(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").
Tradukita A. Vuillaume (Stenay).
_Materialo._
Tri ovoj.
Sama pezo da sukero.
Sama pezo da tritika faruno.
Sama pezo da freŝa butero.
Da lakto sufiĉa kvanto.
_Metodo._
Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton
aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu
iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo.
Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu
kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero
alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj
kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu
ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.
Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam
ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni
povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin
en ladan keston.