KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentraĵeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.

Mi memoras la unuan renkonton de Leonid Leonidoviĉ kun la freneza

knabino. Tio estis en printempo post lia alveno. Li venis en nian

Litvan angulon en malfrua aŭtuno en monato Novembro. Neĝojn ni

havis tiam ankoraŭ ne multajn sed la frostoj estis jam severaj, tial

la frenezulino estis jam antaŭ kelkaj semajnoj forkondukita de sia

sidejo. Mi konatiĝis najbarmaniere kun Leonid Leonidoviĉ kaj ni

ofte iris kune promenadi aŭ ĉasadi. Mi estas granda admiranto de la

naturo kaj Leonid Leonidoviĉ konis tiel bone ĉiujn naturaperaĵojn,

kaj kvankam li ne volonte paroladis, tamen ĉio, kion li rakontadis,

estis ĉiam interesinda; mi tial plezure akompanadis lin. Tiamaniere

ni konatiĝis kaj kunamikiĝis.

Pasis la vintro, venis printempo, alflugis birdaroj. Ĉiuvespere el

la proksima arbaro eksonadis nun laŭtaj melodiaj fajfadoj de turdoj

kaj merloj kaj apud ĉia marĉeto vagadis ruĝtibiaj cikonioj. Unu

tagon en Aprilo estis venta, malagrabla vetero, sed post mezatago, je

la kvara horo, la vento tute kvietiĝis, fariĝis pli varme kaj mi

foriris por fari la promenadon tra la arbetaĵo, kies fondo nun estis

kovrita per amasoj de ĉielbluaj hepatikoj kaj blankaj anemonoj,

parte origita per steletoj de flavaj gageoj (_gagea lutea_) aŭ sur

malseketaĵoj per larĝfoliaj ĥrisosplenioj (_Chrysosplenium

atternifolium_).--Admirante tiun ĉi tapiŝon de raviganta ĉarmeco,

kun kiu nevideblaj spiritoj por festo fianĉa nun ornamigis la teron,

mi tie renkontis Leonid Leonidoviĉ, kaj ni kune longe promenis

aŭskultante la voĉojn de reviviĝinta naturo aŭdataj ĉie: el la

tero, el akvoj, en la aero, de ĉiuj sennombraj folioburĝonoj. Ĉie

oni sentis la spiron de juna mistera vivo. Ĉio tio videble

bonfarante efikis je la spirita stato de mia akompananto, li fariĝis

pli parolema kaj la malĝoja trajto, kiun oni ĉiam en lia vizaĝo

vidis, estis nun malpli rimarkema ol kutime.

La luno jam klare lumis kiam ni venis al la bordo de Ŝeŝupo, jen

subite eksonis de ne tre malproksime, kvazaŭ el nuboj ĉielaj

elirante, la kantado de la frenezulino.

Kiel arĝentaj voĉoj de harpo eksonoris tra la silenta nokto la

kanto portata de kvietaj printempaj aerondoj--jen proksimiĝante, jen

ree malaperante, nun laŭte, ĝis fine, malrapide iom post iom

disfluiĝante en la trankvila malproksimeco ĝi ekmortiĝis. Ŝi

kantis kanton pri malfeliĉaj geamantoj kaj sendireblan sopiron kaj

maldolĉegan plendon de juna knabino, kies amatulo estas deviĝinta

restadi malproksime kaj nur per "_marga gromateli_" (multkolora

letereto) povas konsoligi sian knabinon, esprimis la strofo ĵus

eksonanta:

_"... kass man' iĵ vardalo, ir iĵ pravardelo_

_nier' mano jaŭnialo, balto dobile-e-lo,_

_ir atejtu ponu, ŝimtas milionu_

_nier' mano jaŭnialo balto dobile-e-e._"[109]

Ni haltis kaj aŭskultis:

... balto dobile-e-e-e redonita de eĥo ŝajnis vibri kaj tremeti

ĉie en la aero.

Leonid Leonidoviĉ demandeme ekrigardis min.

"Kio estas tio?" diris li post unuminuta silentado mallaŭte, kaj lia

voĉo ŝajnis iom malcerta.

"Litva kanto," rediris mi.

"Kaj la mistera kantistino?"

"Estas kompatinda frenezulino," kaj mi rakontis al li kion mi sciis

pri ŝi.

Li aŭskultis min tre atenteme kaj mi rimarkis kiel li dum mia

rakonto kelkfoje nevole ektremetis.

Kiam mi finiĝis ekdemandis mi: "Ĉu vi volas vidi la frenezan

knabinon? Ŝi sidas ne tre malproksime de ĉi tie sur la alta ŝtono

apud la rivero."

"Ne!" diris li rapide, "mi ne deziras vidi ŝin."

