Originale verkita de William Officer (Peterhead).
Estis mia libertempo. Severa laborado dum tuta jaro estis min
malfortiginta. Mi konkludis ke resaniga maraero estus la plej bona
kuracilo. Sekve mi min trovis loĝanta ĉe vilaĝo apud la Skota
marbordo.
Ĉiutage mi promenadis sur la bordsablaroj, trae ĝuadante la freŝan
aeron kaj sunbrilon.
Unu matenon mi rimarkis ŝtonegaron, foretendantan en la maron. Mi
ankaŭ rimarkis ke la ŝtonegoj plialtiĝis kiel ili malproksimiĝis
de la tero. Ĉe ambaŭ flankoj de la rifo la ondetoj saltis kaj ludis
simile al feliĉaj kreitaĵoj vivaj.
Kia bonega ekzerco estus, mi pensis, transpasi la ŝtonegojn, kaj
sidiĝi sur la plej malproksima pinto. Subite deziro anstataŭis
penson, kaj mi komencis la allogan eksperimenton.
Mi supreniris kaj malsupreniris ŝtonegajn montetojn, kaj trapasis
ŝtonegajn valetojn, ofte je granda malfacilo. Fine, mi trafis mian
celon, kaj sidiĝis triumfe sur la lasta ŝtonego.
La varmo kaj marmuziko kombinis min luli en feliĉan revaĵon.
Kiel longe mi tie sidadis mi ne povas diri. Mi vekiĝis trovi ke la
marfluo estis multege leviĝinta.
"Mia Dio! Ĉu estos eble retrapasi la ŝtonegajn valetojn?" estis
mia unua penso. Je timego mi tuj leviĝis. Unu ekvido preskaŭ
haltigis mian koron. La plej proksima valeto similis riveron, kiun
oni ne povus transpasi krom per naĝado. Malfeliĉe, mi ne estis la
arton lerninta. Sopire mi rigardis la teron, nur esti memorigata
cirkonstancon, kiu alportis novan teruron al mia animo. Antaŭ
nelonge mi preterpasis tiun ĉi saman lokon. La marfluo estis tiam
alta; kaj la ŝtonegoj sur kiuj mi nun staris ne estis videblaj. Kia
malgaja sorto devos do esti la mia, se helpo ne alvenos! Rilate al
tio ĉi lasta mi havis malmulte da espero. Tiu parto de la marbordo
estis dezerta, kaj homoj ĝin vizitis tre malofte.
La ondoj jam alproksimiĝis miajn piedojn. Mi ilin rigardis kun
malvarma tremeto. Antaŭ nelonge ili aperis belaj, sendanĝeraj. Nun
ili ŝajnis alpreni la formojn de sovaĝaj monstroj, kiuj penas min
ekkapti per teruraj blankaj dentoj.
Priskribi la sentojn, la teruraĵojn kiuj min posedis dum la kruela
akvo leviĝis colo post colo ĉirkaŭ mi, ne estas eble. Por tia
tasko la homa lingvo ne estas sufiĉa. En la daŭro de tiu mallonga
periodo mi ŝajnis morti milfoje.
Kiam la akvo atingis mian bruston, tre stranga afero okazis. Miaj
timoj subite foriris; kaj mia animo tute trankviliĝis. Ankoraŭ
mi rigardis la teron; sed mi ne plu atendis helpon, nek eĉ ĝin
deziris.
Baldaŭ nur malfacile mi povis stari. Ĉiu ondo, kiam ĝi
preterpasis, preskaŭ min forportis. Fine, miaj piedoj apartiĝis
de la ŝtonego. Mi aŭdis laŭtan siblan sonon en miaj oreloj, kaj
nenion plu sciis.
Kiam mi vekiĝis mi kuŝis en boato. Apude du fiŝkaptistoj
genufleksis.
Al miaj demandoj ili respondis ke ili vidis mian danĝeran situacion
de la maro, kaj rapidis min savi. Ili alvenis ĵus kiam mi
subakviĝis, tuj min tiris en la boaton, kaj, post multe da flego,
mian konsciecon revenigis.
Tiu ĉi aventuro okazis antaŭ multe da jaroj; sed ĝi lasis tian
profundan impreson sur mia animo ke mi ne povas eĉ nune rigardi la
maron sen tremeto.