
_Li._ Mi vidu, jen estas unu, du, tri--kvar fraŭlinoj. Mi miras kiu
_ŝi_ estas? Mi skribos al _ŝi_.
_Ĝi._ Estimata Fraŭlino,--Mi estus tre kontenta se vi korespondadus
kun mi, letere aŭ per il. p.k. Via, k.t.p.
_Ŝi._ Ho! nova korespondanto! Ne malbona--bone elektitan
karton--montras bonan guston--kaj--jes, estas bona skribmaniero. Ho jes,
mi korespondados kun vi, sinjoro!
_Ĝi._ Estimata Sinjoro, mi dankas vin pro via beleta karto. Volonte mi
interŝanĝos p.k. kun vi. Kiajn specojn da kartoj vi preferus? Mi
sendos tiujn, k.t.p.
_Li._ Ha, la respondon al la mia! Kia belega karto! Ŝi havas bonan
guston, kaj--jes--mi pensas ke mi ametos tiun ĉi fraŭlinon.
_Ĝi._ Tre estimata Fraŭlino, estis kun ĝojo, ke mi ricevis vian
agrablan respondon al mia karto. Mi estas tre feliĉa ke ĝi plaĉis al
vi. Vi estas tre afabla, kara fraŭlino, demandi kiajn specojn da kartoj
mi preferas. Mi preferus, kaj akceptos kun plezuro, k.t.p.
_Ŝi._ Kiel ĝentila! Jes, mi ametos tiun ĉi sinjoron.
_Ĝi._ Tre estimata sinjoro, kiel belegaj estas la kartoj, kiujn vi
sendas. Ĉu vi kredas en Telepatio? Ĵus tiam, kiam vi sendis vian unuan
karton, mi legis vian anoncon en la ĵurnalo, kaj mi ekpensis ĉu mi
skribus al vi; sed la penso pasis, kaj mi ne skribis. Ĉu vi
interesiĝis pri psikologio? Mi pensas, k.t.p.
_Li._ Ho, ho! jen estas alia psikologistino! Strange, kiel la virinoj
amas ĉion kio estas mistika, nekomprenebla. Mi volus scii ĉu vere ŝi
intencis respondi al mia anonco.
_Ĝi._ Kara Fraŭlino,--Ĉu mi kredas en telepatio? Certe, jes. Ĉu tiuj
ĉi kartoj kiujn ni sendas unu al la alia ne estas pruvo? Ĉu vi ne
observas, ke mi sendas la miajn en la sama tago ke vi sendas la viajn?
Vere, kune ni pensas, kune skribas, kune sendas; devas esti do
telepatio, kaj ni devas esti simpatiaj unu al la alia. Ni do estas
geamikoj, ne vere? Kiu scias, eble ni estas geamikoj longe serĉitaj.
Ĉu vi permesos al mi nomi vin amikino? Ho jes, mi tre interesiĝas pri
psikologio, sed estas multaj branĉoj apartenante al tiu ĉi moderna
"Arbo de Sciado." Kiun vi preferas, mi--k.t.p.
_Ŝi._ Ho, estas bone! Mi estas trovinta viron, kiu skribas tiel se mi
estas inteligenta estaĵo.
_Ĝi._ Kara Sinjoro,--Ĝojege mi ricevis vian lastan karton. Kvankam mi
demandis ĉu vi kredas en telepatio, mi ne scias ĉu mi kredas aŭ ne.
Certe, estas strange, ke ni ambaŭ skribas samtempe, sed estas ankaŭ
strange ke vi deziras min nomi amikino. Kiel ni povas esti geamikoj se
neniam ni vidis unu la alia. Vere, mi timas ke vi ne trovos min esti tre
interesa amikino, kaj baldaŭ vi bedaŭros ke vi tiel rapide volis nomi
min "amikino." Ĉu vi preferus skribi letere? Ne estas sufiĉa spaco por
skribi multe sur p.k. Kian branĉon de tiu kiun vi nomas la "moderna
arbo de Sciado" vi preferus priskribi? Ĉu vi scias ion ajn pri
hipnotismo? Mi amus--k.t.p.
_Li._ Jes, mi amas tiun ĉi fraŭlinon. Kial--mi ne scias--sed, mi amas
ŝin.
_Ĝi._ Karega Amikino,
Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi
petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara"
al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo,
sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi
trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via
unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj
nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne
scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian
leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi
permesas min korespondadi kun vi letere.
Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi
ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar
jarojn--mi estas--ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton,
kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos
vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj
miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas--k.t.p.
_Ŝi._ Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi.
Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron.
_Ĝi._ Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min
"karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion
kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras.
Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi
pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi
estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj
okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi
havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed
vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi
loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas
esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi.
Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas
legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la
karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi
lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi.
Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn
danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn
malsaĝaĵojn--malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas!
Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke
vi estas--ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas--k.t.p.
_Li._ Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi.
_Ĝi._ Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi
skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon
antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble
diros al vi multe da tio kio ne estas vera--sed mi? Ho, kiel vi min
vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas,
kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta--k.t.p.
_Ŝi._ Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu.
_Li._ Neniam respondon! Kial, mi miras.
_Ĝi._ Ĉu mi ofendis vin, tre karega amikino mia? Mi petegas ke vi min
pardonos, se jes. Ho, se vi povus scii kiel mi vin amas. Sed vi estas
malvarma, kruelega--Ho, mi petegas, amu min iomete, se vi ne povas ami
min tiel mi amas vin. Mi pensas pri vi de la mateno ĝis la nokto;
ĉiame mi vidas vin antaŭ...k.t.p.
_Ŝi._ Tio ĉi estas amuziga.
_Ĝi._ Ne pli longe mi povas kontraŭbatali vin, Karulo. Jes, mi
konfesas ke ankaŭ mi amas vin. Mia plej amata, se vi povus esti ĉi
tie, mi montrus al vi kiel multe mi amas vin. Ho, karega mia, ĉu mi
estas trovinta unu kiu amas min kiel mi deziras esti amata? Ĉu mi laste
estas trovinta unu kiu min komprenas? Ho...k.t.p.
_Li._ Ha-ha-ha! Mi pensis ke mia lasta letero ŝin kaptus.
_Ĝi._ Ho, mia plej amata, mia ĉio, mia...k.t.p.
(Post semajno).
_Ĝi._ { Ho! Mia karulineto...k.t.p.
{ Ho! Mia karulo...k.t.p.
(Post tri tagoj).
_Ĝi._ { Ho! Mia amatino...k.t.p.
{ Ho! Mia amato... k.t.p.
(La proksiman tagon).
_Ĝi._ { Ho!!......!! k.t.p.
{ Ho!!......!! k.t.p.
(La saman tagon).
_Ĝi._ { Ho!!!......!!!! k.t.p.
{ Ho!!!......!!!! k.t.p.
(Post tri monatoj).
_Ĝi._ { Jes, karulino mia, kiam ni renkontos en la proksiman monaton,
{ Jes, karulo mia, Ho!!!......!!!!.........!!!!! k.t.p.
(Post semajno).
_Li._ Mi pensas ke mi iros Londonon iom pli baldaŭ ol mi skribis. Mi
volus ŝin vidi antaŭ ŝi vidos min. Certe mi volas vidi ŝin antaŭ ol
mi--facile mi povos aliri al la strato, kaj atendi-- (_Al la Alia_) Ni
iros je la 21a anstataŭ la 27a, estas grava afero pri kiu mi devos
zorgi. Estas tre ĉagrena, sed----
_Ĝi._ Karega karulino mia, mi estas korrompita. Mi ne povos alveni
antaŭ la tria de Julio. Ho, kiel longe ŝajnos la tempo ĝis
mi...k.t.p.
(En la 30a Junion).
_Ŝi_ (_al la Alia_). Mi venos al via oficejo hodiaŭ post-tagmeze, kaj
ni vespermanĝos ĉe la Frascati kafejon antaŭ iri al la teatro
vespere.
(En la vespero de la sama tago. Ĉe "Charing Cross" Stacidomo).
_Li._ } {
} (Renkontante). { !!!
_Ŝi._ } {
(Post kvin minutoj).
_Li._ } { Mia edzino.
} (Prezentante la Alia). {
_Ŝi._ } { Mia edzo.
Maljunaj geedzoj loĝis ĉe hotelo ne-vin-trinkeja. Sed la maljunulo
ĉiam trinkis iom da viskio hejme, kaj li tial aĉetis botelon da ĝi en
la urbo, por havi malmultajn gutojn ĉiunokte.
Kiam ili estis forirontaj, ili ne sciis kie kaŝi la malplenan botelon.
"Metu ĝin sur la supro de tiu alta vest-ŝranko," diris la edzino.
"Bonegan ideon," respondis ŝia edzo; "donu al mi seĝon, kaj mi metos
ĝin tie."
Vigle staranta sur la seĝo, li ekvidis ke la ŝrank-supro estis tiel
plenigita je similaj boteloj ke ne restas spaco por la lia!
Kompreneble la ĉambro-servistinoj neniam purigis tiun altan lokon.
(_Vera Rakonto_) A. Bullock Webster.