ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

Estas bonegaj malsanulejoj, provizataj por ĉiuj, senpage.

La malliberejoj estas tiel komfortaj, ke la malriĉaj estas pli bone

servataj kaj nutrataj ol hejme.

Pruntedono de mono per Hindaj bankistoj, nomitaj "Chetties," estas

grava profesio, sub protekto de Britaj juĝejoj: jarprocento estas

preskaŭ neniam malpli ol dekdu, kaj kontraŭ bona garantiaĵo: la

"Chetties" portas malmulte da vestaĵoj, eĉ la plej gravaj estroj.

Estas tre bonaj ĉevaletoj, Angle "ponies," alkondukataj de

malproksimaj montaj kamparoj. Ili bone faras kurson, kaj unuj povas

salti, portante plenkreskan viron, pli ol sia propra alteco. Ĉe la

kursoj, la saltbaroj estas ofte konstruitaj de ananasoj, anstataŭ

kotatero, pro ŝparemeco.

Tutmondo scias ke la floroj, nomitaj "orkido" sin produktas en

Birmanujo.

* * *

Forirante de "Rangoon," oni vojaĝas suden al insulo de "Penang," kaj

plie ne malproksime al "Singapore."

"_Singapore_" estas grandega kaj gravega haveno; ĉiuj ŝipoj irante

de okcidento al oriento kaj kontraŭe tie enhaveniras. Enŝipigejoj

kaj tenejoj okupas kvar aŭ kvin mejlojn da marbordo. Hoteloj estis

indiferentaj: sed la Klubo estas tre komforta.

Kuŝante apud la Ekvatoro, la klimato estas unuforme varmega kaj

malseka dum tuta jaro: pluvo falas preskaŭ ĉiutage. Estas multe

da Ĥinoj, kaj Hindoj (Koringi). La komuna lingvo, inter multaj,

estas "Malay," kiu, kiel Hindustani en Hindujo, reprezentas tie nian

Esperanton.

La maro estas punktata de insuloj.

En "Ĵava" kaj "Kambodja" sin trovas misteraj restaĵoj de antaŭa

okupo de forgesita Hinda popolo: la vastaj ruinoj de "Borubuda" kaj

"Angkor" pruvas gravan antaŭan civilizacion.

Vojirante sur Franca poŝtŝipo (sur kiu oni sin trovas tre komforta,

kaj bone servata), oni atingas la proksiman Francan havenon de

"_Saigon_." La urbo kuŝas kvardek mejlojn de la enfluo de la granda

rivero, la "Mekong," de kiu la veturado ŝajnas facila, kontraŭ tiu

de la "Ganges" al "Calcutta." Multe da mejloj ĉirkaŭe streĉas

plataj unuformaj rizkamparoj, famaj pro grandega raso de kuloj.

Respublika patramo penas forgesigi al gajaj Francoj ke "Saigon"

ne estas Parizo, kaj ke la Teatro de Saigon ne estas la Porte St.

Martin.

Ĉe fino de Oktobro, la klimato de "_Hongkong_" estas efektive

malproksime de esti agrabla: estante varmega kaj malseka: tamen, en

Decembro, estas vere agrabla. Dum la daŭro de la vojaĝo oni pasas

multe da insuloj. Estas ĉie multo da Ĥinoj. Vasta estas la haveno,

kaj plena da ŝipoj de ĉiuj nacioj.

La monto, nomita "Peak," kiu sin levas poste de la urbo kaj meze

de la insulo estas la sanigejo por Eŭropoj, kaj estas atingebla

per ŝnurega relo, tre kruta. De la pinto, ĝuas oni belan vidon

malsupren tra la haveno ĝis la Ĥinlando. Domoj, stratoj, k.c.,

estas bone konstruitaj. La tombejo "Happy Valley" kuŝas bele en arba

valo.

Oni oferas kuriozaĵojn de Japanujo kaj Ĥinujo; sed oni devas esti

singardema pri aĉetaĵoj sen konsilo.

De "Hongkong" oni vojaĝas al "_Canton_," la granda ĉefurbo de

sud-Ĥinujo: enŝipiĝinte sur rivera vaporŝipo, Amerike konstruita,

de la enhavebleco po kvar miloj da vojaĝantoj, kaj da du miloj da

"tons" de ŝarĝo, ni atingas "Canton" post dudekkvarhora vojiro.

La riverborda vidiĝo nin frapas per surprizo: ĉiam vasta popolaro

loĝas sur boatoj, kunligitaj kaj alligitaj al bordo ŝnure. Por

vendi, oni alportas per boatoj vivantajn fiŝojn, precipe grasigitajn

karpojn, en traboritaj putoj tra kiuj fluas la riverakvo.

Estas necesege dungi gvidiston: certe, neniu volonte irus sole tra la

mallarĝaj stratoj kaj aleoj, kie pasas kaj repasas tiom da malamikaj

Ĥinoj kun minacaj vizaĝoj, kiuj foje insultas "alilandajn diablojn"

per ofendaj ekkrioj.

La gvidisto provizas seĝojn kaj portantojn, por ĉiu persono: ne

estas sendanĝere marŝi. La stratoj estas mallumigitaj per multe

da elpendaĵoj de butikoj: homoj baldaŭ amasiĝas, kaj la gvidisto

zorge vin forrapidigas. Sin trovas temploj (pagoda) Ĥinaj, ankaŭ

la Katolika katedro. De tie al la ekzekuta loko; kie krimuloj estas

turmentegataj kaj senkapigataj; tiamaniere ordinare estas tio ke

neniu turnas sian kapon por rigardi.

Eble inter tia vasta loĝantaro, treega severeco estas tute necesa.

Gepatroj kaj prapatroj estas rigardataj kun treega respekto: sekve,

patromortiginto ricevas la morton per mil tranĉoj: escepte se,

bonŝance, la cinabra krajono de la Imperiestro ĉe "Peking" elviŝas

lian malfeliĉan nomon.

Sen bedaŭro ni turnas dorsojn kontraŭ la malaperanta vidiĝo,

kaj post nelonge revenas ĉe Hongkong. Tie ĉi, la Hotelo estas

rezone komforta; multe pli ol tiu en Hindujo, sed malpli ol tiuj en

Japanujo.

The Esperantist, Complete · 第 1010 / 1137 题