MODERNA ERMITO.

Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la

Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la

fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan

semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna

ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da

ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al

mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie

unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du

aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da

muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro.

Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu

el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj

delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi

konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo

alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun

siaj okuloj rigardantaj la teron.

Kio estas tio, mi demandis?

Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?

La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li

ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun

li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia

dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre

malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ

iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon

kaj likvorojn.

Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke

la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo

aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la

meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en

ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li

estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin

forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj

loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma

lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj

havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen

ĉapelo.

Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias

kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da

vivado.

Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion

aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la

urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ

ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras

marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas

iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj

kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn,

pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas

tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.

De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj

diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange,

ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj,

troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj

ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre

strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj

samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro

malpacoj kaj ungogrataĵoj.

The Esperantist, Complete · 第 854 / 1137 题