DAVDO DHU.

Ferakonto originale verkita de E.W.

Seka printempo sekvata de somero varmega faris neŝipireblaj eĉ

la plej grandajn riverojn, tial ke la Sisnaĥoj reiris Orientan

Britujon, forlasante la belegajn regionojn, kiujn ili ruinigis.

Iom post iom revenis en siajn hejmojn la mizeraj kamparanoj, sola

restaĵo el multaj centoj da feliĉaj kaj diligentaj homoj.

El tiuj ĉi preskaŭ ĉiuj mortis batalante pro la patrujo, aŭ,

perdinte esperon, serĉis alilande la liberecon, kiun ili ne plu

povis defendi ĉe si.

Sed, inter la malfortuloj, la virinoj kaj infanoj kiuj plorante

revidis siajn senhomajn vilaĝojn, troviĝis almenaŭ unu heroo.

Davdo Dhu, tiel nomata pro la nigreco de liaj haroj kaj okuloj, estis

farinta miregindaĵojn de boneco, pacienco kaj saĝeco dum tiu ĉi

melankolia reven-tempo.

Unue li sole esploris la landon por scii ĉu la malamikoj ja forlasis

la scenejon siaj kruelegoj. Tion eltrovinte, li multe komfortis

kaj kuraĝigis la revenantojn kaj laboradis tage kaj nokte al la

rekonstruo de ter-mura protekto kontraŭ luparoj, kiujn la odoro de

neenterigitaj homoj kaj bestoj allogis el la montoj kaj arbaroj.

Neniam li dormis sub tegmento ĝis ĉiu alia kapo kuŝis en hejmo

sia.

La vilaĝanoj lin amis kaj respektegis, vidante en li iom da

superhoma, ili volonte estus elektintaj lin sia princo, sed li

insiste rifuzis altiĝi super siaj kunuloj. Li volis nur ilin servi.

Estante orfo, oni urĝis lin edziĝi, sed tion ankaŭ li rifuzis,

sciante ke multe da junuloj bezonis pli ol li vivadon feliĉan.

Pro la rabadoj kaj detruo faritaj de la lupoj oni revivigis antikvan

leĝon, kiu permesis al neniu edziĝi antaŭ mortigi difinitan

nombron da lupoj.

Davdo helpis ĉiujn fraŭlojn ĉasi, kaj alporti ilian takson de

kapoj kaj feloj, ĝis kiam ĉiuj, kiuj ĝin deziris, fariĝis

fianĉoj aŭ edzoj.

La plej bela fraŭlino el ĉiuj estis rifuzinta multajn proponojn.

Oni diris ke ŝi rezervas sin por la heroo. Ŝi estis sprita, lerta

kaj ĉarma. Kiam do Davdo pripensis la amon, nature li enamiĝis en

ŝi, kaj ŝi konfesis al li longe kaŝatan amon.

Ĉiuhore li revis pri Sisilo, sed li estis serioza, kaj tute

ne parolema, tiel ke neniu sciis lian senliman amon pro la

fianĉino--eble ŝi mem eĉ ne sciis ĝin.

Avide dezirante akiri kiel eble plej baldaŭ sian impoŝton da feloj,

Davdo ĉasis preskaŭ ĉiun duan tagon, kun neŝanĝa sukceso, sed,

enfine, la bonŝanco mankis al li.

Ĉasata de luparo li provis salti trans larĝa profundaĵo, sed li

falis, glitadis kaj nekonsciiĝis.

Kiam li iom reviviĝis, li sin sentis subtenata de molaj brakoj.

Konfuze li demandis: "Kie mi estas? Kies brakoj tenas min?"

Voĉo dolĉega murmuris: "Vi restas sur la brusto kiu vin nutris dum

via infaneco, vin ĉirkaŭas la brakoj kiuj tiam vin portis."

Kiam Davdo refortikiĝis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj

sincere, ke li kuraĝis ŝin demandi por ke ŝi lin elŝtelis de liaj

gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstataŭ li.

Ŝi klare kaj afable respondis: "Al ni feinoj ja estas permesite

edziniĝi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela,

la feino ricevas senmortan animon. Ŝi povas elekti aŭ morti kun

li, aŭ longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna

reunuigo. Fea edziĝo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla

ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por

perfidulo devas necese penton fari per disŝiro de ĉiu ligo kiu ŝin

memorigos de li.

Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj ĉar mi konis la bonecon

de viaj gepatroj, mi anstataŭis al ili mian trezoron, kaj ŝtelis

vin. Mi tion lastan faris, ĉar, laŭ niaj leĝoj, ĉiu feino devas

varti infanon almenaŭ dum kvardek jaroj.

Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ĉe ni infusan bonecon. Vere

feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laŭdinda, ĉar ni ne povas

senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj

per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas fariĝi la plej

granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de

viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos!"

