MONATO POST MONATO.

Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri

kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro

revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon,

anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la

kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro,

kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni

tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al

Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun

ni ektimis tie mankus.

Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata

Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo

estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la

kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam

en la _Universala Vortaro_ estas la nunaj fundamentaj radikoj de la

lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj

Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon

al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la

Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.

Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra

Komitato. Kompreneble ĝi devos esti _internacia_; sed ni kredas ke

niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio

devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia

konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble

enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de

nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi

siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone.

La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas

nin denove pri la somera vojaĝo al la _Kvin Havenoj_, pri kiu ni jam

ekpensas.

La Kapitano Capé, kiu nepre ĉeestos, ĵus donis al la Esperantistaro

belforman kaj bonan tradukon de _La Unua Ĉapitro de Miaj

Memorskriboj_ (kosto 75 c.), de François Coppée, la fama Franca

verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankaŭ nia

bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub broŝura formo la

humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 paĝoj, 40 c.).

Sed el Peruo alvenas plej notinda teĥnika libro, _Rezisteco de la

Ferkolonoj_, de Dro Federico Villareal. Ĝi estas grand-forma 69

paĝa verko, en la lingvoj Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas

nian Sciencan Bibliotekon.

Profesoro Th. Cart, kies dika _Esperanta Ligilo_ estas la Braille'a

organo por la Blinduloj, ĵus verkis versan tradukon de _Trafendita

Turo_, antikva Franca legendo. Tiu ŝatinda verketo eldoniĝas de la

Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas

akciuloj.

Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko

de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la

verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ĉiuj tiaj eldonaĵoj kun

fakturo. Ni plezure sendos la pagon aŭ per aliaj libroj (laŭ

valoro) aŭ per poŝtmarkoj.

Oni altiras la atenton de ĉiuj Esperantistoj al la kvar paĝoj de

nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos

Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos

tute ordinara afero sendi pencon aŭ du, al, eble, Germanujo, por

tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni,

kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn

malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukaĵoj, kiujn ni faras

tiom pli solidajn ol ili!

Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn,

kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ĉiuj

komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn

bonajn metiajn katalogojn kaj broŝurojn. Sed eble la letero de

Sro Jadeau[111] havos specialan intereson por la legantoj de The

Esperantist, ĉar ĝi estis kiel respondo al Angla demandanto

pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ĉi pruvas

la valoron kaj taŭgecon de Esperanto komerce.

Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni

iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj ŝajne ne ricevis

sufiĉan atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr.

Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon

sur la The Esperantist.

Pri de Dro Lloyd, _The Esperanto Language Practically Considered

and Described_, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu

fervora kunbatalanto eĉ verkis versaĵon pri ĝi, kiun ni presigas

sube.[112]

En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroliĝis

de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ĉe la

Pionira Klubo, kies Membrinoj interese aŭskultis, kaj varme

aplaŭdis la parolinton.

Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de

la Londona Klubo, alprenas ĉe niaj Lundaj Kunvenoj ĉe la Club Café,

5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la

bona progreso jam farita inter niaj adeptoj pruvas ke tiaj amuzaĵoj

provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (aŭ malsimpla)

lerno-libro.

Komence, ni sekvas la Internacian kutimon manĝi iom, dume parolante

aŭ Esperanto aŭ Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la

straton en la ĉambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington

Skrib-maŝina Kompanio. Tie ni sidiĝas en rondetojn, kaj partoprenas

je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la

komenco de rakonto. Lia (aŭ ŝia) najbaro aldonos alian frazon, kaj

tiel plu. La rezultato ja estas _miriga_, kaj ni ofte minacas doni

unu el tiuj ĉi rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu

ĉeestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi,

ĝis li eltrovos ĝin. Kompreneble, la demandoj kaj ĉiuj paroloj dum

tiuj ĉi ludoj devas esti Esperante parolataj.

Alia tre ŝatata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu

ĉi okazo la unua rondero diras (eble) "_Ĉapelon_," lia najbaro

devas ripeti _ĉapelon_, kaj (eble) _dent-purigilon_. Kaj la afero

progresas, ĉiu persono devas ripeti ĉiujn la aferojn jam ŝovitajn

en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankaŭ aldoni pluan

aferon, ĝis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj

ĉagrene ekkrias: "Kaj la valizego pleniĝis!"

Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon,

kaj deziras ke alia membro ĝin traduku Esperante--bonega

cerb-akrigilo tiu ĉi!

La Redaktoro.

_N.B.--La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto &

varmege petas, ke oni sendos ĉiujn artikolojn por No. 19 antaŭ

Marto 28._

The Esperantist, Complete · 第 726 / 1137 题