El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G.
Maréchal.
Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Ŝi kuris ĝis la
kajuto, kiu estis senhoma. Ŝi eltiris la spegulon el sia pelto kaj
rave rigardis ĝin. Ĝi estis simpla ornamaĵo, nur ovforma spegulo
ornamita per opaloj. Ŝi ne laciĝis rigardi sin sur la spegulo, kiu
redonis ŝian vizaĝon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida
akvo el la fontoj.
La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj
vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco
de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri
el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li
la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li
ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu
konstruis tion, kion vi tenas!"
Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de
Macha, kaj la kavaliro forkuris.
Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis
fermata.
Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li
trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove.
La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero
falas de folio post la pluvo.
Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi
estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la
konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas
iajn sorĉojn.
La Diablo ridegis.
Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi;
ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.
Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne
grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi,
kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"