Apenaŭ resaniĝinta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Laŭ fea

leĝo, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis

dormante ke li portiĝis de vilaĝo en vilaĝon, de monto al monto,

de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio.

Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraŭstari al

la barbaroj. Ili do devas cedi kvazaŭ al dekreto de Dio, devas servi

senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al

Kristo.

Davdo transportiĝis eĉ en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman

popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili

ĉiam gardos sian sovaĝan landon kaj belan lingvon.

Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon.

Ĉirkaŭ la urbo de Merlino li vidis popolon preskaŭ feliĉan,

tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri ŝi ili diris: "Ŝi estas

inspira virgulino, amata de Dio, de anĝeloj, de sanktuloj kaj de

tiom da feoj, kiom homoj. Ŝi loĝas en la monteto de la profeto,

klopodas pri lia domo atendas lian vekiĝon, legas lian libron,

kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juĝanton,

pastron aŭ reĝon, ol nia Vivieno." ...

Unu matenon Davdo, vekiĝante en sia hejma vilaĝo ĝoje rapidis ĉe

Sisilo, kaj sciiĝis de ŝiaj gepatroj ke, lin kredinta pereitan, ŝi

antaŭ ok monatoj edziniĝis.

Lia koro ĉesis bati, dum kelkaj momentoj li nenion vidis nek aŭdis.

Tiam silente li formarŝis.

Tiun tagon li sin kaŝis.

Morgaŭe la vilaĝanoj vidis la saman gajan aktivan helpeman viron,

kiun ili perdis antaŭ du jaroj.

Nokte li ofte ploris, tage li sin devigis pensi nur pri siaj

najbaroj. Kiam li ne volis malĝojiĝi pro sia doloro, li rakontis

pri sia falo, kaj sia savo de la feoj; pri lia misio kaj pri ĉio,

kion li vidis en Britujo kaj Kimrujo. Sed pri la felando li parolis

neniam, ĉar bone li ellernis ke homa lingvo ne povas esprimi

sentadojn aŭ eĉ agadojn feajn.

Tiamaniere pasis unu jaro. Davdo, silente batalante, tute venkis sian

doloron. Sisilo estis feliĉa, la vilaĝo prosperis, sed homoj devis

severe laboradi por vivi, kaj li helpis al multaj.

Varmegan vesperon, junulino portis lignon el la arbaro. Ŝi estis

pala, maldika, kaj tro malforta por tia laboro, sed sia patro kaj

gefratoj mortis, kaj sia patrino estis malsanulino kiun ŝi, Mirio,

sole subtenis. Mirio ne posedis spriton, lertecon, aŭ belecon. Ŝi

estis tute sen geamikoj kaj sen espero.

Fleksigita sub sia ŝarĝo, kaj preskaŭ svenanta, ŝi ĝin sentis

subite forprenata, kaj ŝi aŭdis la voĉon de Davdo, kiu diris: "Tiu

ĉi ne estas virina laboro. Mi portos la lignon, mi petas tenu brakon

mian."

Sen ia penso pri amo aŭ edzeco, li diris al Mirio, ke ne estos

necese ke ŝi plu laboru, ĉar li estos filo al ŝia patrino.

Mirio nekomprenis kaj ĝoje akceptis la neintencan proponon. Ŝi

estis tiel feliĉa, tiel danka, ke li ne kuraĝis vidi la doloron

kiun kaŭzus la scio de ŝia eraro. Li do nur diris ke li morgaŭe

vizitos la patrinon.

La tutan nokton li vagadis en la arbaro kaj aŭskultis feajn voĉojn.

Li bezonis konsilon.

Kio estis la fea konsilo kiun li ricevis? Jen estas:

"Vi estas aminta, sed neniam vi reamos. Mirio ne estas amata de

ĉiuj; oni diras ke ŝi estas ne verema kaj bonkora. Ŝi estas do

sufiĉe kompatinda! Ĉu vi volas plimultigi ŝiajn dolorojn per

rifuzo de la amo kiun ŝi neniam estus espriminta se vi ŝin ne

trompis per vortoj maldiskretaj. Bedaŭro estas parenco de la amo.

Sed ĉu la bedaŭro ne mortos, kiam ŝi estos kontenta, ĝojega? Ne

timu!"

Davdo kaj Mirio fariĝis geedzoj.

La vilaĝanoj miregis, sed lia ĝentila bonega respekto por la

malforteco havis tiom da simileco al timema amo, ke ili tute

trompiĝis.....

Post kvardek jaroj gefiloj kaj genepoj enterigis Mirion apud la

antaŭ ne longe morta Davdo, la heroo, patrioto, kaj saĝulo--Davdo

Dhu.

The Esperantist, Complete · 第 773 / 1137 题