MONATO POST MONATO.

La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian

unuan duon-jar-kunvenon ĉe Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E.,

V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis.

Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam

klariĝis aliloke, oni alvenis al la ĉefa devo de la kunsido--la

konfirmo de la proponita regularo.

Tiu ĉi regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti

pripensinta ĉiajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj,

ili konfirmiĝis, kaj ĉiuj kiuj volas ilin legi, povas aĉeti ilin

ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C.

Estas nia espero ke ĉiuj varmaj aprobantoj fariĝos Fratruloj de

tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni

eltrovis, ke estus necese konstati ĉion, kion oni faris pri, pro,

per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj

ankaŭ devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufiĉe

respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla

membro, tamen ne malpli fervora pro tio!

Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon,

k.t.p., al ĉiuj personoj, kiuj proponas aniĝi estonte, alie, se ni

ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos

nek tempon, nek volon, tralegi la ĉion, kaj, sekve, neniam sendos la

kotizaĵon!

Inter la novaj eldonaĵoj ricevitaj dum Junio estis tre originala

verketo, "Une heure d'Esperanto," verkita de la energia pro-blindula

propagandisto Profesoro Cart. Ĝi estas diologo per la Franca

lingvo, ĝis la alveno de "L'Etrangère," kiu parolas Esperante.

Franc-legantaj Esperantistoj saĝe sendos 50c. al 33, rue Lacépède,

Paris, por ricevi ĝin.

S-ro Motteau nun pretigas tradukon de _Ŝi kliniĝas por Venki_,

dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi ĝin antaŭ la Kongreso.

Ĝi estas samkosta kun la _La Ventego_, kies unua Arta Eldono

elĉerpiĝis. Oni do povas nune aĉeti la art-tukan eldonon, kun

ilustraĵoj, je kosto 2f. 60c., afrankite.

D-ro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj

ŝatajaj rakontoj sur niaj paĝoj, verkis tradukon de la _Kristnaska

Kanto_, de Dickens. Ĝi estas eldonota, kaj estos valora aldono al

nia Internacia Biblioteko.

Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian

unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ĉe St. Bride's Institute,

Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ĉi

unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstataŭ la kutiman

3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenaŭ de la

Londonaj anoj) povos presiĝi antaŭ la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj

deziras ekzameniĝi, povas ricevi ĉiajn sciigojn de la B.E.A., 13,

Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de

la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antaŭ Julio 5.

The Esperantist, Complete · 第 894 / 1137 题