DIALOGO PRI ELIZIO.

Originale verkita de Esperantisto 10549.

_Kritikisto._ Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege

amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus

fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.

_Poeto._ Sed vi ne estas poeto.

_K._ Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne

timas mian dispecigemon.

_P._ La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la

vivo-sekcion.

_K._ Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj

en la _Fundamenta Krestomatio_ ŝpareme uzas tranĉilon.

_P._ D-ro Zamenhof mem elizias.

_K._ Malofte severe. Lia longa poemo "_Al la Fratoj_" estas preskaŭ

tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu.

_P._ Li ankaŭ verkis la kanton "_Al la Reĝo_."

_K._ Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado.

_P._ Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto?

_K._ Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju

pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo

da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto.

Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte.

_P._ Tranĉi estas neeviteble.

_K._ Ne absolute. En "_Alaŭdeto_" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas

plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn

nevunditajn.

_P._ Elizio plibeligas poemon.

_K._ Pardonu al mi. Vort' en poem' ofte similas al soldat' post batal',

aŭ al kat' kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil', kaj al poem' alie

belul' alvenas mien' de malsanulej'.

_P._ Vi do tute malŝatas elizion.

_K._ Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas

operacii kvazaŭ per falĉilo.

_P._ Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo?

_K._ Preskaŭ la tutan poemaron en _Fundamenta Krestomatio_, malgraŭ la

elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu

sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio!

_P._ Ŝajnas al mi ke vi estas prava.

_K._ Nehakita kanto estas rava.

The Esperantist, Complete · 第 1121 / 1137 题