Liaj vortoj sonis kontraŭ kutime malmole, ja preskaŭ malamike. Liaj

vangoj estis iom ruĝiĝintaj kiam li diris: "Fariĝis jam tro

malfrue, mi devas iri hejmen; bonan nokton!" kaj ne atendinte mian

resaluton, kun rapidaj paŝoj li malproksimiĝis.

Pasis kelkaj semajnoj post la rakontita okazo. Leonid Leonidoviĉ mi

nenie trovadis. Al kutimaj vesperpromenadoj li ne alvenadis, kaj mi,

estinte tage tre okupata, ne povis elserĉi lin, tial mi nenion sciis

pri lia farto. Unu dimanĉon mi fine decidis viziti lin sed alveninte

en lian hejmon mi trovis domon fermitan kaj sensukcese mi devis

reveni hejmen.

Tagoj post tagoj foriradis, jam de longe estis hirundoj revenintaj al

siaj antaŭjaraj nestoj, en la arbaro kriadis kukoloj laŭte sian

nomon, el la densaĵoj de Ŝeŝupa-bordo eksonadis dolĉaj kantoj de

najtingaloj. Sur fondo de arbetaĵo jam malaperis anemonoj kaj

hepatikoj, aliaj kreskaĵoj anstataŭis ilin: pli altaj, pli

luksaj leviĝadis ili fiere siajn florkapetojn, malestime

malsuprenrigardante je la modestaj, nun velkiĝantaj, infanetoj de

frua printempo. De mia amiko mi nenion aŭdis.

Venis tagoj sunplenaj, la kukoloj jam ĉesis kriadi, en la grenkampoj

ekfloris bluaj cejanoj, kaj kiel helaj flametoj lumiĝis inter la

trunkaro ruĝaj floroj de kamppapavoj. De mallarĝaj kamplimetoj

alportadis ventspiro odoron de timianoj kaj en mia ĝardeno

ekflorantaj rezedoj dolĉigadis la aeron de vasta ĉirkaŭaĵo kun

sia raviganta bonodoro. ... La norda somero kun sia varmeco, kun siaj

ĉarmoj kaj turmentoj estis veninta.

Mi en tia tempo ofte forestadis de mia hejmo, ankaŭ mi havis multe

por fari, tial mi ne posedis libertempon por aliaj aferoj. Mian

homoevitantan amikon mi ne vidadis, kaj tial mi estis lin iom

forgesinta.

* * *

"...Rezedoj miaj karegaj rezedoj kiom mi amas vin, ĉarmegaj,

dolĉaj floretoj kiom vi estas karaj al mia koro, amataj, mi

eksalutas vin; mi benas vin mil--milfoje!" Tiujn vortojn per de

profunda pasio tremanta voĉo elparolitajn, aŭdis mi foje vespere

kiam mi okaze eniris en la parton de mia ĝardeno, kiu estas pli

malproksima de mia domo kaj kien ordinare en tia malfrua horo neniu

venadis. Mi haltis kaj aŭskultis atente, la voĉo ŝajnis al mi

konata. Kiu estas tie? demandis mi min mem ekmirigite. Jen ree mi

aŭdis:

"Kresku, floru, odoru, vi estas ja ŝiaj favoruloj. Ho! se la vento

povus forporti vian dolĉegan spiron kune kun miaj salutoj al ŝi,

malproksimen, malproksimen," jen la voĉo eksilentis, la parolanto

devis esti min rimarkinta.

"Leonid Leonidoviĉ!" mi elvokis, kaj kun malmultaj grandaj paŝoj mi

estis ĉe la barilo de ĝardeno.

Aliflanke, duone kaŝigite per elkreskitaj tie densaj siringoj, genue

staris sur la herbaĵo mia amiko. Lia ĉapelo kuŝis apud li sur la

tero, liaj brakoj estis etenditaj tra la paliseroj de barilo: kvazaŭ

li volas ĉirkaŭpreni iun; li estis ankoraŭ pli pala ol kutime kaj

tremis de ekscitiĝo.

"Leonid Leonidoviĉ! granda Dio kio estas al vi?" elvokis mi,

"parolu, diru al mi kara amiko!" kaj kun granda salto super barilo mi

estis apud li.

"Ho!" ekĝemis li, "pardonu, mi petegas ... mi nenion ... mi nur

estis ... mi volis ..." konfuze balbutis li, sin leviĝante kaj

timeteme ĉirkaŭrigardante "mi nur admiris viajn florojn, ili estas

tiel belaj ... mi tre amas rezedojn," aldonis li fine pli kuraĝe.

