KONGRES-IMPRESOJ.

H. Bolingbroke Mudie.

La Unua Internacia Esperantista Kongreso finigis sian tre

sukcesegan vivadon en Boulogne-sur-Mer, la 11 de Aŭgusto. Sendube

estontaj Kongresoj estos ja multenombraj, sed neniam ni povos forgesi

la rimarkindajn impresojn, kiujn faris je ni tiu ĉi unua Kongreso.

Ĉar estas, ni kredas, la intenco de ĉiuj niaj kunbatalantaj

Esperantistaj Gazetoj pritrakti detale la Kongresajn agadojn, ni nur

verkos kelkajn vortojn pri la ĝenerala impreso.

Estas certe ke tiuj multaj amikoj estis pravaj, kiuj antaŭ-diris ke

nun Esperanto, por la unua fojo, estos monde reklamata. Ĉar ĉiuj

ĵurnaloj, eĉ tiuj kiuj neniam antaŭe volis nomi la "Dua Lingvo

por Ĉiuj Nacioj," jes, ĉiuj donis tre favorojn raportojn pri la

rimarkinda fervoro, komprenebleco, kaj amikemo, kiuj unuigis la

diversnaciajn Kongresanojn.

Kiam ni unue paŝis sur Francan teron, forlasinte la belan

turben-ŝipon _Onward_, ni ekvidis ke Boulogne fariĝas Esperanta

urbo. Eĉ la portistoj, kiuj klopodis pri la pakaĵoj, diris: "A

l'Hotel Espérantiste, Monsieur?" Sur la stratoj flugetis verda flago

kun blanka kojno, sur kiu estis brodita verda stelo.

Kvankam Boulogne estas sufiĉe granda urbo, du miloj da verdsteluloj

estis tre videblaj sur la stratoj, kaj ĉiam, dum eĉ mallonga

promenadeto, ni certe renkontus kelkajn afablajn samideanojn.

Persone, mi estis pli ol kontenta, ĉar, dank' al oftaj feliĉaj

Esperantaj vojaĝetoj, kiujn kredeble niaj legantoj bone memoros, mi

rekonatiĝis kun tiel granda nombro da Esperantistoj kiel ia alia

Kongresano.

La tuta Kongreso estis do serio da kontentigaj renkontoj kun

entuziasmaj amikoj. Kaj mi ne povis malpermesi al mi la memoron pri

la malgrandaj ĉarmaj kunvenoj kiujn mi ĉeestis dum la du antaŭaj

jaroj. Vere, vidante la Boulogne Kongreson, neniu povas plu diri ke

Esperanto ne faris mirindegan progreson. Eĉ la Angla _Times_ devis

konfesi ke la fakto ke tiom da diversnaciaj homoj povis sin tute

interkomprenigi nur per Esperanto "ne estis kontraŭdirebla."

"En la mondon venis nova sento," prave skribis nia eminenta

Prezidanto; sed ni multe dubas se eĉ li iam atendis vidi tian

pruvon, kia estas donita inter Aŭgusto 4-11. Kaj kion pensis D-ro

Zamenhof pri ĉio ĉi? Ĉu li trovis ke la ekcitiĝo, fervoro, kaj

entuziasmo, kiujn li vidis inter la ĉeestantaro; ĉu li trovis ke la

tondraj aplaŭdoj, kiuj bonvenigis lin ĉiam kaj ĉie; ĉu li kredis

ke tiuj ĉi kaj la aliaj nekalkuleblaj signoj de nia progreso valoris

la penadon de la longa veturo de Varsovio ĝis Boulogne?

Oni ja ne povas dubi pri lia respondo!

Kaj tiuj amikoj ankaŭ kiuj venis de eĉ pli malproksime, de Kanado,

Nov-Zelando, Japonujo, k.t.p., ĉu ili ne estas ankaŭ kontentegaj?

