(El T. Moore).
Jen floras sola, forlasita
La lasta rozo de somero;
Dum ĝia ĉarma gefrataro
Velkinte, kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor' parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn,
Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo.
Ili vin ne lasos, tro soleca!
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas,
Do iru, dormu vi kun ili.
Foliojn viajn mi afable
Dissemas sur bedeto jena;
Vi kuŝu ĉe la senaroma,
Malviva kunular' ĝardena.
Mi tiel sekvu, kiam pasos
Del' amikeco flor' fidela,
Kaj el brilanta Ama ringo
Elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj iris for el rondo,
Ho! kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma mondo?
A. Grabowski.