Rakonto de Frédéric Soulié.--Esperantigis A. Motteau.
Oni diras ke, foje, en vespero kiam torente pluvo falis, maljunulino,
kiun ŝiaj najbaroj pensis esti sorĉistino, kaj kiu loĝis en
malriĉa terdometo meze de la arbaro S-ta Germano, aŭdis frapadon
ĉe la pordo: ŝi ĝin malfermis, kaj ekvidis rajdanton kiu petis
por gastiĝo. Ŝi kondukis lian ĉevalon en garbejon kaj envenigis
lin kun ŝi. Per lumo de fumiĝa lampo ŝi juĝis ke li estis juna
nobelo: la figuro elmontris junecon, la vestaĵo nobelecon. La
maljunulino ekbruligis fajron, kaj demandis "Ĉu la sinjoro deziras
ion por manĝi?" Deksesjara apetito, tute kiel samaĝa koro, estas
tre avida kaj ne tro elektema: tial, la junulo akceptis porcion da
fromaĝo kaj pano, eltiritan de pankesto, el kiu konsistis la tuta
provizo de la maljunulino. "Mi havas nenion krom tion," diris ŝi al
la juna nobelo, "dekona, reĝa, sala, helpa, kaj ceteraj impostoj
nur tion lasas al mi por prezenti al malriĉaj vojirantoj;--plue, la
ĉirkaŭaj malĝentiluloj diras ke mi estas sorĉistino dediĉita al
la diablo, kaj tute konscience kaj senpune ŝtelas la produktaĵon de
mia kampo."
"Pardi," diris la juna nobelo, "se mi iam fariĝos reĝo de Francujo,
mi neniigos impostojn kaj edukigos la popolon."
"Dio vin aŭdu!" respondis la maljunulino.
La junulo alproksimiĝis la tablon por manĝi, sed tuj alia frapo al
pordo haltigis lin. La maljunulino malfermis la pordon kaj ankoraŭ
ŝi vidis rajdanton akvumitan je pluvego, kaj li simile petis por
gastiĝo. Ŝi konsentis ricevi lin, kaj kiam li envenis, li estis,
kiel la unua, junulo kaj nobelo.
"Ĉu estas vi, Henriko?" diris unu.
"Jes, Henriko," respondis la alia.
Ĉiu el ili nomiĝis Henriko. La maljunulino sciiĝis, je ilia
interparolado, ke ili partoprenis en multenombra ĉasanaro, kondukita
de Reĝo Karlo IXa, kies anojn ĵus disigis la pluvega fulmotondro.
"Ĉu, maljunulino," diris la dua, "vi ne havas ion ajn, krom tion,
por doni al mi?"
"Nenion," ŝi respondis.
"Ni do devos kunpartigi."
Ĉe tio, la unua Henriko malplezure grimacis; sed rigardinte la
decidan okulon kaj la muskolan belkreskon de la dua Henriko, li diris
ĉagrene: "Kunpartigu ni do."
La jena pripenso, kvankam ĝin li ne esprimis, estis komprenita post
tiuj vortoj: "Kunpartigu ni (pro timo ke li prenus la tuton)."
Sekve, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia, kaj la unua jam pretiĝis
ektranĉi la panon per ponardo, kiam subite trian frapon oni aŭdis
ĉe la pordo. Stranga renkonto! alia junulo, alia nobelo, alia
Henriko aperis. Tre mire la maljunulino ilin rigardis. La unua
atencis kaŝi la fromaĝon kaj panon, sed la dua ilin remetis sur la
tablon, kun lia glavo apude. La tria Henriko ridetis, dirante: "Se
vi ne volos doni al mi iom el via noktomanĝo, mi povos atendi: mi
posedas fortikan stomakon." "La noktomanĝo," diris la unua Henriko,
"rajte apartenas al la unua veninto."
"La noktomanĝo," diris la dua, "apartenos al tiu, kiu plej brave
povos ĝin gardi." La tria Henriko kolere ekruĝiĝis, fiere dirante:
"Eble ĝi apartenos al tiu, kiu plej brave ĝin kaptos."
Apenaŭ li estis dirinta tiujn vortojn, kiam la unua Henriko eltiris
sian ponardon, kaj la du aliaj siajn glavojn. Ĵus kiam ili pretiĝis
por batiĝo, kvara junulo, kvara nobelo, kvara Henriko estis
enkondukita. Vidante glavojn eltiritajn, li sian eltiris, sin lokis
apud la malplej forta, kaj tuj atakis sendistinge.
La maljunulino sin kaŝis timigitan, kaj la glavoj frapis, rompegante
ĉion, kion ili renkontis. La lampo falis, estingiĝis, kaj ĉiu el
ili daŭrigis frapi en la mallumo. Dum kelka tempo, la bruo de la
glavoj daŭris, kaj grade malpliiĝis, kaj fine ĉesis.
Tiam la maljunulino riskiĝis eliri de ŝia kaŝejo, relumigis la
lampon kaj ekvidis la kvar junulojn sur planko streĉitajn: ĉiu el
ili estis vundita. Ŝi ekzamenis ilin: laciĝo pli ol sangperdo ilin
faligis. Ili sin levis unu post alia, kaj hontintaj je tio, kion ili
ĵus faris, ili ridetante interdiris: "Nu! ni noktomanĝu konsenteme
kaj pace."
Sed kiam li serĉadis por trovi la manĝado, ĝi tiam estis premegita
sub piedoj, kaj malpurigita per sango kaj koto. Kvankam mizera
manĝaĵo, ili bedaŭris ĝian detruiĝon. Aliflanke la malriĉa
ĉambreto estis ruinigita, kaj la maljunulino sidis en angulo
rigardante per sovaĝaj okuloj la kvar junulojn. "Kial ci rigardas
nin tiamaniere?" diris la unua Henriko, kiu sentis sin malkvietigi
sub tia rigardo. "Mi rigardas viajn sortojn skribitajn sur viaj
fruntoj," respondis la maljunulino.
La dua Henriko severe ordonis ke ŝi tuj diru, la du aliaj ridante
petis ke ŝi klarigu sian diron.
La maljunulino diris: "Kiel vi kune ĉeestas en tiu ĉi dometo,
vi kvarope havos saman sorton. Kiel vi premegis kaj makulis, per
piedoj kaj koto, panon kiun mi gastame oferis al vi, tiel vi premegos
kaj makulos povon, en kiu vi amike povus partopreni. Kiel vi ĵus
ruinigis tiun malriĉan dometon, tiel vi malriĉigos kaj ĉagrenegos
Francujon. Kiel vi kvarope estis vunditaj en la mallumo, tiel vi
kvarope pereos per perfidaĵo kaj mortigo!"
La kvar junaj nobeloj apenaŭ povis sin deteni moki la antaŭdirojn
de la maljunulino.
La kvar Henrikoj fariĝis ĉefaj personoj en la Ligo: du estis li
gestroj, du kontraŭbatalantoj de la Ligo.
Henriko de Condé, kiun lia edzino venenis en St.-Jean-d'Angély;
Henriko de Guise, mortigita en Blois, de la Kvardekvinuloj;
Henriko de Valois (Henriko IIIa), mortigita en St. Cloud, de Jacques
Clément;
Henriko de Bourbon (Henriko IVa), mortigita en Parizo, de Ravaillac.
ORIENTAJ NOTOJ, de 10532.
Mia deĵoro okazis en Hindujo kaj Birmanujo: kaj, kvankam tie mi tre
kontente ĝuis vivadon dum mia pli junaj tagoj, kiam mi povis toleri
la varmegecon, kaj ĝui la ĉason libertempan, mi certe estas tre
ĝoja fine reveni hejmen, forta kaj sana. Tiu ĉi, mi kredas, estas
ja la sento de ĉiuj, kiuj restadis multe da jaroj eksterlande. Vere,
ne estas ia loko simila al nia hejmo; kaj neniu pruvas la senton krom
tiuj loĝantaj malproksime de sia patrujo.
Certe, kelkaj homoj, pro iaj hejmaj kaŭzoj, elektas loĝi en sia
memalprenita lando: sed, ĉe la plimulto, la patrujamo estas tro
forta por esti neigata.
