ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.

25an _de Septembro_, 1905.

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la

unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis

la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora

lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la

membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne"

antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili

farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste

aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ

komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de

Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu

jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita

en Parizo, "51, Rue de Clichy."

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la

organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la

sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn

korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn

sekvojn.

Provizore ankaŭ S-ro Rektoro Boirac kaj S-ro Generalo Sebert, laŭ

la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke,

la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras

la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri

demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la

Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la

centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn

samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.

The Esperantist, Complete · 第 1093 / 1137 题