El Leconte de Lisle, Derniers Poemes (Le Piton des Neiges).
Verso kvinakcenta, dekunusilaba.
De l' oriento mondon lumo vekas;
Je disiĝantaj fajraj garboj strekas
L' aeron klaran. Supre, altaĵaro
Per neĝ' kovrita hele lumas; maro,
Malsupre, kuŝas, kvazaŭ kurbiĝinte,
Kun la senfina spaco kuniĝinte.
Simile ambaŭ ora je rivero,
Senlime fluas blua en aero.
Ĉe l' okcidento nebuleg' foriĝas;
Arĝenta stelo kiel larm' ruliĝas
El la okuloj noktaj elirante,
Tremetas super akvoj pendiĝante.
L' antikva Supro, reĝo de l' montaro,
Ĉiela gasto, mastro de l' akvaro,
Krutegajn flankojn alte malkaŝante
Senmove staras, tempon malŝatante.
Ĝi silentegas, kiam ektagiĝas:
Pepantaj birdoj tie ne aŭdiĝas,
Neniam blovas sur ĝi la ventetoj
Parfumaj, kiuj flirtas en valetoj,
Nek murmuradas maro, karesante
Koralajn rifojn, kvazaŭ revadante.
Ĝi, nesciante teran la bruadon,
Nenion nian, homan nek vivadon,
L' eternan vekon sole rigardadas,
Je neĝ' vestita Sunon atendadas.
J. Parisot.