"Nu mia kara amiko," rapidis mi rediri por maskigi lian videblan

konfuziĝon, "kiel mi ĝojas vin ree foje vidi, ni tiel longe ne

kunvenis, kiel vi fartas? Sed nun mi ne lasos vin, vi devas iri kune

kun mi, ni hodiaŭ vespermanĝos kune," kaj prenante lin sub la brako

ni eniris en mian ĉambron. Alveninte tien li rakontis ke li

lasttempe iomete malsaniĝis kaj pro tio ne povis daŭrigi nian

interkomunikaĵon, ankaŭ ke li nun estas pli okupata ĉar li skribas

artikolon en ia scienca ĵurnalo. Tiel kaj simile li penadis pravigi

sian longan forestadon, sed mi ekkonis, ke ĉio dirita ne estis la

vera kaŭzo, ĉar li seninterrompe balbutiĝis kaj ruĝiĝis. Li ne

estis lerninta mensogi, mia kara Leonid Leonidoviĉ.

Iom post iom mia amiko retroviĝis, li fariĝis pli certa, kaj kiam

li malfrue adiaŭdiris devis li promesi, ke li baldaŭ ree venos por

ĝuadi la bonodoron de liaj amataj floroj.

De nun Leonid Leonidoviĉ ofte alvenadis, kaj forirante li ĉiam

portadis freŝan rezedbukedon kun si.

De ia tempo komencis cirkuladi famoj: ke la frenezulino trovis nun

kolegon. Kolonistoj kiuj nokte kaptis fiŝojn en la Ŝeŝupo

rimarkis, ke sube ĉe la granda ŝtono staras ia viro dum tutaj horoj

se ne eĉ dum tutaj noktoj. Ankaŭ malfruigitaj terlaboristoj vidis

ofte vespere Leonid Leonidoviĉ kiel li iris tra la kamparoj en

direkto de la rivero, kaj oni supozis ke li, kaj la nokta gasto ĉe

granda ŝtono estas sama persono.

Mi tion ne volis kredi, sed, foje ĉasante, mi preteriris la sidejon

de la freneza knabino kaj mi vidis ke sur la ŝtonplato kuŝas

freŝaj rezedbukedoj, tiuj samaj kiujn mia amiko el mia ĝardeno

portadis hejmen. Efektive samaj rezedbukedoj! Mi estis multe

ekmirigita.

Kiam mi foje kun Leonid Leonidoviĉ kunvenis mi tial intence tuŝis

la temon pri la freneza knabino kaj diris ke nun baldaŭ venos la

tempo kiam mallaŭtiĝos ŝiaj kantoj ĉar la vintro alproksimiĝas.

Tute kontraŭ mia atendo mia amiko aŭskultis mian parolon kun

trankvila mieno; li eĉ ne konfuziĝis kiam mi rakontis, ke mi vidis

rezedbukedojn sur la ŝtono kuŝantajn kaj nur ĉe la vortoj, ke la

noktaj kantoj nun baldaŭ mallaŭtiĝos mi rimarkis, ke lia vizaĝo

malklariĝis, kaj videbla malgajeco speguliĝis en liaj trajtoj. Post

mallonga silentado li rediris:

"Jes, mi devas konfesi ke mi kutimiĝis, kaj ke mi nun ofte

aŭskultadas la kantojn de kompatinda knabino--li ĉiam evitadis la

vorton _Frenezulino_--kiuj tiel sopireme, tiel kortuŝante eksonadas

tra la nokta trankvileco. Ŝi estas malfeliĉulino kaj ŝia sorto

estas certe terura, sed dume ŝi povas restadi sub la pura ĉielo en

la libera naturo, havante siajn florojn kaj siajn kantojn: ŝi

estas certe feliĉa, eble pli feliĉa ol tiuj kiuj posedas nenion

krom--sopiro, brula sopiro je la feliĉeco: tiom por ili karega, kiom

ne atingebla, egale kiel neatingebla estadas por sola nokta migrulo

la brila stelo sur ĉiela firmamento...."

"Mi kore bedaŭros kiam mallaŭtiĝos la nokta kantistino ĉar tiam

ŝia kantado mankos al mi, sed ankoraŭ pli mi bedaŭros ŝin mem, ke

ŝi estos devigita forlasi sian verdan sidejon kaj restadi en surda

putra ĉambreto por longa vintra sezono. Kompatindulino, tiam ankaŭ

ŝi perdos ĉion kion ŝi amis!"

Li eksilentiĝis--"Kaj tamen" daŭrigis li poste, "por ŝi revenos la

printempo, ekfloros ree la rozoj, ŝi ree ekkantos, por ŝi restadas

la espero. Ekzistas homoj pli malfeliĉaj ol tiu ĉi knabino!"

aldonis li pli mallaŭte, kvazaŭ nur por si mem.

Post tiu parolo restis Leonid Leonidoviĉ nur ankoraŭ mallonge ĉe

mi, li diris cetere ke, ĉar la noktan kantistinon la floroj tiom

feliĉigadas li, por plezurigi ŝin, alportadis kelkafoje bukedon por

ŝi.

Ni adiaŭdiris.

_Finota._

The Esperantist, Complete · 第 693 / 1137 题