"Mi arestas vin pro la mortigo de Vilhelmo Thompson," diras raŭka voĉo
ĉe mia orelo, kaj samtempe mi sentas ke mia ŝultro estas malĝentile
skuata.
"Vilhelmo kiu?" mi murmuras sonĝe.
"Vilhelmo Thompson," ripetas la voĉo.
Ploreganta krio aŭdiĝas en la koridoro; la pordo duonmalfermiĝas, kaj
mia patrino ekkrias "Mia knabo! mia knabo! mia karega knabo!"
"Mi bedaŭras, sed vi ne povas eniri, sinjorino," diras voĉo ĉe mia
kubuto, kaj la pordo estas fermata kaj ŝlosata.
La voĉo de mia patrino revekas min al konscieco, kaj mi
ĉirkaŭrigardas la ĉambron. La posttagmeza suno hele enfluetas tra la
fenestroj. Apud mia lito staras policano, kaj sekretpolicisto en civila
vestaĵo.
La plena terureco de mia situacio min ekkaptas, kaj mi levas min de la
lito kun ĝemo de malespero.
"Nun, sinjoro, se plaĉos al vi, leviĝu kaj vestiĝu, kiel eble plej
rapide; fiakro atendas ĉe la pordo," diras la policano.
Preskaŭ nekonscie mi leviĝas kaj komencas min vesti.
"Atendu momenton!" diras la sekretpolicisto, "Permesu al mi ekzameni
tiun pantalonon kaj veston, antaŭ ol vi surmetos ilin?"
Li ŝovas la manon en la poŝojn, kaj elprenas diversajn aĵetojn unu
post la alia.
"He! _du_ monujoj! Ne multe en tiu ĉi!" li daŭrigas, malplenigante la
enhavon sur la tualet-tablon.
"Ha! kio estas tio ĉi?" li ekkrias, ekzamenante la alian. "Tricent
livra bankbileto! Ĝuste la sumo! Atesto sufiĉa, tie ĉi, kio ajn
okazos!"
Mi estas simple terurigita de mirego! _Du_ monujoj! kaj unu enhavanta
tricent livran bankbileton! Kiamaniere ĝi povis eniri tien? "Ĉielo!"
mi ekkrias, "mi devas esti preninta ĝin de la sidejo, erare por la
mia!"
"Mi devas averti vin, sinjoro, ke ion, kion vi diras oni povos uzi kiel
atesto kontraŭ vi," diras la sekretpolicisto.
Mi ne faras respondon, sed tute eluzata en spirito kaj korpo, mi finas
vesti, kaj tiam diras, ke mi estas preta.
"Mi bedaŭras, sinjoro, sed estas mia devo," diras la policano,
elmontrante paron da mankatenoj.
Mi etendas la manojn: la feraĵoj estas lerte alligataj, kaj ni eliras
la ĉambron, la policano antaŭiranta kaj la sekretpolicisto sekvanta
min.
Dum ni trapasas la koridoron, mia malfeliĉega patrino kaj miaj fratinoj
ĉirkaŭprenas min freneze, kaj iliaj ploregoj estas korŝirantaj.
"Unu parolo, antaŭ ol vi foriros, mia karega knabo," diras mia
ploreganta patrino; "Diru, ho! diru al mi, ĉu tiu ĉi terura kulpigo
estas iel vera?"
"Vere estas, mia kara patrino, ke mi trovis min en la vagono kun la
malfeliĉulo, sed nenia faro mia kaŭzis lian morton; li pafis sin
hazarde."
"Dankon al Dio," ploregas mia patrino, donante al mi unu lastan,
amindan, daŭrantan kison.
Mi pasas tra la dompordo, eniras la fiakron, kaj ni forveturas....