ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

Dum la tri-taga vojiro de "Hongkong" al "Shanghai," la temperaturo

ŝanĝis en vera malvarmego.

Tiu ĉi internacia urbo estas kelkaj mejloj de la enfluo de la granda

rivero, la "Yangtsekiang," kaj tie oni nin kondukas per vaporŝipeto. Se

vi loĝas ĉe la Klubo, vi ĝin trovos la plej komforta ie orientflanke

de "London."

Sur la manĝotablo troviĝas ĉiaspeco de ĉasaĵo: fazano, leporo,

cervaĵo, sovaĝanaso, skolopo, kaj skolopeto; la tagmezmanĝo daŭras

ordinare de tagmezo ĝis la dua kaj multe da negocistoj alestas, kvazaŭ

ĉe vera Borso.

Malmulte da mejloj ekster la urbo estas tiu bona orienta institucio, la

Kampa-klubo, kie oni veturas vespere por lud-tempo.

Vinberoj estas tre oftaj, kaj pro tia kaŭzo tre malkaraj: la Ĥinoj

ilin antaŭgardas en silojn por ilin konservi. Oni trovas strangan

puŝ-veturilon de nur unu rado, uzata por homoj, kaj pakaĵoj. La utilaj

Ĥinaj ĉevaletoj ja ne estas belaj, sed ili povas porti grandan pezon:

kaj, plue, galopi ĉe kursoj pli rapide ol oni kredus. Vintra-sezonaj

partioj ekskursas per kanaloj kaj riveroj sur loĝboatoj por ĉasi.

Pasante preter la insulo de "Quelpart," apartenanta al "Korea," ni

trairis la markolojn de "Shimonasaki," kiuj estas fortege fortikigitaj.

Nune, ni estas en la interlanda maro, la fama "Inland Sea" de Japanujo:

la arbare-vestitaj montoj, valoj, kaj insuloj estas treege pentrindaj,

sed la ŝipo, pasante meze, estas tro malproksima de ambaŭ bordoj por

ilin efektive vidi.

"Kobe" ne estas granda haveno laŭ larĝeco, tamen estas tre negocema:

konstruaĵoj, kaj stratoj troviĝas en bonega ordo. Japanaj

puŝveturiloj, nome "Jinrickshaw" (ĝinrikŝa, aŭ, ŝerce, kvankam

litere, "pull-man-car"), estas komfortaj rimedoj por vojaĝi tra la

tiamaj krudaj enlandaj vojoj, kaj la "kuli" trenistoj kuras rapide po

ĝis eĉ kvardek mejlojn ĉiutage. Aranĝinte pri prezo ĉe la estro, la

trenistoj sin tenas honeste kontraŭ kontrakto: ili malmulte manĝas,

kaj trinkas nur buŝumetojn da "Saki," speco de rizbiero, ordinare

trinkata varme: mi ĝin trovis tre plaĉan kiam bone fabrikita. Mi ofte

miras, kial oni ne ĝin enkondukas en Hindujon; estus multe pli saniga

ol la nunaj krudaj alkoholaj likvoroj, kiel, "_Toddy_," kaj "_Arrack_."

Oni ĉiam uzas tiujn puŝveturilojn por enlandaj ekskursoj; unu por si

mem, kaj alia por porti nutraĵojn, pakaĵojn, k.t.p.

Estas iom strange, sed tiuj ĉi trenistoj povas fari kurson pli rapide

kun sia veturilo, ol sen ĝi.

Klimato estas tre agrabla. Kompreneble troviĝas multaj butikoj por

vendo de ĉiaspecaj kuriozaĵoj. Manko de sciado de la Japana lingvo

estas ja bedaŭrinda, kaj oni sopiras je la divastigado de Esperanto,

kiam la graciaj servistinoj ĉe la "Tea-houses" (te-servejoj) rideme

oferas nutraĵon.

Multaj vidindaj ekskursoj troviĝas apude: ekzemple, al "Ozaka" la

"Birmingham" kaj "Venezia" de Japanujo, kie estas multe da fabrikejoj:

ankaŭ la Monerfabrikejo imperia.

Oni devus neniam fari tiajn ekskursojn ne portante sian pasporton, preta

por montri kontraŭ postulo de policano, hotelestro, stacidomestro,

k.t.p.: alie, oni eble forkondukos vin al ia urbomagistrato por

ekzameno.

