De Victor Hugo, tradukita de C. Guersent (Rouen).
Kune kun siaj infanoj, kiam Kaino, la haroj malordigitaj, la vizaĝo
oliv-verdigita, tra la blovanta ventego forkuris malproksime de
Jehovo kiam vesperiĝis, li malĝoje alvenis ĉe la malsupron de
monto en vasta kamparo. Lia edzino lacigata, liaj senspiraj filoj
petis de li: "Ni kuŝiĝu teren kaj dormu."
Kaino, ne dormante, sonĝis malsupre de la monto. Levinte la kapon en
la ĉiela funebra arkaĵo li vidis Okulon grande malfermatan, kiu,
en la mallumo, fikse rigardis lin. "Mi estas tro proksime," li diris
tremante.
Li vekis siajn dormantajn filojn, sian lacigitan edzinon, kaj ree
forkuris malĝoje tra la mondon. Tridek tagojn kaj noktojn li
vagadis. Li marŝis muta, pala kaj tremanta je la plej malgranda
brueto, ne rigardante malantaŭ si, ne ripozante, ne dormante.
Fine li alvenis ĉe la marbordoj de lando nomata Assuro.
"Ni haltu tie," li diris, "ĉar tiu loko estas sendanĝera. Tie estas
la fino de la mondo."
Kiam li sidiĝis, li vidis ankoraŭ Okulon lin rigardantan ĉe la
horizonto.
Tiam li skuiĝis de forta tremo:
"Ŝirmu min!" li ĝemis, kaj, la fingro sur la buŝo, liaj infanoj
rigardis lin sovaĝe tremantan.
Kaino diris al Ĵabelo, patro de la vagantuloj de la vasta dezerto,
kiuj loĝas sub vastaj tendoj: "Etendu tiuflanke la tol-tendon."
Oni etendis la tolan mureton.
Kiam oni starigis ĝin per plombaj najloj: "Ĉu vi nenion plu vidas?"
diris Tsillao, lia blonda nepino, dolĉa kiel matenruĝo; kaj Kaino
respondis:
"Okulon mi ankoraŭ vidas."
Ĵubalo, patro de tiuj, kiuj trapasas la vilaĝojn ludante per
trumpetoj kaj frapante tamburojn ekkriis: "Mi konstruos barilegon."
Li altigis bronzan muregon, kiu ŝirmis Kainon. Sed tiu ĉi ankoraŭ
ĝemis: "Tiu ĉi Okulo ĉiam rigardadas min."
Enoĥo diris: "Ni faru zonon de turoj tiel teruran, ke nenio povu
alproksimiĝi. Ni faru fortikaĵon, kaj ni ĝin tute fermu."
Tiam Tubalkaino, la forgistestro, konstruis grandegan kaj superhoman
urbon. Dum li laboris, liaj fratoj forpelis la Enosidojn, kaj la
Sethidojn, kaj oni boris la okulojn de la preterpasantoj.
Vespere oni pafarkis al la steloj. La granito anstataŭis la
tol-tendon; oni kunligis ĉiujn ŝtonojn per feraj ligiloj.
Infera ŝajnis la urbo. La ombro de la turoj noktigis la kamparon, la
muregoj estis dikaj same kiel montoj, kaj oni skribis sur la pordo:
"Estas tute malpermesate al Dio tien ĉi eniri!"
Kiam ili finis muregi, oni ŝirmis la avon en ŝtonturo, sed li
restis funebra kaj okulfiksata.
"Ho, Avo mia! Ĉu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj
Kaino ree ĝemis: "Ne, ĉiam ĝi estas tie."
Tiam li diris: "Mi volas loĝi sub la tero, kiel homo tute sola en
sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos."