La celo de Esperanto--kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi
inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj
aminda Majstro--
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion!
Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la
karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda,
speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de
Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan _Home Life in France_, mi kore
al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto
da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas _io_, kiu estas certe iom
malbongusta (laŭ niaj ideoj):--ofte tiu _io_ estas kaŝita, kaj
kredeble artiste-kaŝita--sed ĝi estas _tie_! Estas tre malfacile
trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate
al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne
devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon'om) por la kuranta
literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj
kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas
antaŭjuĝemaj....
Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ
Franca "John Hodge."[119] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li
ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed
aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj
en la ŝtato.
Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri
ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino
donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio.
Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de
la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili
ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras
realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj,
kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos
la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino
Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli _mal_delikataj, kiel
alie; sed noto reganta[120] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu
delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion.
Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn
esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas--unue,
"une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas
sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "_a plain beauty_,"
kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas
jene--"_it leaves something to be desired_" (io dezirinda mankas).
"Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero,"
diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la
turmentegado de la Markizino de _Brinvilliers_, la mortigo de la
juna _De la Barre_, kaj la ekzekuto de la malbonega _Danton_. Eĉ la
martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj....
Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin
malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel
malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj
aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn
vortojn kiaj _bifteck_ (bifsteko), _rosbif_ (bovaĵo rostita),
_turf_ (torfo), _jockey_ (rajdisto), _macadam_ (makadamo), _cottage_
(dometo), kaj _square_ (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj
Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o'clock"
(teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu
vortoj Francaj!
La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale."
Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas
libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj
najbaroj.
Martyn Westcott.