De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy.
Atentu, se sciiĝus vi pri Angla la virec';
Mi kantas kion faris ĝi en fama l' estintec';
Ŝiparo vane kontraŭ ĝi alportis, sur marflu',
Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj'.
Jen estis dolĉa tagfiniĝ' en suna la somer',
Ŝip' Angla flugis al haven' de la Devon'a ter';
Tagiĝe jam ekvidis ĝi, sur la Aŭrinja mar',
Grandegajn nigrajn ŝipojn el Hispana la ŝipar';
Ĝi ilin ekevitis ĉe la frua sunleviĝ',
Sed poste, ĝis la tagomez' daŭradis la ĉasiĝ'.
Tuj ĉia urba pafileg' metiĝis sub gvardi',
Ekflamis tuj signalofajr' de l' alta bateri';
Forflugis multaj fiŝbarketoj serĉi pri l' afer',
Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier'.
L' urbestro, griza maljunul', almarŝas en mezur',
Kun halebardanaro, kaj batado de tambur';
Ĉar en la plac' la hejmgardistoj jam kolektis sin,
Starigi tie, laŭ komand', standardon de l' reĝin';
Fiere sonas la trompet', kaj dancas sonoril',
Dum malfaldiĝas per la vent', la reĝa blazonil';
Leon' herolda de la mar', antikva kun kroneg',
Liliojn, jen, trabatas ĝi per forta piedeg'.
Tiele alpaŝadis ĝi, ĉe l' kamp' de Pikardi',
Al agloŝild' Cezara, al plumar' de Bohemi';
Tiele elrigardis kiam, apud Aĝinkort',
La ĝin ĉasantajn princojn ĝi oferis al la mort'.
Salutu flagon, knab'! Alĵetu florojn, ho knabin'!
Ektondru pafilegoj, inde reverenci ĝin!
Ho suno, allumigu ĝin, per tuta brilo via!
La glora "Ĉiamsama," la standard' fiera nia!
En vent' vespera svingas sin la peza riĉa flag',
Ekbrilas ĝia oro en la lasta lum' de l' tag';
Kuŝiĝas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia
Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia.
De Ediŝtono ĝis Bervik', Linreĝa ĝis Milford',
Okupe estis, kvazaŭ tag', en tuta l' Angla bord';
Jen la signaloflam', de l' orient' ĝis okcident',
Sur Mont' Miĥala brulas, kaj sur Kap' de l' Orient'.
Hispanoj, do, ekvidas nun sur ĉia promontor',
Fajreron briletantan kiel pint' de viva or'.
Fiŝist' boaton lasis sur la ondoj de Tamar',
Ministoj alvenadis el Mendip'a kavernar';
Signal' vidiĝis trans arbar', kaj trans herbejo, ĉe
Paŝtistoj de Stonhenĝo, kaj ĉasistoj de Bolej';
La tutan nokton en Bristol' batadis sonoril',
Tricent rajdantoj venis, kun ĉevaloj kaj armil'.
Gardostarant' ĉe Blankdomeg' ekvidis tra l' mallum',
Super monteto de Riĉmond', iom da ruĝa fum';
Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg',
Tuj, eksaltante je koler', vekiĝis reĝurbeg';
Tuj reciproke flamas fajr' sur urbpordego ĉia,
Tuj sonoril' al viglo vokas per ordono ĝia;
La bateri' de l' Tur' tondrigas veton de batal',
Milo da ŝipoj sur la Temz' aplaŭdas al signal';
El ĉia part' audiĝas nun pieda peza bat',
Je flagoj kaj pikstangoj tuj pleniĝas ĉia strat';
Kaj pli kreskadis nun la flam', pli laŭta estis bru',
Dum el proksima kamp' plimultiĝadis homoflu';
Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok',
Al multa Kent'a estro en antikva hejmolok';
Kaj suden rajdis kurier' trans Temz'a dolĉa bord',
Kaj de Hamsted'a erikej' galopis al la nord';
Kaj for, je l' tuta nokt', sen paŭz' daŭradis la kurad',
De mont' al mont', de tur' al tur', senĉesa eksaltad';
Ĝis staris la standardo sur la Pik'a kruta front',
Kaj ĝis vulkane brulis ĉia alta Kimra mont';
Ĝis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern',
Ĝis la Wrekin' ekŝajnis nur sangruĝa nubostern';
Ĝis kreskis brilo sur l' Eli'a sankta konstruaĵ',
Kaj ĉia urbo armis sin en larĝa l' ebenaĵ';
Al Linko rapidiĝis de Belvero la signal',
Kaj Linko tuj forsendis ĝin trans Trent'a vasta val';
Ĝis ĉe Skidaw' vidiĝis fajr' sur Lank'a la kastel',
Kaj ruĝo sur Skidaw' ekvekis burĝojn de Karlel'.