ERMITO PRESKAŬ MODERNA.

Originale verkita de E.W.

Mi vizitis onklon kiu loĝis sur monteto apud kies piedo kuŝas la

marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima

_Libera preĝejo_. Li nin sciigis ke li ĵus venis de interparolado

kun viro la plej spirita el ĉiuj liaj konatoj, la ermito de Navity.

Mia onklo tiun ĉi ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, S-ro

Stuart diris ke estis solulo kiu antaŭ dekkvin jaroj venis al stepo

dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da

malsanuloj mirakle kuraciĝis. Tie li vivadis sola, manĝante nur la

kreskaĵojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere

kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ĉiun

dimanĉon li venis al la preĝejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia

budo, religie kantis kaj atente aŭskultis la Diservon. Ĉiam li

metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) arĝentan moneron,

sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis

per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj

el tiuj ĉi, bonkoraj kaj kompataj penis konatiĝi kun viro tiel

stranga, tiel sola. Dum preskaŭ dekdu jaroj la Cromarty anoj pli

malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda

juĝo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek naŭan centjaron

sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo

treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li

multe ŝanĝiĝis.

Kelkaj bovinoj mortis, multaj ĉevaloj lamiĝis, iuj riveretoj

sekiĝis kaj preteririnte lian loĝejon oni vidis fumon supreniri el

lia tegmento, oni aŭdis strangajn voĉojn kunparoladi. Tro certe

estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj eĉ diris ke peko mortiga

estus permesi al sorĉisto pli longan vivadon en lando Kristana.

La afero fariĝis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin

intermeti. Li iris ĉe la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta

pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li

tie longatempe restis, ĉar li rigardis la malfeliĉulon kiel ŝafo

el sia zorgitaro. Tiun ĉi tagon li tuj invitiĝis eniri kaj vidis

du fratojn. Robbie la nove alveninto kuŝas sur la tero febrofrapita

kaj silenta. S-ro Stuart aŭdis ilian simplan historion. La

ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante

atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ĉiu

monate ricevas ĉe la ĉefurbo de la apuda graflando. Robbie estis

plektisto ĝis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino

lin malsaĝigis. Li estas neniam danĝera nur simpla kaj ĉiam

melankolia. La pastro kaj la ermito fariĝis preskaŭ amikoj, sed

ilia interrilato estas severe limigita al interŝanĝo de libroj kaj

al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ĉe la fratoj.

Aŭdinte tiun ĉi rakonton mi multe deziris konatiĝi kun viro tiel

aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskaŭ tute sin rifuzis

fajron kaj aĉetis nur librojn. S-ro Stuart diris ke estas neeble

ke mi lin vidos ekster la preĝejo, ĉar vidante virinon alvenante

ĉe li, rapide li forkuros.

Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankoraŭ postvivis la sensencan

ambicion venki malfacilaĵojn kaj kontraŭadon. Mi decidis viziti

la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min

kondukis al stepo ĉe Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur

tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu

aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidiĝis li aldonis

"al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie

marŝis antaŭ ni ĝis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis,

dirante "Kolonelo, ĉu la nobla fraŭlino volas teni mian manon?

La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la

lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marŝi

manenmano kun ermito; baldaŭ ĝis al kubuto mia brako rigidiĝis per

la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris,

li diris "Kolonelo, la fraŭlino ŝajnas tre laca, eble estus bone

ke ŝi sin ripozus ĉe mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto

da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de branĉetoj, torfo

kaj eriko. Ĝi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la

muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de

la fumo. Anstataŭ tablo staris sur kvar ŝtonoj granda kesto, du

skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de

torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn.

Kun li aŭ plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris

siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis

Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita"

de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj ĉirkaŭe

dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tuŝis siajn librojn

kvazaŭ kun adorado. Poste li montris al ni la kreskaĵojn en sia

ĝardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj ĝin donis

al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia

onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon

per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj

S-to Antonio) neproviza je ruĝvarmega prenilo, provis favorigi la

Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne ŝi kiu unue volis scii

kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu

diris ke vane li mem penis eltrovi la kaŭzon sed li certege kredas

ke ĝi ne estas malbona nek malhonora. Post du aŭ tri semajnoj ni

promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de

tiuj ĉi, ĉevaleton kiu ne plu estas sufiĉe granda por porti liajn

plenaĝajn filojn. Malbonŝance la besto estis longatempe senlabora

kaj fariĝis tro petola; ĝi forĵetis unu knabon, kuŝiĝis sub

la duan, ruliĝis sur la tero, kaj kiam oni ĝin devigis stari ĝi

piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do

necese ĝin venki se oni iam farus uzon el ĝin. Mia onklo estanta

tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto

forlasi ŝiajn gastinojn mi havis la plezuran aferon.

Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la

selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston

ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies

piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial

mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur

la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis

la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi

disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn

sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi

ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris

duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la

selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage

vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro

kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo

tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke

ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen

vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile

trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe

miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian

dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj

kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj

montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis

sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon.

Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas

necese ke vi min akompanu."

"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis

voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn

kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel

strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen

estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan

fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas

nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne

legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en

fratino?"

Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla

lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj

prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el

ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon

al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ

Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento

kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis

plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj

kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona

knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili

fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos,

libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter

iliaj parencoj vivon paradizan.

La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon

sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe

antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj

vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el

riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege

riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj.

El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute

teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato

kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn

malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj

de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el

liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin

diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron

svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el

lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi

mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi

iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino,

lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio.

Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia

frato.

Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li

respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis

pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne

kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos

pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano

dekstra de Dio--tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi

scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela."

"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."

"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante.

Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris

sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni--nun

mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi

pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato

mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin

amis, eterne. Li vin amos."

Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ,

fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?"

P.S.--Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis

perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian

historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis.

The Esperantist, Complete · 第 901 / 1137 题