Plue, cirkonstancoj Hindaj estas multe ŝanĝitaj dum la pasintaj
tridek jaroj: estas unu el la sekvoj de Angla okupo; kaj la
bedaŭrindaj ideoj pri malŝparo kaj lukso igas la landon ĉiujare
pli multekostan por vivado. La kosto de luprezo, geservistoj,
ĉevaloj, kaj nutraĵoj plimultiĝis rapide, kaj nune duobliĝas,
rilate al la tempo kiam Hindujo estis vera paradizo por malriĉaj
suboficiroj, kaj junaj negocistoj.
Sociale, ankaŭ, la lando estas malpli vivebla, kaj pro tiu ĉi
kaŭzo:--Antaŭ generacio, la vojaĝo al "Calcutta" okupis tridek
kvin tagojn, kaj iafoje pli; sed, nune, oni povas atingi "Bombay"
la dekunuan tagon post foriro de "Charing Cross," dank' al rapidaj
vagonaroj kaj vaporŝipoj.
Sekvas, ke homoj, anstataŭ loĝiĝi hejme, nur _ekzistas_ kvazaŭ en
purgatorio pro siaj kulpoj, havante inteligentecon, sed ne havante
riĉecon. Kompreneble, plua kaŭzo estas la malplikariĝo je la
arĝentvaloro, kaj sekve la malpliiĝinta aĉetpovo de la "rupee";
eĉ supozante ke la nuna artefiksita rilata proporcio, nome R15 =
£1, estos konstanta, la diferenco inter R15 = £1, kaj la antaŭa
proporcio da R10 = £1, estas gravega. Aliediri, postulas R1,500 por
ricevi £100, anstataŭ nur R1,000.
Tial, oni malpli da mono elspezas je socialaj amuzaĵoj por tiom pli
elspezi hejmen. Tre saĝe, sendube; tamen, la efekto ĉe sociala
vivado en nuna Hindujo estas efektive sentebla.
Ni ĉiuj ja fariĝas pli kaj pli memcentrigitaj jare, kaj pli
sentemaj pri niaj personaj aferoj kaj komfortoj, ol nia devo rilate
al niaj najbaroj, kaj al nia patrujo.
Eble, estus dece akcepti lecionon de nuna Japanujo. Kelkaj jaroj
estas pasintaj de la tempo kiam mi vizitis Japanujon por resaniĝi:
tamen, mi ĉiam rememoros la belecon de la pejzaĝo, kaj plie,
ĝentilecon de la popolo.
Forirante de "Rangoon" la ĉefurbo de Birmanujo, ni pasis tra
"Penang," "Singapore," "Saigon" (en Franca "Cochin-Chine"),
"Hong-Kong," kaj "Shanghai": ni ultime alvenis al "Kobe" (en la
"Inland-Sea" de Japanujo) la unuan de Novembro. Birmanujo
produktas tre grandajn provizojn da rizo, "Teak"[118] (malmolega
ligno), oleo minerala, k.t.p. La tektonaj arboj estas tranĉataj
malproksime el arbaroj; lasataj kie ili kuŝas dum tri jaroj por
sekiĝi ĝis floseblaj; tiam tirataj per instruitaj elefantoj ĝis
riveroj; stampataj je la bienulaj signoj; flosigitaj sur riveroj al
impost-stacioj apud havenoj; kolektataj laŭ tiuj signoj por vendi:
mandatoj estas eldonataj, sur kiuj Bankieroj pruntedonos monon.
La elefanta inteligenteco estas tre interesa: ili povas altlevi
ŝtipojn de pezo da 2,500 funtoj per la rostro: ili scias aranĝi
ŝtipojn laŭ buŝaj ordenoj sur tero horizontale, kaj vertikale,
uzante rostron, frunton, kaj sian pezegon kaj fortecon kun mirinda
inteligenteco; ili ankaŭ scias akurate kie trovi ĝustan balancon,
kaj kiamaniere eviti barojn.
La ŝtelo de bestoj tiel grandegaj kiel elefantoj eble ne ŝajnas
facila: tamen, tio iafoje okazas, kaj la sekva ĉaso estas ofte
ekscitanta kaj eĉ danĝera.