Kaj, pli ol ĉiuj, ĉu ne estis Maître Michaux, la nelacigebla

organizinto, la forta "Blovanto de la Kongresa ventego," ĉu li ne

estas kontentega kaj fierega pro la rezultato de liaj klopodoj? Ja

nenie oni estus povinta trovi homon pli taŭga por laborego tia, kaj

kiu samtempe posedis tiom da valoraj gehelpantoj.

"Palmam qui meruit ferat."

Ni en niaj koroj denove danku kaj gratulu Maître Michaux kaj la

Grupon de Boulogne-sur-Mer!

Kompreneble ni Esperantistoj grupiĝis, restis multope ĉe diversaj

Esperantemaj hoteloj. Certe hotelestroj ne povas plendi je Esperanto!

Alveninte vendredon nokte, ni jam havis tempon por diversaj

ekskursetoj sur la kamparo antaŭ sabatvespero, kiam la Kongreso

oficiale komenciĝis.

Doktoro Zamenhof mem alvenis vendredon post glorplena restado en

Parizo. Li restis ĉe Maître Michaux. Elektita malmulto estis

invitata lin renkonti por privata parolado antaŭ la oficiala

vesper-kunveno.

Tiam estis decidite elekti kvin Vic-Prezidantojn de la Kongreso,

ĉar D-ro Zamenhof ne sentis sin sufiĉe forta por preni ĉion

sur si. La kvin elektitaj estis:--D-ro Zamenhof, Prezidanto.

Vic-Prezidantoj:--M. Boirac, Rektoro de la Universitato de Dijon;

Maître Michaux, Advokato, Boulogne; Doktoro Mybs, Hamburg; Kolonelo

Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., Prezidanto de la Brita Esperanta Asocio;

kaj Generalo Sebert, Membro de la Franca Instituto, Parizo.

La sukceson de la diversaj kunvenoj ni multe ŝuldas al la Urbestro

de Boulogne, kiu afablege donis al ni la uzon de la Urba Teatro dum

la tuta daŭro de la Kongreso. Vere, sen tiu ĉi helpo, ni ne scias

kio estus okazinta, ĉar tiu granda teatro mem estis ne tro vasta

por la aŭdantaro.

Sabatvespere, ĉirkaŭ 8.20, la amika babilado de la kunvenintoj

subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis, kaj jen! en longa

vico, vidiĝis la eminentaj Francoj, kiuj volis doni al ni la

bonvenon sur Franca tero.

Doktoro Zamenhof estis la sola ne-Franco, kaj la aliaj estis la

Urbestro, la Sub-Urbestro, la Prezidanto de la Komerca Ĉambro,

Generalo Sebert (Membro de la Franca Instituto, Reprezentanto de la

Franca Touring Klubo), Profesoro Carlo Bourlet (Prezidanto de la

Grupo Pariza), Profesoro Cart, kaj MM. Boulet and Derveaux (la du

Sekretarioj de la Boulogne Grupo), kaj laste, sed ne malpleje, Maître

Michaux.

Post multaj ĉarmaj paroladoj, Doktoro Zamenhof leviĝis, kaj tute

senŝancele aŭdis la plej tondran aplaŭdon imageblan. Multaj malpli

fortaj homoj ja estus konfuziĝintaj je tia okazo; sed, kvankam mi

sidis en la unua vico de seĝoj, mi ne eĉ vidis tremeti la Doktoran

manon. Tute kalme, eble iom aŭtomate, la kreinto de la lingvo

Esperanto klarege elparolis belegan paroladon, dum li rigardis antaŭ

siaj piedoj la triumfon de lia laboro, la floron de la proesperanta

batalantaro.

Kaj, dum la silentego kiu regis dum la longa parolado, ne eĉ

unu vorto el liaj lipoj perdiĝis. Estis same ĉiaokaze dum la

tuta Kongreso. Ĉiu Esperantisto sen malhelpo komprenis ĉiun

Esperantiston!

Detalan priskribon de la parolado de Doktoro Zamenhof ni lasas al

tiuj el niaj samtempaj ĵurnaloj, kiuj estas difinitaj por oficiala

raportado.

