TRI VERDAJ KORNOJ.

Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.).

Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon,

kaj tie mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj

kuŝas inter la grandaj lagoj kaj Hudson'a Golfo. Mi foriris

de Ottawa, alliginta al aro da pioniroj de la transkontinenta

fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe preter la tiamaj randoj

de civilizacio en la malproksima senlima arbarego. La vetero estis

varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero estas mallonga, ĝi estas

varmega.

Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra

mallarĝa aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu

aleo estis nomata ĉe ni "la linio," kaj ĝi estis la linio de la

projektata fervojo. Ni returnis post kelka laboro sur la linio, al

nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La aero fariĝis pli kaj

pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon, ni treege

soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra

seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento

estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo

(betulo blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas

sukon trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed

ricevis nur malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni

tiel suferadis, unu el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu

dum la pluparto de sia vivado, kutimiĝis vagadi en la arbaregoj

Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta kiel sovaĝulo pri la

naturaj fenomenoj.

Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno,

steloj, musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo

piedpremita, tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies

gvido li marŝas ĉien, laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian

celon.

Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera

stato, kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle

ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj

diris ke ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis

fari "vojeton flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu

reveni al la linio.

Por fari vojeton flamigitan, oni marŝante senŝeligas la arbojn per

oftaj tranĉetoj de hakileto, tiel aperigante striojn de la blanka

subŝela ligno. La blankaj strioj, longaj pli ol decimetro, facile

distingiĝas sur la malpalaj trunkoj, kaj kiam vidataj de kelka

interspaco, prezentas imagan similecon al flamoj, kaj pro tio, oni

diras "arboj flamigitaj." Returnante, oni sin gvidas per la blankaj

signoj, tiamaniere trapasante facile kaj senerare tra la arbaro.

Tian rimedon ni do proponis uzi por ke ni ne perdiĝu, ĉar ni ne

estis ankoraŭ spertaj arbaranoj. Sed la esploristo diris ke tiel

agi ne estis necese. "Post tiam, kiam vi trovos akvon," li diris,

"daŭrign marŝi laŭ tiu sama direkto, kaj vi aliros al la tendaro.

De tie ĉi ĝis la tendaro, la rekta trairo nur estas du mejloj.

Tenadu ĉiam la sunon super la maldekstra ŝultro, kaj vi nepre

trafos la riverbordon."

Tiun ĉi konsilon ni decidis sekvi, ĉar la iro al la tendaro laŭ

la mezurita linio kaj poste laŭ la riverbordo, estis du flankoj de

triangulo, sed la rekta iro estus la tria kaj plejmallonga fianko.

