ĈAPITRO VIII.

Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la

proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej

malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere

rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege

liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo

al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min

kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia

propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti

ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia

vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la

papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi

malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la

ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis

permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj

decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime

kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia

kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:--

"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras,

ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian

vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la

malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie

mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia

racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la

plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos

kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi

ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."

Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la

maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere

okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran

impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito,

kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas

mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?_",

tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la

papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi

tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia

ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo.

Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe

Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto

interrompis min.

"Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis

skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn

vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis

el la fenestro?"

"Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron:

'_Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene

konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis

turnpafileton apartenantan al sinjoro_....'

"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!"

ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo.

"Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto.

"Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo;

mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi."

"Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.

Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo

milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.

Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la

galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de

unu la aliaj por ekvidi lin.

"Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo.

"Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas

diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?"

"Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la

malliberulo certigas esti skribita de la mortinto."

"Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto.

"Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas.

"Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?"

demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon.

"Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto."

"Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia

konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon."

"Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la

mortinto?"

"Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato.

"Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri

vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?"

"Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la

vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi

loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath.

Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj

kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por

tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo.

Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj

klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon,

kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia

okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu

rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la

trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por

atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj

trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj

Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ

matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento,

kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel

amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi

alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula

parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte

ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam

mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun

aŭdis via Moŝto."

"Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto.

"Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la

juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita

mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li."

"Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri."

"Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto,

turnante sin al mi.

"Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian

senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte."

"Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata

Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la

vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia

Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la

juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera

juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur

min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi

ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via

senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo

finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne

diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian

spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala

fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian

senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri

viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis,

estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la

okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj

dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto

estos sciigita."

Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi

salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la

malliberejaj gardistoj.

The Esperantist, Complete · 第 1090 / 1137 题