Danco cirkaŭ la Maj-stango.
La fina vidaĵo estis de du belaj blank-vestitaj junulinoj, sur
estrado, unu estis la urbo Sherborn en Mass., Ameriko, la alia la
urbo Sherborne, Anglujo. Heraldo legis amikan leteron de la Amerika
_Sherborn_ kaj kun muziko la ĉeestantoj pluvis rozojn sur ambaŭ
figuroj.
Granda procesia marŝado de ĉiuj geaktoroj.
La soleno devis tute esti montraĵo de loka patriotismo sekve ĉiu
aktoro devis mem aĉeti sian propran robon, devis esti loĝanto
en aŭ apud _Sherborne_ kaj devis doni senpage multe da tempo al
senĉesaj ripetadoj.
La rezultato plene montris ke ili ĉiuj malavare donis sian monon,
tempon, kaj laboron.
Eĉ la vest-desegnoj, la kudrado, kaj parte la silka plektaĵo estis
farita en la urbo de la urbanoj.
La plej grandaj roloj en la teatraĵo estis entreprenitaj de najbaraj
grandsignoroj kaj la rolo de St. Ealdhelm de la ĉef-lernestro mem.
La aliaj 250 geaktoroj, unue difinitaj, frue plimultiĝis ĝis 850
kaj ili ĉiuj restis anonimaj.
La parado estis ripetita dum kvin tagoj, bonŝance sub brila sunlumo,
kaj preskaŭ sen pluvo, kio estas, en nia klimato, la plej granda
malhelpo kontraŭ ĉiuj ekster-domaj kunvenoj.
Dum la semajno la malrekta strateto estis plena je sunvarmitaj
geturistoj, fervore demandante, "kie estas la kastelo, kie hotelo.
Kie la bilet-oficejo," k.t.p. 10,000 vizitantoj trairis la preĝejon
kaj 30,000 homoj kunvenis por vidi la teatraĵon. Subite la urbo
vekigante trovis ke ĝi estis laŭte laŭdata, nek nur de la
grandnombraj vizitantoj, al kiuj ĝi bone sukcesis doni tutan novan
kaj neatenditan senton kaj ĝuaĵon, sed ankaŭ de la tuta Brita
gazetaro kiu donis al la afero longajn artikolojn kaj priskribojn. La
supre-nomitaj historiaj okazoj prezentitaj tute senhalte okupis pli
ol du horojn.
La komenco de la 1a sceno, kun eniro de heroldoj kaj trumpetistoj
sekvataj de la kantistoj, estis tre impresa. Antaŭ ĉiu sceno aro de
muzikistoj kaj kantistoj anoncis ĝian enhavon per priskriba kanto de
dek aŭ dek-du linioj.
Estis tre bela vidi la aron de hele vestitaj geaktoroj kvazaŭ
fluidiĝi kaj malaperi aŭ tra aŭ post la kastelo aŭ aliloke.
Samtempe oni ekaŭdis la piedbaton de aliaj venontaj rajdantoj kaj
la tintadeton de malproksima armaĵo kaj armiloj kaj ekvidis la
orajn, skarlatajn kaj multkolorajn robojn de la venontoj aperante kaj
malaperante inter la arbegoj kaj amasoj de kreska verdaĵo.
Per feliĉa penso la aŭdintaro devis eniri al la sidejo tra la
pordegoj de la parko, kiu ĉirkaŭas la modernan domegon, marŝi
mallonge trans la mola torfo kaj poste tra longa serpenta vojo, sub
ombro de multaj arbaraj grandeguloj laŭflanke de la lago.
Tia eniro povis bone agordi kaj trankviligi la animo. Kelkaj
ĉeestantoj prave diris ke la atmosfero de la loko kaj de la tuta
afero tute similis, nek tiun de la grandegaj paradaj vidaĵoj donitaj
ĉe kelkaj Londonaj amuzejoj, nek tiun de la historia procesioj
kiuj okazas ĉe kelkaj fremdaj urbegoj, sed ke ĝi pli similis la
Oberammergaŭ festojn pro la naiveco kaj seriozeco kaj loka popola
sindonemeco kaj koreco.
Sed kvankam serioza celo, kelk-foje preskaŭ religia, aperis tra
la ceremonioj tre ofte okazis ridindaj amuzaĵoj. Precipe en la
9a dialekta sceno la aktoroj plene ludis ŝerc-maniere kun granda
entuziasmo kaj gajeco.
En tiu ĉi _monaĥa kontraŭ urba_ sceno la estro de la monaĥa
partio estis granda buĉisto "kiu povis mortigi bovon per unu
man-bato."
Tiu ĉi rolo estis entreprenita de grandega _Sherborne_ buĉisto kiu
plene plenumis la rolon.
Li humore senkulpigis sin, batalante por la abato kontraŭ sia
samurbanoj, ĉar la abato aĉetadis grandan amason de viando "kaj
neniam povis ĝi esti tro grasa."
La sceno finiĝis per apero de Robin Hood kaj siaj anoj kiu venkis la
buĉiston kaj la monaĥaron kaj kiel fino la batalantoj cedis lokon
al aro de belaj kaj gracilaj gedancistoj.
Estis la antikva _Morris dance_. Unue eniris kurioze vestita
muzikisto kaj stariĝis sur barelon. Per unu mano li ludis tubeton
kaj per la alia frapetadis malgrandan tambureton kune kun li, kiel
amiketo, kuris per ŝanceliĝa irado, diableto, kaj dum la danco li
sidiĝis kiel kontenta hundeto apud la barelo.
Tiu ĉi danco enhavas kelkaj dancantoj kiuj portas art-faritajn
ĉevaletojn, kiujn ili igis fari gajajn petolaĵojn.
Post la ceremonioj la geaktoroj plenigis la scenejon kaj multe
el ili iris hejmen en kostumo tra la malnovaj stratoj. Tie estis
kavalirojn, militistoj, _Saxon_ inoj kun altaj pintaj kap-ornamaĵoj,
Danoj, monaĥoj, servistoj, episkopoj, gedancistoj, trumpetistoj kaj
ĉia-speca mez-epoka sanktulo aŭ pekulo kiun oni povis imagi.
Kiam mi vespere en duon-lumeco pense hejmen reiris, kavaliro en
ĉen-armaĵo ankaŭ peze kaj malrapide tra-rajdas la vojon.
Kiam en venonta tempo mi silente rigardos la malnovan kastelon aŭ
preskaŭ sole vizitos la kvietan preĝejon, aŭ la stratojn de la
urbo, mi aŭdos la tintadon de armaĵo kaj armilojn kaj spirite ree
popolos la lokon je tiu unue vidinta bela, gaja, neforgesebla aro. La
genio de la verkistoj kaj la lerta fervoro de la geaktoroj kelktempe
vokis ilin el ilia muta reĝlando. Kiel ĉarma sonĝo ili aperis
antaŭ niaj okuloj, kaj kiel sonĝo kiu tro mallonge daŭradis tiel
rapide ili ree neniiĝis.