ĈAPITRO II.

Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri

malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem.

Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antaŭ kelkaj

jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan

pension kaj proksimume centlivrojn ĉiujare, loĝis en Brighton,

por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun

plenkreska, kaj la alia ĉe lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj

sola frato, Karlos, de kiu mi ĵus disiĝis ĉe la stacidomo, estis,

antaŭ ne longe, tininta aranĝi siajn vespermanĝojn[117] ĉe la

_Inner Temple_ (leĝa kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al

elokventeca gloro!

Pri mi mem, ĝi estu mallonge dirita, ke mi estis, antaŭ kelkaj

monatoj, preninta mian B.A. gradon ĉe Cambridge. Unue mi estis

difinita por la leĝoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita

de mia patro, kontraŭkuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi

malfacile ricevis ŝian konsenton ŝanĝi la robon por la glavo.

Pro tiu ĉi celo, mi iris Londonon por prezenti min antaŭ komitato

de eminentaj militkuracistoj ĉe Whitehall. Fiera pri miaj atletaj

faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj

eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne

estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, ĉar mi remis en

la boato kiu estis "ĉefo de la rivero" lastan Majon ĉe Cambridge,

kaj ankaŭ, ĉe Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn.

Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan

ekzamenon, ĉar atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj

membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstataŭ supraĵa ekzameno, kiun

mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi,

salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi

devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj,

kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis

zorgege ekzamenata, ĝis kiam mi ekpensis, ke mi estas ĉevalo

vendota sub la serĉaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis

certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo.

Lasante _Whitehall_, mia militfervoro estis neniel estingata; ĉar

mi tuj tutĝoje marŝis al la _Temple_ (leĝkolegio); allogis mian

fraton de lia _Coke upon Littleton_ (leĝlibro), por ke li venu

kun mi aĉeti turn-pafileton. Aĉetinte tiun ĉi, mi ordonis al la

armilfaristo ke li sendu ĝin al la _Grosvenor Hotelo_, adresita al

Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa

por veni kun mi al mia tajloro, ni disiĝis, li promesante, ke li

vespermanĝos kun mi en la hotelo je la sepa.

Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidiĝis ĉe tablo en la

manĝoĉambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post

kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la ĉambro, kaj cetere,

demandis ĉu li povas unuiĝi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li

sidiĝis ĉe nia tablo.

Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj

karaktero en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Evidente li estis homo

kiu estis multege vojaĝinta, kaj ne estis forgesinta tion, kion

li vidis. Tio ĉi, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li

rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe

ĝojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojaĝontaj al Brighton en sama

vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambaŭ rapide forveturantaj po

kvindek mejloj la horon al nia celo.

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 898 / 1137 题