KAPELO EL OSTOJ.[110]

Originale verkita de Dro G. Busuttil.

Unu el la kuriozaĵoj de nia insulo Malto, aŭ pli bone de la tera

globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj

bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Ĝi kuŝas sur la

okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikaĵo Sankta Elmo.

Antikve ĝi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj

militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj

kontraŭbatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega sieĝo de la jaro

1565a.

Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo

malgrandan preĝejon, kiun li dediĉis al "Tre Sankta Nomo de Mario,"

sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino'n de la Enterigejo." Tiu

Enterigejo troviĝas en la preĝeja postaĉambro.

Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi,

sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restaĵoj la preĝejan

postaĉambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la

ostojn tiamaniere aranĝis, ke li aliformigis la ĉambron en ion

misteran, similan al la morta regno.

La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu

mirigis, ĉu la mistera vidiĝo, ĉu la preskaŭ mozaika vidaĵo, kaj

mi ne povis bone difini ĉu la unua impreso estis terura aŭ mirega;

eble ĝi estis miksaĵo de miro kaj teruro--miro pro bela kaj vere

mirigiga ordo de la ostoj--teruro pro la nevidebla, sed reala

apudesto de la morto.

Antaŭ la kapela postamuro troviĝas altaro montrante el antaŭflanko

latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro

nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Ŝia Infano

elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj

kranioj alterne). Ĉiuflanke de la altaro mi vidas niĉon en kiu

elstaras la tempa simbolo, nome--Skeleto tenante per ĝia dekstra

mano, falĉilon.

La antaŭaĵo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el

ostoj precipe el kranioj.

The Esperantist, Complete · 第 723 / 1137 题