Tial ni du junuloj konfideme eniris la profundan senvojan arbaregon,

kaj post kelka tempo, ni trafis lageton. Sed, ho ve! ĝi estis

kastora lageto. Ĝis tiu tago mi neniam estis trinkinta kastoran

akvon, kaj mi fervore preĝas ke mi neniam regustumu tian abomenan

fluidaĵon. Ne estus eble trinki ĝin escepte se oni duonmortus pro

soifo. Tamen ni trinkis multe, senĉese mallaŭdante la kastorojn kaj

ĉiujn iliajn farojn. La digo estis tute proksima, sed ni ne vidis

la bestojn. Sendube ili estis tie, sed la pekuletoj estis tro ruzaj

por sin montri. Se ni estis vidintaj ilin, ni eble estus estintaj

iom malĝentilaj. Ugh! la akvo ja estis naŭza. Tamen ĝi forpelis

la turmentan soifon, kaj tiam ni daŭrigis la antaŭeniradon,

tenante la sunon super maldekstra ŝultro. Sed malfeliĉe, ni ne

povis ĉiam marŝi rekte. Kelkafoje la tero estis tiel marĉa ke

oni ne povis surpaŝi, kelkafoje la kreskaĵo estis densa kaj

nepenetrebla, sekve ni estis devigataj ĉirkaŭiri, kaj tio nin

iom konfuzis. Nekutimiĝintaj vagi tra senvoja arbaro, ni suferis

iluzion de kurbiro. Rezonante ni bone sciis ke kurbiro ne estis

ebla dum ni tenadis la sunon super maldekstra ŝultro, tamen, spite

bona rezonado, ni ne povis forpeli maltrankvilan sentadon ke ni

eraris kaj marŝis kurbe, anstataŭ rekte al la rivero. Multafoje

ni haltis kaj pripensis. Multafoje ni supreniris monteton por

ĉirkaŭenrigardi, sed ni nur vidis arbojn, arbojn, ĉie, ĉiam,

senfinan etendecon da nekalkuleblajarboj. Nenie estis vidata rivero,

nenie tendaro. Tiamaniere nia progreso fariĝis tiel malrapida

ke multa tempo pasis, kaj la suno alproksimiĝis al sia subiro.

Sekve ni ektimis ke ni baldaŭ perdus nian solan gvidiston. Jam

de kelka tempo ni tenis la sunon iom malantaŭ, anstataŭ super

la maldekstra ŝultro, kalkulante ĝian ŝanĝitan pozicion sur

la ĉielo. Ni sufiĉe komprenis ke ni devis tiel fari. Sed nun ni

renkontis novan kontraŭaĵon. Ni eniris regionon ondolinian. Kiam

ajn ni malsupreniris en valeton, la suno malaperis, kaj poste,

suprenrampinte la kontraŭan altaĵon, ni ĉagrenis sciiĝante ke

ni eraris flanken. Pli kaj pli ni timis ke ni iel trompiĝis kaj

perdiĝis. Fine la suno subiris kaj ni preskaŭ malesperis. Kion nun

fari? Ni tute nesciis. Ni timegis. Dum mi staris tie senmove, mia

kunulo meĥanike kaj sencele suprenrampis altaĵeton kaj tuj kriis

ĝoje, "Bonege! ni estas alvenintaj! hura!" Mi sekvis lin rapide, kaj

vidis viron kiu staris malsupre en valeto. Li estis unu el la junaj

termezuristoj.

"Ni ĝoje vin vidas!" ni ekkriis. "Ni preskaŭ malesperis. Ni

perdiĝis. Kie do estas la tendaro?"

La junulo nin rigardegis kun mirantaj okuloj.

"Kion vi diras?" li respondis.

"Mi ankaŭ perdiĝis. Mi esperis ke vi venis min serĉi. Ni do estas

tri kompatindaj perdituloj!"

"De kie vi venis?" ni demandis.

"De la linio," li diris. "Mi penis trafi la tendaron, sed ne povis.

Mi tute ne scias kie mi estas."

Ni tri staris silente, rigardante konsterne unu la aliajn. Post la

subita ĝoja espero, tia neatendita repuŝo estis tre kruela bato. Ni

jam estis tre lacaj, malsataj, preskaŭ senesperaj, kaj kompreneble

ni havis tre malgrandan deziron por daŭrigi la marŝadon sen la

gvida suno. Sed kion fari? Pasigi la nokton tie, sen manĝaĵo, sen

lito, sen ŝirmilo? Por manĝaĵo, oni vidas kelkafoje perdrikojn,

sed kelkafoje oni ne vidas. Ni ne vidis. Ni povis ekbruligi fajron,

sed eble pluvo falus dum la nokto. Malagrabla antaŭsento! Danĝero?

Ne multe. En tiu regiono de Kanadlando la enlanduloj (Iroquois)

estas amikemaj, kaj ili estus al ni tre bonvenaj gvidantoj. La

bestoj sovaĝaj ne estas tre timindaj, sed la malsato,--la kuloj!

Certe ni ne povas dormi en tiu ĉi valeto. Ni tial multe pripensas

kaj diskutas. Se ni alvokos helpon,--kriegos, ĉiuj kune, eble oni

nin aŭdos? Ni do krias, tri plendaj voĉoj kune, laŭte, laŭtege

krias. Tiam ni aŭskultas. Neniu respondas. Ree, kaj ree, kaj ree

ni kriegas kaj pli atente aŭskultas. Nur la kula zumado mokas nin.