Kiam D-ro Zamenhof sidiĝis, kaj la aplaŭdoj reaŭdiĝis, la

kurteno falis, kaj la Kongreso oficiale malfermiĝis.

Iom poste la Boulogne Grupo donis tre ŝatindan koncerton. La virina

ĥoro, sub la direktado de la sindona S-ino Bergier, estis speciale

aprobinda.

Nia kunverkinto, S-ro Paul Boulet, deklamis "La Bano de la Pastro"

kaj ankaŭ havis rolojn en la du komedioj kiuj ludiĝis dum la

Kongreso.

Ni ja volus ke ĉiuj Esperantistaj Grupoj estu tiel talentoplenaj,

kiel tiu en Boulogne-sur-Mer!

Post la koncerto, ni nature rekunveniĝis en la Grand Café, ĉar ni

estis en Francujo, kie la kafejo estas la ĝenerala kunvenejo. En la

sama eleganta konstruaĵo ses-aŭ-sepdek Esperantistoj babiladis kun

D-ro Zamenhof, je neoficiala kunveno la antaŭan nokton, tial ni do

bone konis la lokon.

La proksiman tagon estis, kompreneble, Dimanĉo. Certe neniu el la

Anglaj partoprenantoj iam ĝuis tian Dimanĉon antaŭe; kaj, por

kvietigi maltrankvilajn konsciencojn, ni certigis al ili ke, ĉar

estis la dua tago (de la Kongreso) ne estis eble ke ĝi estu ankaŭ

Dimanĉo, kiu estas la unua tago!

Matenfrue ni kunvenis, laŭ nacioj, por aranĝi la elekton de

reprezentantoj pri la Lingvaj Aferoj, k.t.p.

Post la kunveno, la elektituloj rekunvenis sole, kaj la ceteroj frue

matenmanĝis por povi aliri la Ĉevalkuradojn, en speciala vagonaro.

La tago estis ĉarmega, aero klara kaj freŝa, suno varma, ĉielo

blua. Kiam do S-ro Gehet, Sekretario en Rouen, proponis al mi ke

ni iru ĝis la ĉevalkuradoj per vel-boato, anstataŭ vagonare, la

propono estis tiel alloga ke mi forlasis mian patrinon kaj la multajn

amikojn, kaj vojaĝis kun nur tri.

La maro estis tiel bela, tamen iom maltrankvila, ke, alveninte ĝis

Wimereux (kie estas la ĉevalkurejo) blovita de favora vento,

S-ro Gehet kaj mi decidis returnen-iri ĝis Boulogne, kaj poste

veturi trame. Tiel okazis ke ni nur vidis la lastan kurson--de la

Oficiroj--kaj revenis urbon per la Esperantistplena vagonaro.

Post rapida vespermanĝo, ni devis forkuri ĝis la teatro, kie okazis

la "Internacia Koncerto." Eĉ pli plenigita ol antaŭe, la teatro ja

prezentis kuraĝigantan aperon. Diversaj kantoj, deklamoj, kaj muziko

plenege sukcesis, kaj la _Edziĝo Kontraŭvola_, de Molière, ludiĝis

de oknaciaj aktoroj. Neniam antaŭe, certe, okazis tia ludo. Inter la

aktoroj kaj la aŭdantoj estis unu sola interkomprenilo--Esperanto;

kaj estis ja rimarkinda afero ke, preskaŭ sen antaŭludoj, komedio

sukcesis tiamaniere!

Doktoro Zamenhof kaj lia afabla edzino invitis nin, la naŭ aktorojn,

en sian kupeon, kaj dankis nin. Dum la longa trairo de la teatro kiun

postulis tiun viziton, ni ja estis subpremegataj je gratuloj. La

vestoj, scenoj, kaj ĉio estis ja bone aranĝitaj.

