LETERO DE D-ro ZAMENHOF AL S-ro SCHNEEBERGER PRI LA DUA
UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906.
Kara Sinjoro,--Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la
Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre
bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la
plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por
kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj
sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam
Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro.
Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso
apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua
kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ
Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro
kaj danko.
Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros ĉion kion ili povas,
por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan
manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la
Esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da ne-Esperantistoj, kiuj
venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj
Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte
kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble
plej bone, plej majeste kaj plej frue.
Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena
interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas
ankaŭ peti konsilojn de S-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.
Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la _propagando_, tial
laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en
ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni
ankaŭ kiel eble plej multe da _ne_-Esperantistoj (kompreneble ne
kiel membroj de nia familio, sed nur kiel _gastoj_, por difinita
pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de
la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj
artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de
Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel
eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo
kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6-8
semajnojn antaŭ la kongreso.
Via,
Zamenhof.
Varsovio, 2. 10. 05.
N.B.--"Private ni aŭdis, ke D-ro Zamenhof ne sole venos al la
kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la
daŭro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco
elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado
de aparta _sekcio_, al kiu ĉiu Esperantisto povos aliĝi aŭ ne
aliĝi laŭ sia propra bontrovo."