La Kastelo, kun ĝia milita garnizono kaj armilejo, ne devus esti

forgesata. Kelkaj ŝtonoj uzitaj por ĝia konstruaĵo estas mirinde

grandaj, malfacile estas figuri kiel oni povis ilin meti en ilian lokon,

ĉar ili estas multe pli grandaj ol tiuj en la piramidoj de Egiptujo:

tamen, oni parolas pri ankoraŭ pli grandaj en "Korea." La banejoj de

"Arima" estas apude, kaj donas okazon por provi vian taŭgecon pri

marŝi, kun "kuli" portanta viajn necesaĵojn, pakitajn en Japanaj

korboj. Tie la du seksoj kune banas, kaj tre modeste: strange estas,

kontraŭ Eŭropa sperto, ke ĉie nudaj popoloj estas pli modestaj ol

tiuj vestitaj: tio estas mia propra sperto en Hindujo, ĉe la insuloj de

"Andamans": kaj mi vidas ke Sir Charles Eliot simile rimarkas rilate la

enlandaj loĝantoj de Orientafriko, en sia ĵus-eldonita verko.

Li ankaŭ skribas pri la lingvo "Swahili," kiu tie estas la Esperanto

inter la enlandaj gentoj, kiel "Hindustani" inter tiuj de Hindujo.

La banoj mem estas tre delogantaj pro la ruĝkoteco de la varma akvo:

tamen, multe da Japanoj tie kunvenas.

Sendube, kiel multe da aliaj malagrablaj aferoj, ili estas bonaj por la

sano.

La vojirado de "Kobe" al la haveno de "Yokohama" daŭras dudekkvar

horojn: oni povas ankaŭ tien iri per fervojo. Dum preskaŭ la tuta

daŭro laŭ la marbordo, oni rigardas la sanktan monton de "Fuji"

(_yama_ signifas monto: Fujiyama).

Tie ĉi ni lasis la vaporŝipon, ĝis reveno tempo.

Hoteloj, Kluboj, konstruaĵoj, stratoj, elektralumo, tramvojoj, butikoj,

k.t.p, estas ĉiuj laŭdindaj. Kuriozaĵoj el elefantosto, ĉizita

ligno, kuprafundaĵoj, lakaĵoj, porcelano de "Satsuma," "Cloisonne,"

k.t.p., estas montrataj por vendi ĉe multaj superaj magazenoj, kaj oni

povas aĉeti ĉiaspecojn da Eŭropaj provizaĵoj kaj vestaĵoj.

Ĉe la publika Vendejo frue matene oni certe devus iri vidi la lokajn

specojn da nutraĵoj, ekzemple, fiŝoj, legomoj, k.t.p.: oni tie

rimarkas kankrojn de malgrandaj korpoj kaj treege longaj kruroj,

fazanojn kun dudekfuta mez-vosta plumo.

Estas multe da vidindaj lokoj apude: la "Daibuts" ĉe "Kamakura,"

grandega kuprafandaĵo, reprezentanta "Buddha," montranta la saman

trankvilan pripensan vizaĝon, kiel tiu Dio ĉe la Birmanaj "Pagodas."

Ankoraŭ la temploj de "Hachiman": la insulo de "Enoshima," k.t.p.:

kvankam iaj temploj estas treege belaj, kaj multekostaj, eĉ ĝis

milionoj da livroj, tamen, ĉiodirite, oni iom laciĝas je tia aro de

vidaĵoj.

Sed unu, nur videbla ĉiujare je fino de Oktobro, nin allogas: t.e., la

vivantaj floraj "tabloj," kiel teatraĵoj, fabrikitaj el kreskantaj

"Chrysanthemums": per kiuj la koloro de vizaĵoj, kaj vestaĵoj, kaj eĉ

la formoj de la aktoroj estas fidele imititaj.

Pasante trans la ponto, super la fosaĵo kiu kuras ĉirkaŭ "Tokio" oni

admiros la amason en somero, de rozkolore randitaj "Lotus" floroj

(akvolilioj), starantaj el malpalaj grandaj folioj kiuj kovras la

supraĵon de la akvo.

Oni devus viziti la novan teatron, enhavante 2,500 personojn, el kiuj

plimulto sidiĝas sur planko en malgrandaj loĝioj: laŭ Eŭropa

vidpunkto, la Japanaj teatraĵoj estas tro daŭrigataj, kaj pro tia

kaŭzo tre enuigantaj.

La vidinda Muzeo troviĝas en la Parko de "Ueno," kiu estas vere simila

al ia Angla Parko.

The Esperantist, Complete · 第 1043 / 1137 题