La dua parto konsistis el kantoj, deklamoj, ŝercoj, k.t.p., kiuj ja

elmontris veran talenton. Ni presigas la programon, kaj ĉiama estu

la honto de tiuj Esperantistoj kiuj povis, sed ne klopodis ĉeesti!

Post koncerto, kafejo; post kafejo, lito; post lito, dormo; post

dormo, festenoj (bis). Tiel oni povas priskribi la unuajn Kongresajn

tagojn malmultvorte.

Lundo, Aŭgusto 7, Banklibertago en Anglujo kaj Skotlando,

Esperantalibertago en la Esperantujo! Ĉu oni iam povos tiun tagon

forgesi?

Matenmanĝante, ni memoris la konsilon de

Ham Mukasa, kaj ne tro

manĝis, pro la venontaj bonaj manĝaĵoj; ĉar ĉu hodiaŭ ne estas

la tago difinita por la Granda Internacia Festeno, kaj ĉu oni ne

estis dirinta al ni ke eble la ĉambrego de la Kazeno ne estos

sufiĉe granda por ni?

Jes, estis tiel! Kvankam ĝi povis enhavi 400 manĝantojn, kvindekon

da Esperantistoj devis iri en apudan ĉambron. Bonega sukceso!

Kaj ĉie la vorto Esperanto. Esperanta Visko, Esperanta Ĉampanvino,

Esperanta ĉi-tio kaj Esperanto tio. Kaj ĉie Esperantistoj. Ne grave

ĉu Ruso, Polo, Franco, Germano, Belgo, aŭ Anglo, ĉiuj estis kaj

ĉiam estos, Esperantistoj.

Ĉu iam oni aŭdis tiajn paroladojn? Unue D-ro Zamenhof, poste

eminentaj Francoj kaj reprezentantoj de ĉiuj ĉeestantaj nacioj,

esprimis, per belsona Esperanta, siajn pensojn kaj esperojn. La tempo

rapide forflugis!

La fotografantoj havis multe da okupado tiun tagon; ĉar, kvankam ili

bone laboris dum la festeno mem, eĉ pli bone estis kiam, forpelitaj

en la Kazen-ĝardenojn, ni ĉiuj amasiĝis apud muzikludejo, por

fotografiĝi, kaj aŭskulti tiujn naciojn, kiuj ne ankoraŭ havis

sian okazon en la salonego.

Oni ja povas esti tre elokventa per Esperanto. La efekto de la

paroladoj estis tre favorega. Ĉiuj estis tute interesaj, tute bone

elparolataj. Mi ne volas aplaŭdi ian specialan paroladon super alia,

sed nenia estis pli elokventa ol tiu elparolita de nia plej juna

amiko, Edmond Privat, el Ĝenevo. Inter la plej bonaj parolintoj

estis D-ro Zamenhof (Polujo), MM. Michaux, Boirac, Bourlet,

Cart, Javal, S-rino Bergier (Francujo), MM. Grabowski (Polujo),

Ostrowski (Rusujo), Balik (Bohemio), Simon (Aŭstrujo), Borel

(Germanujo), S-rino Junck (Italujo), MM. Codorniu (Hispanujo),

Krikorts (Svedujo), St. Martin (Kanado), Seynaeve (Belgujo), Privat

(Svisujo), Schneeberger (Protestantismo), Abbé Peltier (Katolikismo).

Kvankam la festeno komenciĝis tagmeze, estis jam la kvina antaŭ

ni povis fortiri nin, por pretigi nin por la kruela vaporŝipo, kiu

devis korpe disigi nin de la Esperantistoj.

Sed anime, ili restas ankoraŭ kun ni. Kiam, trairante la arĝentan

strekon je la horo de la sunkuŝiĝo, ni ekvidis tute rimarkindan

oran landon okcidenten, ni figuris al ni ke ni veturas al tiu glora

ora lando de la Esperantismo, kie regas frata amo kaj kontentiĝo, la

ora lando kiu devas iam veni, la lando de la interkompreniĝo de la

tuta homaro.

The Esperantist, Complete · 第 1007 / 1137 题