LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.

Originale verkita de George J. Henderson.

Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne

praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia

lingvo estas absurda kaj senespera.

Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte

simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis

jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj

neprogresema" Oriento!

Lt.-Kolonelo Gordon, sur la _Esperanta Gazeto_, paĝo 8, montris tiun

ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble

interesos iujn.

Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la

Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani.

La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al

la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe

efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.

Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ

ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko,

kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj.

Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega

kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.

Li tiam pensis, ke estus utile alfari ĝin, kaj fondi ĝin, kiel la

oficiala lingvo de lia regno.

Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la

uzo de Hindustani fariĝis pli kaj pli universala, ĝis hodiaŭ, kiam

ĝi estas la komuna komunikilo aŭ internacia lingvo de la Hindujo,

meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom

loĝas en la tuta Eŭropo.

Ĝia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu

ankaŭ devenas la Angla vorto _horde_.

En la komenco ĝi estis iom simila al la _Lingua Castrensis_ de la

Romaj soldatoj, kaj ĝi ekekzistis pro la natura neceseco por ia

komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas

kunvenintaj pro komercaj aŭ militaj kaŭzoj, kiuj ne povas sin

interkompreni.

_Pidgeon-English_, _Chinook_ kaj _Pennsylvania Deutsch_ estas

nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj ĵargonoj, sed Hindustani

aŭ Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Ĝi estas en granda

parto arte-farita lingvo, ĉar ĝi estis aliformigata kaj alprenata

laŭ difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam ĝi estis fondata

kiel politika institucio.

The Esperantist, Complete · 第 748 / 1137 题