Ni havas poŝpafileton. Ni pafas kaj longe atendas. Nenia responda

eksplodsono. Ni pafas multafoje. Vane, senespere vane. Ni aŭdas nur

la venton en la branĉaro kaj la malbenitajn kulojn. Certe ni multege

forestas de la tendaro! Ni do estas tute perdataj! Ni estas kvazaŭ

en malliberejo, ĉar ni ne povas eliri nesciante laŭ kiu direkto

eliri. Ni devas resti tie ĉi.

La terura senhoma soleco fariĝas subpremega kaj nervpereiga. Ĉu ni

nenion plu povas fari? Ni estas en tre malgranda valeto, kies kruta

flanko havas nur kelkajn metrojn da alto. Dronanto ekprenas pajleron.

Mi diras, "Suprenbaraktu ni sur tiun altaĵeton, kaj tiam, se ni

nenion vidos, ni atendos tie ĝis la serĉontoj nin trovos morgaŭ."

"Estus senutile," respondas unu kunulo, "ĉar se ni estus sufiĉe

proksimaj por vidi la tendaron, oni nin estus aŭdinta."

"Estas vere," diras la alia, "tamen ni provu tiun ĉi solan rimedon.

Post tio, ni ĉesigos vanan penadon."

Lacaj, konfuzaj, apatiaj, ni dolore suprenrampas kaj senespere

ekrigardetas.

Miro! Mirego! Miraklo! Ni preskaŭ timas iajn sorĉojn. Jen la

rivero, jen la tendaro, tute proksimaj, tiel proksimegaj ke se ni,

anstataŭ pafi, estus ĵetintaj la pafileton super la altaĵo, ĝi

estus falinta inter la tendoj, kaj eble sur ian virkapon!

Forgesante lacecon ni kuregas malsupren kriegante frenezege. Kelkaj

homoj demandas kial ni faras malbenitan bruegadon.

"Ni estis perdiĝintaj," ni respondas. "Ĉu vi ne aŭdis nian

kriadon?"

"Ho, jes," ili diras, "ni supozis ke vi kriis unu al alia."

"Ĉu vi ne aŭdis pafadon?"

"Kompreneble, sed ni pensis ke vi pafis al la perdrikoj."

Ni penas klarigi la veron. Ni parolas elokvente pri nia mizera

malespero, sed ili apenaŭ kredas. Tiaj viroj, kiuj de longe loĝadas

en la arbarego, malfacile komprenas ke estas eble perdiĝi apud la

riverbordo kaj eĉ preskaŭ ĉe la tendaro. Ili ne kompatis nin,

sed ridante diris ke ni estis "verdaj kornoj" (greenhorns), esprimo

Amerika kiu signifas "nespertaj nesciuloj." Sed laŭ mia opinio,

ni similiĝis al savatuloj el ŝippereo, aŭ al forkurintoj el

malliberejo. Ni jam estis dankaj, feliĉaj, trankvilaj, sed iom pli

malfrue ni estis ankoraŭ pli kontentaj, ĉar--kredu al mi, kara

epikurista leganto--oni ja avide, apetite vespermanĝas en la vasta

Kanada arbaro.

La prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza informas nin, ke

la membroj de la nomita grupo kunvenas ĉiumerkrede, je la naŭa

vespere en "_Café de la Rotonde_," 36bis, Boulevard Haussmann, kaj

ĉiuvendrede, je la deka vespere, en "_Café Soufflet_," 25, Boulevard

St. Michel, en rizervitaj salonoj.

Nur Esperanto estas uzata en tiuj kunvenoj, kaj la fremdaj

geesperantistoj ĉiam estas akceptataj kiel eble plej afable.

The Esperantist, Complete · 第 908 / 1137 题